Ĉapitro XII. Potenca kaptito
Kiam kun saluto mi eniris, Lorkas Tomel signis, ke
mi proksimiĝu al li. Fiksante siajn grandajn, malbelegajn
okulojn sur miajn, li diris:
”Dum nur kelkaj tagoj vi estis ĉe ni, tamen dum tiu
tempo per via braveco vi gajnis altan rangon inter ni.
Tiel estu, tamen vi ne estas unu el ni; vi ne ŝuldas lojalecon
al ni.”
”Via situacio,” li daŭrigis, ”estas stranga. Vi estas kaptito
nia, tamen vi faras ordonojn, kiujn oni devas obei.
Vi estas fremdulo, tamen vi estas ĉefulo en Tark. Vi estas
etulo, tamen vi povas mortigi grandan militiston per
unu frapo de via pugno. Kaj nun oni raportas, ke vi planas
fuĝi kun alia kaptito de alia raso, fakte, kun kaptitino,
kiu laŭ propra konteso duone kredas, ke vi estas reveninto
el la valo de Dor. Iu ajn el tiuj du akuzoj, pravigita,
sufiĉus por oficiale mortigi vin, sed ni estas justa
popolo, kaj kiam ni reiros al Tark oni laŭjure procesos
vin, se tiel ordonos nia Tal Hajus.”
”Sed,” li daŭrigis per sia sovaĝa gorĝvoĉo, ”se vi fuĝos
kun la ruĝa knabino, mi estas tiu, kiu devos respondi al
Tars Tarkas, kaj devos aŭ pruvi mian rajton ordoni, aŭ
la metalo de mia kadavro apartenos al pli kapabla viro,
ĉar tia estas la moro de la Tarkanoj.”
”Mi ne havas kverelon kun Tars Tarkas; kune ni regas
super la plej granda el la malpli grandaj komunumoj de
la verdaj homoj. Ni ne volas batali inter ni; tial, se vi
estus mortinta, Johano Carter, tio ĝojigus min. Laŭ nur
du kondiĉoj, tamen, ni rajtas mortigi vin sen ordono por
tio de Tal Hajus; aŭ en duopa batalo sindefende, se vi
atakus iun el ni, aŭ se ni trovus vin fuĝanta.”
”Pro justeco mi avertas vin, ke ni atendas unu el tiuj
du okazoj, por senigi nin de tia granda respondeco. Estas
por ni tre grave bone liveri la ruĝan knabinon en la
manojn de Tal Hajus. Ne dum mil jaroj ni Tarkanoj faris
tian bonan kapton; ŝi estas la nepino de la plej eminenta
el la ruĝaj jedakoj, nia plej granda malamiko. Nun
mi finis paroli. La ruĝa knabino diris, ke mankas al ni
humanaj sentimentoj, sed ni estas justa kaj verparola
raso. Vi rajtas foriri.”
Mi turnis min kaj forlasis la aŭdiencan ĉambregon.
Jen, do, la laboro de Sarkoja eknaskas rezultojn! Mi sciis,
ke neniu alia povus disvastigi la famon tiel rapide atingintan
la orelojn de Lorkas Tomel, kaj nun mi rememoris
la partojn de la konversacio, kiuj temis pri fuĝo kaj
pri mia deveno.
En la nuna tempo Sarkoja estis la plej maljuna kaj
fidata el la inoj de Tars Tarkas. Tiel ŝi estis tre potenca
post la trono, ĉar neniu militisto estis tiel fidata de Lorkas
Tomel kiel lia kapabla leŭtenanto, Tars Tarkas.
Tamen, anstataŭ forigi el la menso la pensojn pri
eventuala fuĝo, mia intervjuo kun Lorkas Tomel nur
koncentrigis mian tutan pensaron al la temo. Nun, pli ol
antaŭe, min impresis la urĝa neceso fuĝi rilate al Deja
Toris, ĉar mi konvinkiĝis, ke terura sorto atendis ŝin el
la manoj de Tal Hajus. Laŭ la priskribo de Solla, tiu
monstro estas enkarnigaĵo de la longaj epokoj de krueleco
kaj bruteco, el kiuj li devenis. Senkora, ruzeca, kaj
senskrupula, li estas, kontraste al la plejmulto de siaj
samrasanoj, sklavo de tiu bruta pasio, kiun la malplii
ĝanta postulo por naskado sur ilia mortanta planedo
preskaŭ tute trankviliĝis ĉe la Marsanoj.
Pensante, ke eble la diineca Deja Toris falos en la manojn
de tia tipo, mi malvarme ekŝvitis. Pli bone, se ni
konservos la amikajn kuglojn por niaj lastaj momentoj,
kiel faris tiuj kuraĝaj virinoj de mia propra lando, kiuj
mortigis sin prefere ol trafiĝi en la manojn de la indianoj.
Dum mi, plena de nigraj sentoj, vagis sur la placo,
Tars Tarkas venis el la aŭdiencejo kaj proksimiĝis al mi.
Lia sinteno al mi estis tute sama, kiel antaŭ kelkaj momentoj.
”Kie estas via loĝejo, Johano Carter?” li demandis.
”Neniun mi elektis,” mi respondis. ”Ŝajnis al mi plej
bone, loĝigi min aŭ en soleco, aŭ inter la aliaj militistoj,
kaj mi atendis okazon, peti vian konsilon. Vi bone scias,”
kaj mi ridetis nun, ”ke mi ankoraŭ ne orientigis pri ĉiuj
moroj de Tark.”
”Venu kun mi,” li ordonis, kaj kune ni iris trans la placon
al konstruaĵo kiu, ĝojige por mi, plej proksime apudis
al tiu, kiun okupis Solla kaj ŝiaj protektatoj.
”Mia loĝejo estas sur la unua etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo,”
li diris, ”kaj la dua etaĝo ankaŭ estas plene okupata
de militistoj, sed la tria kaj la pli supraj etaĝoj estas neokupataj;
vi povas elekti inter ili.”
”Mi komprenas,” li diris, ”ke vi fordonis vian virinon
al la ruĝa kaptitino. Nu, vi ja diris, ke viaj moroj ne estas
niaj, sed vi povas batali sufiĉe bone, por povi agi laŭplaĉe,
tial, se vi volas doni vian virinon al kaptitino, tio
estas via propra afero; sed kiel ĉefulo vi necese devas
havi servistinojn, kaj laŭ niaj moroj vi rajtas elekti kelkajn
aŭ ĉiujn de la servistinoj apartenintaj al la ĉefuloj,
kies metalojn vi nun portas.”
Mi dankis al li, sed diris, ke mi povos bone farti sen
helpo, krom rilate al manĝopreparado. Li promesis sendi
al mi virinojn por tiu celo, ankaŭ por zorgi pri miaj
armiloj kaj la fabrikado de mia pafaĵo. Mi proponis, ke
ili ankaŭ alportu kelkajn el la pordormaj silkoj kaj peltoj, kiuj apartenas al mi kiel batalhavaĵo, ĉar la noktoj
estas malvarmaj, kaj proprajn mi ne posedas.
Promesinte tion fari, li foriris. Troviĝinte sola, mi supreniris
la serpentan koridoron al la supraj etaĝoj, por
serĉi taŭgan loĝejon, kaj vagis tra ĉambroj same belaj
kiel en la aliaj konstruaĵoj.
Fine mi elektis antaŭan ĉambron sur la tria etaĝo, ĉar
ĝi pliapudigis min al Deja Toris, kies loĝejo estis sur la
dua etaĝo de la plej apuda konstruaĵo, kaj subite mi ekpensis,
ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu ŝi
povus signali al mi, se ŝi bezonus de mi servon aŭ protekton.
Apud mia dormejo estis banejoj, vestoĉambroj kaj
aliaj ĉambroj, entute dek. La fenestroj de la malantaŭaj
ĉambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formis
centron de kvadrataĵo, farita de la konstruaĵoj, kiuj
frontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por loĝigi la
diversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantaj
la apudajn konstruaĵojn.
La korto estis superkreskata de la flava, muskosimila
vegetaĵo, kiu kovras preskaŭ la tutan surfacon de Marso,
tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laŭbarkadoj
atestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj,
kiam ĝi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolo
kiun severaj kaj neŝanĝeblaj kosmaj leĝoj forpelis el la
hejmoj, kaj el ĉio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj.
Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de la
abunda Marsa vegetaĵaro, kiu iam plenigis tiun ĉi scenon
per vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj,
la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn,
petolantajn infanojn, ĉion en sunlumo, en feliĉo, en
paco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaĉo,
ĝis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humaneco
leviĝis triumfe en formo de la fina komponita raso,
kiu havas nun la hegemonion sur Marso.
Miaj pensoj abrupte rompiĝis pro la alveno de pluraj
junulinoj portantaj ŝarĝojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj,
kuiriloj kaj barelojn da nutraĵo kaj trinkaĵo, inkluzive
de multe da ŝtelitaĵo el la aviadilo. Ŝajnis, ke ĉio estis
antaŭe la propraĵo de la du ĉefuloj mortigitaj de mi, kaj
tiel iĝis mia, laŭ la moroj de Tark. Laŭ mia ordono ili
metis ĉion en unu el la malantaŭaj ĉambroj, kaj foriris
por duan fojon porti ŝarĝojn, kiuj, ili informis min, kompletigis
mian posedaĵon. Ĉi foje akompanis ilin dek ĝis
dek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis la
sekvantaroj de la du ĉefuloj.
Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj aŭ servistoj; la
rilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn de
ni konata, ke estas malfacile priskribi ĝin. Inter la verdaj
Marsanoj ĉio estas posedata komune, krom la personaj
armiloj, ornamaĵoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj.