”Heliumio,” li diris, ”prave fanfaronas pri la belaj virinoj
de Barsumo, kaj el ĉiuj ĝiaj trezoroj la mirinda
filino de Mors Kajak, Deja Toris, estas la plej rava. La
popolo efektive adoras la grundon sur kiu ŝi paŝas, kaj
tuta Heliumio funebras, de kiam ŝi perdiĝis dum tiu
malbonsorta ekspedicio. Nia atako kontraŭ la invalida
aviadilaro dum ĝi retroiris al Heliumio estis unu el tiuj
aĉaj eraroj de nia reganto, pro kiuj Zodango devos plimalpli
baldaŭ altigi pli saĝan viron al lia ofico. Eĉ nun,
malgraŭ tio, ke niaj venkantaj armeoj ĉirkaŭas Heliumion,
la popolo de Zodanga aŭdigas sian voĉon malkontentan,
ĉar la milito, al kiu mankis justa bazo, estas
malpopulara. Niaj armeoj profitis la foreston de la ĉefa
aviadilaro de Heliumio, kiu serĉas la princinon, tiel ni
povis jam tre malfortigi la civiton. Oni diris, ke ĝi falos
en niajn manojn dum la kelkaj venontaj preterpasoj de
la malproksima luno.”
”Kaj kia,” mi demandis kiel eble plej senzorge, ”laŭ via
opinio estis la sorto de la princino, Deja Toris?”
”Ŝi mortis,” li respondis. ”Tion sciigis al ni verda militisto
lastatempe kaptita de nia suda armeo. Ŝi fuĝis de
la Tarkaj hordoj kun stranga vivantaĵo el alia mondo, sed
nur trafiĝis en la manojn de la Varhunanoj. Oni trovis
iliajn toatojn vagantaj sur la marfundo, kaj apude postsignojn
de sanga lukto.”
La informo ne estis trankviliga, samtempe ĝi ne pruvis
fine la morton de Deja Toris. Mi decidis streĉi ĉiun forton
por atingi Heliumion kiel eble plej rapide, kaj porti
al Tardos Mors tiom da novaĵo pri la kieo de lia nepino,
kiom mi povis.
Dek tagojn post kiam mi forlasis la fratojn Ptor, mi
atingis Zodangan. De la momento, kiam mi kontaktiĝis
kun la ruĝaj homoj de Marso, mi konstatis, ke Ula tiris
al mi multe da nedezirata atento, ĉar la granda besto
apartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas. Se oni promenus tra ĉefstrato de Novjorko kun
grandega leono ĉe siaj kalkanoj, oni efikus same kiel mi
efikus, se mi enirus Zodangan kun Ula.
Eĉ la penso pri forigo de la fidela kunulo kaŭzis al mi
tiom da bedaŭro kaj profunda ĉagreno, ke mi prokrastis
la aferon ĝis ni atingis la pordegojn de la civito; sed
fine ni nepre devis disiĝi. Se mi pensus nur pri la propra
sekureco aŭ plezuro, neniu argumento persvadus min
forturni la solan vivanton sur Marso, kiu neniam mankis
en amo kaj lojaleco; sed same kiel mi plezure cedus
la vivon por servi al tiu, por kiun serĉi mi frontas la nekonatajn
danĝerojn de tiu ĉi civito, por mi tiel mistera,
same mi ne povus permesi eĉ ke la vivo de Ula minacu
la sukceson de mia entrepreno. Cetere, temis eble ne pri
ĝia vivo, sed ĝia momenta feliĉo, ĉar mi ne dubis, ke ĝi
baldaŭ forgesos min. Tial mi ame adiaŭis la kompatindan
beston, promesante al ĝi tamen, ke se mi postvivos
mian aventuran entreprenon, iel mi trovos rimedojn por
elserĉi ĝin.
Ĝi ŝajne plene komprenis min, kaj kiam mi montris en
la direkto de Tark ĝi bedaŭre forturnis sin. Mi ne kuraĝis
rigardi ĝian foriron, sed turnis la vizaĝon al Zodanga, kaj
kun ĉagreno en la koro alproksimiĝis al ĝiaj minacantaj
muroj.
La letero, kiun mi portis de la fratoj, havigis al mi tujan
eniron en la grandan ĉirkaŭmuritan civiton. Ankoraŭ
estis frumatene, kaj la stratoj estis preskaŭ senhomaj.
La loĝejoj, altigitaj sur siaj metalaj kolonoj, similis
al granda enarbara frugilega nestaro, kun la metalaj kolonoj
similaj al ŝtalaj arbotrunkoj. La butikojn oni kutime
ne levis de la tero, kaj neniel oni riglis aŭ ŝlosis ilin,
ĉar sur Barsumo ŝtelado estas nekonata. Ĉiuj Barsumanoj
timas konstante pri murdo, kaj nur pro tio ili
levas siajn hejmojn superteren dumnokte kaj en tempoj
de danĝero.
La fratoj Ptor estis donintaj al mi klarajn sciigojn por
atingi tiun parton de la civito, kie mi povos trovi taŭgan
loĝejon, kaj esti apud la oficejoj de la registaraj agentoj,
al kiuj ili donis al mi leterojn.
La placo de Zodanga kovras pli ol du kvadratajn kilometrojn,
kaj kiel kutime estis la centro de la civito. Palacoj
de la jedako, la jedoj kaj aliaj nobeloj ĉirkaŭis ĝin,
kiel ankaŭ la ĉefaj publikaj konstruaĵoj, kafejoj kaj butikoj.
Dum mi transiris la grandan placon, mirante pri la
impona arkitekturo, kaj la belega skarlata vegetaĵaro, kiu
tapiŝis la larĝajn razenojn, mi trovis, ke iu ruĝMarsano
pasas rapide al mi el unu el la avenuoj. Li neniel atentis
min, sed kiam li venis flanke mi rekonis lin. Mi metis
manon sur lian ŝultron, kriante: ”Saluton, Kantos Kan!”
Fulmrapide li turnis sin, kaj antaŭ ol mi povis eĉ malaltigi
mian manon, mi trovis la pinton de lia glavo apud
mia brusto.
”Kiu vi estas?” li gruntis, sed kiam retroa salto forigis
min je dudek metroj de lia glavo, li lasis ĝin fali kaj ride
elkriis: ”Mi ne bezonas pli bonan respondon! Sur tuta
Barsumo ekzistas nur unu viro, kiu povas salti kiel
kaŭĉuka pilko. Ĵuru je la nomo de la patrino de la malproksima
luno, Johano Carter, kiel vi venis ĉi den, kaj
kiel vi povas ŝanĝi la koloron laŭvole.”
Koncize mi rakontis pri miaj aventuroj de kiam mi
lasis lin en la areno ĉe Varhun.
”Nu, vi ja dum eta sekundaro timigis min, amiko
mia,” li diris. ”Se en Zodanga oni scius mian nomon kaj
civiton, baldaŭ mi sidus kun miaj praavoj sur la bordoj
de la perdita maro de Korus. Mi troviĝas ĉi tie por la
profito de Tardos Mors, Jedako de Heliumio, por eltrovi
la kieon de Deja Toris, nia princino. Sab Tan, la princo
de Zodanga, tenas ŝin kaŝita en la civito, kaj enamiĝis
al ŝi freneze. Lia patro Tan Kosis, Jedako de Zodanga,
petas ŝian edziniĝon al sia filo kiel prezon por paco inter
la du landoj, sed Tardos Mors ne akceptas, kaj komunikis,
ke li kaj lia popolo prefere rigardus ŝian mortan
vizaĝon ol ŝian edziniĝon al iu, kiun ŝi ne laŭvole elektis.
Li mem, li aldonis, preferus morti en la cindroj de
brulanta Heliumio ol kunigi la metalon de sia familio
kun la metalo de Tan Kosis. Tia ofendego al Tan Kosis
kaj al Zodanga havigis al li eĉ pli intensan amon de lia
popolo.
”Mi estas ĉi tie jam de tri tagoj,” daŭrigis Kantos Kan,
”sed ankoraŭ mi ne eltrovis, kie Deja Toris estas enkarcerigita.
Hodiaŭ mi aliĝis al la aviadila militanaro kiel
aera esploranto, kaj mi esperas gajni la fidon de Sab Tan,
la princo, kiu estas estro, kaj tiel informiĝi pri la kieo de
Deja Toris. Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter, ĉar
mi scias, kiel lojala vi estas al mia princino, kaj ni du en
komuna laboro nepre povos multon fari.”
Jam nun la placo estis pleniĝanta de homoj tien kaj
reen irantaj pro la ĉiutagaj aferoj. La butikoj estis malfermi
ĝantaj, kaj frumatenaj mendantoj plenigis la kafejojn.
Kantos Kan kondukis min al unu el tiuj belegaj manĝejoj, kie oni servis nin tute per maŝinoj. Neniu mano
tuŝis la manĝaĵon, de kiam ĝi venis kruda en la konstruaĵon,
ĝis kiam ĝi eliris varma kaj bongusta sur la tablojn
antaŭ la gastojn, responde al premeto sur diversajn butonetojn
laŭ la diversaj deziroj de la klientoj.
Post nia manĝo, Kantos Kan kunkondukis min al la
ĉefejo de la aeresploranta skadro, kaj petis, ke oni anigu
min. Laŭkutime oni postulis korpan priesploron, sed
Kantos Kan diris, ke mi ne timu pri tio, ĉar li mem prizorgos
la aferon. Tion li faris, prenante mem la esplorordonon
al la koncerna oficisto, kaj kredigante, ke li estas
Johano Carter.
”Oni trovos poste pri la ruzo,” li klarigis gaje, ”kiam ili
kontrolos mian pezon, mian alton kaj similajn aferojn,
sed tion oni ne faros dum pluraj monatoj, kaj niaj klopodoj
sukcesos aŭ fiaskos longe antaŭ tiam.”
Dum la postaj kelkaj tagoj Kantos Kan instruis al mi
la detalojn de aviado, kaj la riparadon de la delikataj maŝinetoj,
kiujn la Marsanoj uzas ducele. La ĉefparto de la
unuvira aviadilo estas kvin metrojn longa, du trionoj da
metro larĝa, kaj ok centimetrojn dika, kaj pintiĝas ambaŭfine.
La veturiganto sidas super la aviadilo sur seĝo
konstruita super la malgranda, senbrua radiuma motoro.
La perilo de flotigo estas enhavata en la maldikaj
metalaj vandoj de la ĉefparto, kaj konsistas el la oka radio
de Barsumo, la radio de antaŭenigo, kiel oni povas
nomi ĝin pro ĝiaj ecoj.