Baldaŭ post la epizodeto pri la ovoj de la Varhunanoj
ni haltis por doni ripozon al niaj rajdbestoj, kaj dum la
halttempo okazis la dua interesa afero. Mi estis okupata
pri transigo de miaj rajdtukoj de unu toato al alia (mi
kutimis dividi inter ili la laboron de la tago), kiam Zad
alproksimiĝis, kaj sen ajna parolo frapegis mian toaton
per sia glavo.
Ne necesis por mi lernolibro pri verdMarsana etikedo
por scii la ĝustan respondon. Fakte, mi estis tiel kolerega,
ke apenaŭ mi ne tiris mian pistolon por tiumomente
mortigi lin; sed li staris preta kun sia longa glavo,
kaj mi povis eliĝi nur similan armilon mian, por renkonti
lin en justa batalo per la speco de armilo elektita de li.
Ankaŭ oni rajtas uzi malpli potencan armilon, ol tiu
elektita; do, mi rajtis uzi mian mallongan glavon, mian
ponardon, mian hakilon, aŭ se mi volus miajn pugnojn,
nur mi ne rajtis uzi pulvopafilon aŭ lancon, dum li tenas
nur glavon.
Mi elektis armilon similan al lia, ĉar mi sciis, ke li estas
fiera pri sia kompetenteco pri ĝi, kaj mi volis, se mi venkus lin, venki per lia preferata armilo. La batalo, kiu
okazis, longe daŭris, kaj malfruigis je tuta horo nian remarŝadon.
La tuta komunumo ĉirkaŭis nin, lasante liberan
spacon de tridek metroj laŭ diametro por nia batalo.
Zad unue alkuregis min fojon post fojo, kiel bovo alkuregus
lupon, sed mi estis tro rapida kontraŭ li, kaj ĉiufoje
mi flankenpaŝis de liaj alkuroj, kaj lasis lin ekpuŝi sin
preter min, pikante lian brakon aŭ kruron per mia glavo.
Baldaŭ li estis sanganta el seso da vundetoj, sed mi
ne povis trovi okazon fari gravan pikegon. Tiam li ŝanĝis
taktikon, batalante singardeme kaj lerte, kaj penis science
fari tion, kion li ne sukcesis fari per kruda forto. Mi
konfesu, ke li estis brila uzanto de la glavo, kaj nur mia
pli granda eltenemo kaj mia pli granda facilmoveco (pro
la malplia gravito sur Marso) ebligis al mi tiel brave kontraŭstari
lin.
Ni movigis laŭ cirkloj dum kelka tempo, sen multe
difekti unu la alian, dum la longaj, rektaj, kudrilsimilaj
glavoj brilis en la sunlumo, kaj tintis en la silento, kunfrapi
ĝante je ĉiu efika deturno. Fine Zad, konstatante, ke
li laciĝis pli multe ol mi, evidente decidis alproksimiĝi
kaj fini la batalon.
En la momento, kiam li alkuregis min, blindiga lumbrilo
trafis miajn okulojn. Mi ne povis vidi lian alproksimi
ĝon, kaj povis nur senrigarde salti flanken, penante fuĝi la grandan klingon, kiun image mi jam povis senti
en mia korpo. Ŝajnis, ke mi nur parte sukcesas, ĉar
pika doloro sentigis sin en mia maldekstra ŝultro; sed
subite mi vidis ion, kio bone rekompencis la vundon
kaŭzitan de mia dummomenta blindeco.
Sur la ĉaro de Deja Toris staris tri homoj, rigardantaj
la batalon super la kapoj de ĉiuj Tarkanoj. Ili estis Deja
Toris, Solla kaj Sarkoja, kaj kiam mia forflugema rigardo
trafis ilin, prezentiĝis eta bildo, kiu restos gravurita
en mia menso ĝis la tago de mia morto. Dum mia rigardo,
Deja Toris turnis sin al Sarkoja kun la furiozeco de
juna tigrino, kaj frape forigis ion el ŝia suprenlevita mano,
ion, kio brilis en la sunlumo, dum ĝi turniĝe falis al
la tero. Tiumomente mi eksciis, kiel mi blindiĝis en tiu
kriza momento de la batalo, kaj kiel Sarkoja trovis rimedon
por mortigi min, sen mem fari la mortigan agon.
Ion alian mi vidis ankaŭ, ion, kio preskaŭ perdigis al mi
la vivon ĝuste tiam kaj tie, ĉar ĝi por ereto da tempo forgesigis
min pri mia kontraŭulo.
Kiam Deja Toris frape forigis la speguleton el la mano
de Sarkoja, tiu ĉi, kun vizaĝo aĉkolora pro malamo kaj
kolero, eligis ponardon kaj frapis fortege al Deja Toris;
kaj tiumomente Solla, nia kara kaj fidela Solla, saltis inter
ilin. Mi vidis la ponardegon iranta al ŝia protektanta
brusto.
Mia kontraŭbatalanto reatakis min, kaj mi devis redoni
al li mian intereson, sed mia menso apenaŭ atentis la
batalon. Ni fojon post fojo kuris furioze unu al la alia.
Subite, sentante ke la pinto de lia glavo estas ĉe mia brusto,
kaj ne estas deturnebla, mi ĵetis min al li kun etendita
glavmano kaj per la tuta pezo de mia korpo, decidinte,
ke mi ne mortos sola. Mi sentis la ŝtalon ŝire penetri
mian bruston, ĉio iĝis nigra antaŭ mi, mia kapo turni
ĝis, kaj la genuoj cedis sub mi.
Ĉapitro XV. Solla rakontas al mi sian historion
Kiam la konscio revenis al mi (baldaŭ mi sciis, ke mi
kuŝis dum nur momento) mi saltis al miaj piedoj
por serĉi mian glavon. Mi trovis ĝin, profundigita ĝis la
tenilo, en la verda brusto de Zad, kiu kuŝis morta sur la
okra musko de la antikva marfundo. Kiam mi ree posedis
ĉiujn miajn sensojn, mi trovis, ke lia glavo trapikas
mian maldekstran bruston, sed nur tra la karno kaj muskoloj
kovrantaj miajn ripojn, eniranta apud la centro de
la brusto kaj eliranta sub la ŝultro. Evidente estis, ke
kiam mi ĵetis min al li mi iom flankenturnis min, tiel ke
lia glavo iris nur sub la muskolojn, farante vundon doloran,
sed ne danĝeran.
Eltirante la klingon el mia korpo mi samtempe reprenis
la mian, kaj turnante la dorson al lia malbela kadavro
mi ekiris, malsana, dolorplena kaj naŭzita, al la ĉaroj
portantaj mian sekvantaron kaj posedaĵon. Brueto de
Marsa aplaŭdo salutis min, sed ĝi ne interesis min.
Sanganta kaj malforta, mi atingis miajn virinojn, kiuj,
alkutimitaj al tiaj aferoj, kuracis miajn vundojn, aplikante
la mirindajn kuracilojn, kiuj kaŭzas, ke nur la plej severegaj vundoj montriĝas mortigaj. Donu al Marsa virino
plej etan eblecon por kuraco, kaj la morto devas fuĝi.
Baldaŭ ili tiel flikis mian korpon, ke krom malforteco
pro sangelfluo kaj iom da doloro ĉirkaŭ la vundo, mi
malmulte suferis pro glavpiko, kiu kun Tera kuracado
certe estus kuŝiginta min dum pluraj tagoj.
Tiel baldaŭ, kiel la virinoj finis sian laboron, mi rapidis
al la ĉaro de Deja Toris, kie troviĝis mia kompatinda
Solla kun la brusto ĉirkaŭvolvita de bandaĝoj. Ŝajnis
tamen, ke ŝi ne multe suferis pro la atako de Sarkoja,
kies ponardo estis trafinta la randon de unu el la metalaj
brustornamaĵoj de Solla, kaj, tiel deturnita, faris nur
negravan karnvundon,
Kiam mi alproksimiĝis, mi trovis Deja Toris kuŝanta
sur siaj silkoj kaj peltoj, kaj ŝian sveltan korpon skuata
de plorspasmoj. Ŝi ne rimarkis mian ĉeeston, nek aŭdis
min paroli kun Solla, kiu staris iomdistance de la ĉaro.
”Ĉu ŝi estas vundita?” mi demandis al Solla, montrante
per la kapo al Deja Toris.
”Ne,” ŝi respondis, ”ŝi pensas, ke vi mortis.”
”Kaj ke de nun estos neniu por poluri la dentojn de la
sorako de ŝia avino?” mi demandis, ridetante.
”Miakrede vi malprave juĝas ŝin, Johano Carter,” diris
Solla. ”Mi ne komprenas viajn agmanierojn, nek ŝiajn,
sed mi estas certa, ke la nepino de dek mil jedakoj neniam
estus tiel ĉagrenita pro la morto de iu, kiun ŝi taksas sub sia digno, aŭ pro iu, kiu ne havas plej grandan
pretendon al ŝia amo. Ili estas fiera raso, sed justa, kiel
ĉiuj Barsumanoj, kaj sendube vi multe ĉagrenis ŝin por
kaŭzi, ke ŝi malatentas vin, kiam vi vivas, sed funebras
pri vi, kiam vi estas morta.”
”Malofte oni vidas plorojn sur Barsumo,” ŝi daŭrigis,
”kaj estas malfacile por mi fari interpreton pri ili. Nur
dufoje en mia tuta vivo mi vidis iun plori; la unuan fojon
oni ploris pro ĉagreno, la duan fojon pro kolerego.
Unue, mia patrino, multajn jarojn antaŭ ol oni mortigis
sin; due, Sarkoja, kiam hodiaŭ oni fortiris ŝin de mi. ”
”Via patrino!” mi ekkriis, ”sed certe. Solla, neniam vi
konis vian patrinon, infano mia.”
”Sed certe jes. Kaj mian patron ankaŭ,” ŝi aldonis. ”Se
vi volas aŭskulti la strangan kaj malbarsuman historion,
venu al la ĉaro hodiaŭ nokte, Johano Carter, kaj mi rakontos
al vi ion, kion neniam en la vivo antaŭe mi rakontis.
Kaj nun oni donas la signalon por rekomenci la
marŝadon, necesas, ke vi iru.”
”Mi venos hodiaŭ nokte, Solla,” mi promesis. ”Kaj nepre
diru al Deja Toris, ke mi estas vivanta kaj bonsana.
Mi ne trudos min al ŝi. Kaj certe ne lasu ŝin scii, ke mi
vidis ŝin ploranta. Se ŝi volas paroli al mi, mi atendas
ŝian ordonon por alvenigo.”