Kiam li fermis la pordon de mia ĉambro, elirinte, mi
ne plu vidis liajn pensojn, ne plu vidante lin; tio ŝajnis al
mi stranga, pro mia nescio pri la funkcimetodoj de telepatio.
Kion mi faru? Kiel fuĝi tra tiuj grandegaj muroj? Avertita,
nun mi povus facile lin mortigi, sed se li estus morta
mi ne povus fuĝi, kaj la haltigo de la fabrika maŝinaro
rezultigus, ke mi mortus kune kun ĉiuj Barsumanoj,
inkluzive de Deja Toris, se ŝi ankoraŭ ne mortis. La sorto
de la aliaj neniel interesis min, sed la penso pri Deja Toris forpelis el la menso ĉiun deziron mortigi mian erarigitan
gastiganton.
Singardeme mi eliris el mia ĉambro. Sekvata de Ula,
mi serĉis la plej internan el la pordoj. Freneza plano trafis mian menson; mi penos perforti la grandajn serurojn,
uzante la naŭ pensradiojn, kiujn mi legis en la menso de
mia gastiganto. Kaŭrirante tra koridoro post koridoro,
malsupren tra serpentantaj pasejoj, mi fine atingis la
grandan salonon, kie mi manĝis en tiu mateno. Nenie
mi vidis mian gastiganton, kaj mi ne sciis, kie li nokte
loĝas. Ĝuste kiam mi estis paŝonta brave en la salonon,
eta bruo averte pelis min retroen en la ombron de alkovo
en la koridoro. Tirante al Ula, mi kaŭris en la mallumo.
Baldaŭ la maljunulo preterpasis min proksime, kaj
kiam li eniris la malhele lumigatan ĉambron mi vidis, ke
li tenas en la mano longan maldikan ponardon, kaj akrigas
ĝin sur ŝtono. En lia menso estis la decido, inspekti
la radiumajn pumpilojn, kio okupos proksimume tridek
minutojn, kaj poste reveni al mia dormĉambro kaj mortigi
min.
Dum li pasis tra la salono kaj malaperis en la pasejon
kondukantan al la pumpilejo, mi singardeme eliris el
mia kaŝejo kaj transiris al la pordo, la interna pordo el
la tri starantaj inter mi kaj la libereco.
Koncentrigante mian menson je la granda seruro, mi
ĵetegis al ĝi la naŭ pensradiojn. Senspire mi atendis, kaj
fine la granda pordo trankvile malfermiĝis, kaj glitis
flanken. Unu post la alia ĉiuj pordoj malfermigis laŭ mia
ordono, kaj Ula kaj mi paŝis en la mallumon, liberaj, sed
apenaŭ en pli bona stato ol antaŭe, krom tio, ke ni havis
plenajn ventrojn.
Forrapidante de la timiga konstruaĵego, mi iris al la
unua transvojo, intencante kiel eble plej frue atingi la
centran impostbarieron. Mi atingis ĝin matene, kaj enirinte
la unuan enfermaĵon, mi serĉis ian loĝatejon. Trovi
ĝis malaltaj, neregulaj betonaj konstruaĵoj. Iliaj pordoj
estis fortaj kaj ne malfermeblaj, kaj nenio rezultis de frapado
kaj vokado. Ellacigita pro manko de dormo, mi terenĵetis
min, ordoninte al Ula, ke ĝi gardostaru.
Iom poste ĝiaj murmuregoj vekis min, kaj mi malfermis
la okulojn por vidi tri ruĝMarsanojn, kiuj staris
proksime kaj alcelis min per siaj pafiloj.
”Mi estas senarmila kaj neniel malamika,” mi rapide
klarigis, ”mi estis malliberigito de la verdaj homoj, kaj
nun estas survoje al Zodanga. Mi petas nur nutraĵon kaj
ripozon por mi kaj por mia kaloto, kaj konsilon pri la
vojo al mia celo.”
Ili lasis fali la pafilojn, kaj antaŭen venis al mi kun
afabla mieno. Ili metis la dekstrajn manojn sur mian
maldekstran ŝultron, laŭ sia salutmoro, kaj faris multajn
demandojn pri mi kaj miaj vagadoj. Poste ili kondukis
min al la domo de unu el ili, tute proksime.
La konstruaĵoj, ĉe kiuj mi frumatene frapadis entenis
nur farmbienan bestaron kaj produktaĵon. La loĝdomo
staris en bosko de arbegoj, kaj simile al ĉiuj ruĝMarsanaj
hejmoj estis levita dum la nokto al alteco de dudek
metroj super la tero, sur granda rondforma metala ŝafto,
glitigebla supren aŭ malsupren en ingo konstruita en
la tero, kun eta radiuma motoro, en la enirejo de la konstruaĵo,
kiel funkciigilo. Anstataŭ rigli kaj seruri siajn
domojn, la ruĝMarsanoj simple altigas ilin dumnokte al
nivelo sendanĝera. Ankaŭ ili havas rimedojn por private
subterigi aŭ superterigi ilin, kiam ili volas libertempe
foresti.
Ĉi tiuj fratoj, kun siaj edzinoj kaj infanoj, estis okupantaj
tri tiajn domojn sur la farmbieno. Ili ne mem laboris,
deĵorante kiel registaraj oficistoj por laborigi la
militkaptitojn, la nepagontajn ŝuldantojn, kaj la needzi
ĝemajn fraŭlojn, tro malriĉajn por pagi la altan imposton,
kiun ĉiuj ruĝMarsanaj registaroj faras kontraŭ la
fraŭleco. Ili estis ege bonkoraj kaj gastigemaj, kaj mi restis
plurajn tagojn inter ili, ripozante kaj resaniĝante post
miaj multaj lacigaj kaj streĉaj travivaĵoj.
Kiam ili finaŭskultis mian historion, en kiu mankis ĉia
aludo pri Deja Toris kaj pri la maljunulo en la atmosfera
fabrikejo, ili konsilis al mi kolorigi mian korpon por
pli similigi min al ili, kaj poste serĉi dungiĝon en Zodanga,
aŭ en la armeo, aŭ en la militŝiparo.
”Ne estas verŝajne, ke oni kredos vian historion antaŭ
ol vi pruvos vian fidindecon, kaj gajnos amikojn inter la
altrangaj nobeloj de la kortego. Plej bone estos por vi
fari militan servon, ĉar ni Barsumanoj estas favoraj al
milito, kaj rezervas niajn plej altajn distingojn kaj premiojn
por la militistoj ”
Kiam mi estis preta por forlasi, ili donis al mi malgrandan
malsovaĝan virtoaton, de la speco kiun la ruĝ-Marsanoj uzas por rajdado. La besto estas samgranda
kiel ĉevalo, kaj tute mildnatura, sed laŭ koloro kaj formo
ĝuste kopio de sia sovaĝa kuzo.
La fratoj donis al mi ruĝan oleon per kiu mi kovris
mian tutan korpon, kaj unu el ili tondis mian hararon,
jam tre longan, laŭ la modo, tiel ke mi povus sur Barsumo
ŝajni ordinara ruĝMarsano. Oni donis al mi ankaŭ
novajn metalon kaj ornamaĵojn laŭ la stilo de ĝentlemano
de Zodanga anigita al la familio Ptor; la familia
nomo de miaj bonfarantoj estis Ptor.
Ili plenigis ankaŭ saketon por mi per mono de Zodanga.
La signoj por intersanĝo sur Marso similas al niaj
moneroj, krom ke ili estas ovalaj. Papermonon eldonas
individuoj laŭbezone, dufoje en la jaro, kaj dufoje en la
jaro ili reaĉetas ĝin. Se iu viro eldonas pli, ol li povas
reaĉeti, la registaro pagas liajn kreditorop plene, kaj la
ŝuldanto perlaboras la sumon sur la farmbienoj aŭ en la
minejoj, kiuj senescepte estas registare posedataj. Tia
aranĝo kontentigas ĉiun, krom la ŝuldantoj, ĉar estas
malfacile trovi volontulojn por labori sur la grandaj
farmbienoj, kiuj etendiĝas kiel mallarĝaj rubandoj de
poluso ĝis poluso, tra sencivilizaj terpecoj loĝataj de sova
ĝaj bestoj, kaj eĉ pli sovaĝaj homoj.
Kiam mi menciis, ke mi ne kapablas repagi ilin por
iliaj afableco kaj komplezemo, ili asertis, ke mi ja havos
okazon, se mi vivos longe sur Barsumo. Adiaŭinte min,
ili rigardis al mi, ĝis mi iĝis ne plu videbla sur la larĝa
blanka vojo.
Ĉapitro XXI. Aera esploranto por Zodanga
Dum mi vojaĝis al Zodanga, multaj strangaj kaj interesaj
aferoj kaptis mian atenton. Ĉe la diversaj
biendomoj, kie mi haltis, mi lernis multon novan kaj instruan
pri la kutimoj kaj moroj de Barsumo.
Oni kolektas la akvon por la farmbienoj en grandegaj
subteraj rezervujoj ĉe la polusoj. La akvo venas de la degelantaj
neĝoj surmontaj, kaj oni pumpas ĝin tra longaj
kondukiloj al la diversaj centroj en multloĝataj lokoj.
Ambaŭflanke kaj laŭlonge de la kondukiloj kuŝas la kulturitaj
regionoj, dividitaj en samgrandaj terpecoj, ĉiu
kontrolata de unu aŭ du registaraj oficistoj. Anstataŭ
akvumi la surfacon de la kampoj, tiel ke malspariĝus
multe da akvo pro forvaporiĝo, om transportas la altvaloran
fluidon subteren, tra vasta maŝaro de etaj tuboj,
rekte al la radikoj de la vegetaĵo. La rikoltaĵoj sur Marso
ĉiam estas samgrandaj, ĉar malestas pluvoj, malestas
malpluvoj, malestas fortaj ventoj, malestas insektoj kaj
malestas detruantaj birdoj.
Dum tiu ĉi vojaĝo mi manĝis viandon unuafoje post
kiam mi forlasis Teron, sukplenajn pecojn, kaj grandajn
kotletojn, el la bone nutrataj bestoj de la farmbienoj.
Ankaŭ mi frandis fruktojn kaj legomojn, neniel similajn
al tiuj de Tero.
Okaze de mia dua halto mi renkontis kelkajn kulturitajn
homojn de la nobela klaso, kaj dum ni interparolis,
leviĝis hazarde Heliumio kiel temo. Unu el la pli maljunaj
viroj antaŭ kelkaj jaroj estis tie kiel ano de diplomata
misio, kaj li parolis bedaŭre pri la stato de konstanta
milito inter la du landoj.