”Ĵetinte kelkajn lastajn malbenojn, Sarkoja forrapidis
por raporti al Tal Hajus sian eltrovon. Mia patrino, volvinte
min per la silkoj kaj peltoj de siaj noktaj kovraĵoj,
tiel ke mi apenaŭ estis videbla, malsupreniris al la stratoj kaj kuregis al la periferio de la civito, al la vojo kondukanta
suden, laŭ direkto al la viro kies protekton ŝi ne
povis pretendi, kies vizaĝon tamen ŝi volis unufoje ankoraŭ
vidi antaŭ ol morti.”
”Kiam ni alproksimiĝis al la suda limo de la civito,
venis al ni sono transe de la muska ebenaĵo, el la direkto
de la sola trairejo tra la montoj, kiu kondukis al la
pordegoj, la trairejo, tra kiu karavanoj el ĉiuj direktoj
eniras la civiton. La sonoj estis pro la fajfkriado de la toatoj
kaj la gruntado de la zitidaroj, kun kelkfoje tintado
de armiloj, kiu anoncis la alproksimiĝon de militistaro.
La ĉefa penso en ŝia menso estis, ke jen estas mia patro,
revenanta de sia ekspedicio, sed pro la konata ruzeco de
la Tarkanoj ŝi juĝis plej prudente ne kure aliri por saluti
lin.”
”Retirante sin en la ombrojn de pordo, ŝi atendis la
alvenon de la kavalkado, kiu baldaŭ eniris la avenuon,
disiĝante kaj plenigante la vojon inter la muroj. Dum la
kapo de la procesio preterpasis nin, la malpli granda
luno aperis post la superpendantaj tegmentoj, kaj heligis
la scenon per la tuta brilo de sia mirinda lumo. Mia
patrino ankoraŭ pli multe retiris sin en la amikajn ombrojn,
kaj el sia kaŝejo vidis, ke la ekspedicio ne estas tiu
de mia patro; ĝi estis la revenanta karavano, portanta la
junajn Tarkanojn. Tuj ŝi formis sian planon, kaj kiam
granda ĉaro svingiĝis proksime de nia kaŝejo, ŝi glitigis
sin sur la trenatan vostotabulon, kaŭris en la ombro de
la altaj flankoj, kaj premis min al sia brusto, en ama paroksismo.”
”Ŝi sciis, kion mi ne sciis, ke neniam denove post tiu
nokto ŝi tenos min al sia brusto, kaj neniam, verŝajne, ni
denove vidos unu la alian.”
”Kiam ni atingis la placon, en la ĝenerala konfuzo ŝi
enmiksis min inter la aliajn infanojn, kies dumvojaĝaj
gardantoj nun libere povis forlasi sian respondecon. Oni
gregigis nin en unu granda ĉambro, kaj virinoj, kiuj ne
estis kun la ekspedicio nutris nin. La postan tagon oni
disdonis nin inter la sekvantaroj de la ĉefuloj.”
”Neniam post tiu nokto mi vidis mian patrinon. Tal
Hajus enkarcerigis ŝin. Ĉiamaniere, ankaŭ per la plej
terura kaj hontiga torturo, oni penis ŝiri el ŝi la nomon
de mia patro. Sed ŝi restis fidela kaj lojala, kaj fine mortis
inter la ridegado de Tal Hajus kaj liaj ĉefuloj, dum nepriskribebla
torturo.”
”Mi poste eksciis, ke ŝi diris al ili, ke ŝi mortigis min
por evitigi al mi similan morton sub iliaj manoj, kaj ĵetis
mian korpon al la blankaj simioj. Nur Sarkoja malkredis
ŝin, kaj mi sentas ĝis hodiaŭ, ke ŝi suspektas mian
originon, kaj tamen ne kuraĝas malkaŝigi min, almenaŭ
nun, ĉar ŝi certe divenas ankaŭ la nomon de mia patro.
”Kiam li revenis de sia ekspedicio kaj aŭdis la historion
pri la sorto de mia patrino el la buŝo de Tal Hajus
mem, mi ĉeestis. Mi povis vidi, ke neniam eĉ per tremeto
de muskolo li montris la plej etan emocion; kaj li ne
ridis, kiam Tal Hajus ĝoje rakontis pri ŝia agonio. De tiu
momento li iĝis pli kruela ol la plej kruelaj homoj, kaj mi
atendas la tagon, kiam li atingos sian celon, kaj tretos la
kadavron de Tal Hajus. Mi estas tiel certa, ke li atendas
la okazon por venĝegi sin, ankaŭ ke lia amo estas tiel
forta en lia brusto, kiel kiam ĝi unue transformis lin antaŭ
kvardek jaroj, kiel mi estas, ke ni sidas tie ĉi sur la
rando de la praoceano, dum saĝaj homoj dormas, Johano
Carter.”
”Kaj via patro, Solla, ĉu li estas inter ni ĉiuj nun?” mi
demandis.
”Jes,” ŝi respondis, ”sed li ne scias, kiu mi estas. kaj li
ne scias, kiu perfidis mian patrinon al Tal Hajus. Mi sola
scias la nomon de mia patro, kaj nur mi kaj Tal Hajus kaj
Sarkoja scias, ke ŝi estas tiu, kiu portis la rakonton destinontan
morton kaj torturon al lia amatino.”
Dum kelkaj momentoj ni sidis silentaj, ŝi, absorbita de
pensoj pri sia terura pasinteco, kaj mi, kompatante la
homojn kondamnitajn pro la senkoraj moroj de sia raso
al senamaj vivoj de kruelemo. Baldaŭ ŝi parolis.
”Johano Carter, se iam vera homo paŝis sur la malvarma,
mortinta brusto de Barsumo, vi estas tia. Mi scias,
ke mi povas fidi vin, kaj ĉar la scio eble povos iun tagon
helpi al vi, aŭ al li, aŭ al Deja Toris, aŭ al mi, mi diros al
vi la nomon de mia patro, kaj ne ordonos ligon aŭ kondiĉojn
al via lango. Kiam venos la oportuna horo, parolu
la veron, se tiel ŝajnos al vi plej bone. Mi fidas al vi, ĉar
laŭ mia scio vi ne estas dotita de tiu terura trajto, la konstanta
kaj senescepta verdiremo, mi scias, ke vi povus
mensogi kiel vera ĝentlemano de Virginio, se tiel vi povus
evitigi al aliaj doloron aŭ suferon. La nomo de mia
patro estas Tars Tarkas.”
Ĉapitro XVI. Ni planas forkuri
La cetero de nia vojaĝo al Tark estis seneventa. Dum
dudek tagoj ni survojis, transirante du marfundojn,
kaj trapasante plurajn ruinajn civitojn, plejparte pli malgrandajn
ol Korad. Dufoje ni transiris la famajn Marsajn
akvovojojn, kiujn niaj Teraj astronomoj nomas kanaloj.
Kiam ni proksimiĝis al ili, oni sendis militiston antaŭen
kun forta binoklo, kaj se ne estis videbla ia arego de ruĝMarsanaj militistoj, ni proksimiĝis kiel eble plej proksime
kaj kamploĝis ĝis mallumiĝo. Tiam ni malrapide aliris
la kulturitan teron, kaj trovante unu el la grandaj
larĝaj vojoj, kiuj transiras tiujn areojn je regulaj interspacoj,
silente kaj sinkaŝeme transiris al la senakva tero aliflanke. Necesis kvin horoj unuafoje por transiri senhalte,
kaj duafoje tuta nokto, ĉar kiam la suno montris sin, ni
nur ĵus forlasis la altmurajn kampojn.
Ĉar ni transiris dum mallumo, mi malmulton povis
vidi, krom kiam la pli proksima luno lumigis etajn pecojn
de la pejzaĝo, montranta ĉirkaŭmuritajn kampojn
kaj malaltajn, neorde konstruitajn domojn, sufiĉe similajn
al niaj Teraj farmbienoj. Troviĝis multaj arboj, orde
aranĝitaj, kaj kelkaj el ili estis tre altaj. En kelkaj el la
enfermaĵoj estis bestoj, kaj ili sciigis sian ĉeeston per
fajfkrioj kaj gruntoj de timo, kiam ili flaris niajn strangajn,
sovaĝajn bestojn kaj la pli sovaĝajn homojn.
Nur unufoje mi vidis fremdan homon. Tio okazis je la
interkruciĝo de nia vojo kun la larĝa, blanka vojo kiu
tratranĉas ĉiun kulturitan regionon laŭlonge, ĝuste je ĝia
centro. Sendube li estis dormanta apud la vojo, ĉar, kiam
mi venis apud lin, li levis sin je la kubuto, kaj post rigardo
al la alvenanta karavano, salte ekstaris kun kriego kaj
freneze forkuris laŭ la vojo, por fine suprengrimpi apudan
muron kun facilmova kapablo de timigita kato. La
Tarkanoj neniel atentis lin; ili ne havis militemajn intencojn,
kaj signis, ke ili vidis lin, nur per tio ke ili iom rapidigis
la karavanon, alirante la dezerton, kiu markas
nian eniron en la regnolandon de Tal Hajus.
Eĉ ne unufoje mi havis parolon kun Deja Toris. Ŝi sendis
al mi neniun komunikaĵon por diri, ke mi estos bonvena
al ŝia ĉaro, kaj mia malsaĝa fiero malhelpis min fari
ian alproksimiĝon. Mi vere kredas, ke la sinteno de iu
viro al la virinoj ekzistas laŭ inversa proporcio je lia braveco
inter viroj. La malfortuloj kaj la stultuloj ofte estas
tre kapablaj por sorci la virinojn, dum la militista viro,
kiu povas sentime alrigardi milon da veraj danĝeroj, sidas
kaŝante sin en la ombroj, kiel timplena infano.
Ĝuste tridek tagojn post mia alveno sur Barsumo ni
eniris la antikvan civiton Tark, de kies jam longe forgesita popolo la hordoj de verdaj homoj ŝtelis eĉ la nomon.
La hordoj de Tark laŭnombre estas proksimume tridek
mil, dividitaj inter dudek kvin komunumoj. Ĉiu komunumo
havas sian propran ”jedon” kaj malpli gravajn
ĉefojn, sed ĉiuj estas regataj de Tal Hajus, ”jedako” de
Tark. La civito Tark estas ĉefsidejo de kvin el la komunumoj,
la ĉefsidejoj de la aliaj estas la diversaj dezertaj
civitoj de antikva Marso, en la distrikto, al kiu Tal Hajus
pretendas.