Li ordigis por mi kompason, lertan faritaĵon, kiu restis
fiksita al iu ajn elektrika loko sur Barsumo. Adiaŭinte
unu la alian ni kune leviĝis en la aero, kaj rapidis en la
direkto de la palaco, kiu kuŝis en la vojo kondukonta
min al Heliumio.
Kiam ni alproksimiĝis al la alta turo, de supre aperis
aerpatrolo, ĵetante sian potencan serĉlumon rekte sur
mian aviadilon, kaj iu voĉo ordonis halton. Mi ne atentis,
kaj kuglo sekvis. Kantos Kan faligis sin rapide en la
mallumon, dum mi leviĝis konstante, kaj rapidege flugis
tra la Marsa ĉielo, sekvata de dekduo de esploraj aviadiloj,
kaj poste de rapida krozaviadilo portanta centopan
anaron kaj pafilegaron. Serpentumante konstante mi
sukcese evitis iliajn serĉlumojn, sed samtempe mi perdadis
distancon, fine do mi decidis riski rektan veturon,
kaj lasi la rezulton al la dioj kaj al la rapideco de mia
motoro.
Iam Kantos Kan montris al mi la artifikon de rapidumo,
konatan nur al la aviadistoj de Heliumio. Mi nun
kredis, ke certe per ĝi mi povos lasi miajn ĉasantojn
bone malantaŭ mi, kondiĉe ke mi povos eviti iliajn pafaĵojn.
Dum mi rapidis tra la aero, la kriaĉantaj kugloj
konvinkis min, ke nur per miraklo mi povos eviti, sed
jam mia decido estis farita. Kiel eble plej rapide mi kaptis
rektan vojon al Heliumio. Iom post iom la ĉasantoj
plimalproksimiĝis. Mi estis gratulonta min pri feliĉa
fuĝo, kiam bone alcelita pafaĵo el la krozaviadilo eksplodis
je mia pruo. La ŝoko preskaŭ renversis mian tutan
aviadilon, kaj je vomiga angulo ĝi malsupren flugis tra
la malluma nokto.
Kiomdistance ĝi iris antaŭ ol mi remastris ĝin, mi ne
scias, sed certe mi estis tre proksima al la tero, kiam mi
ree komencis leviĝi, ĉar klare mi aŭdis la kriojn de bestoj
sub mi. Releviĝinte mi rigardis la ĉielon sen vidi miajn
ĉasantojn. Fine mi vidis iliajn lumojn malproksime, kaj
komprenis, ke ili alteriĝas, evidente por serĉi min.
Nur kiam iliaj lumoj ne plu estis videblaj, mi kuraĝis
ekbriligi mian lampeton sur mian kompason, kaj konsterne
konstatis, ke paffragmento tute detruis mian solan
gvidilon, kiel ankaŭ mian mezurilon pri rapideco.
Vere estas, ke mi povus sekvi la stelojn laŭ la ĝenerala
direkto de Heliumio, sed nekonante la ĝustan situon de
la civito nek mian veturrapidecon, la ebleco trovi ĝin ne
estis granda.
La civito Heliumo kuŝas je mil kvincent kilometroj
sudokcidente de Zodanga, kaj se mia kompaso estus nerompita
mi atingus ĝin post kvar aŭ kvin horoj. Efektive
tamen, la mateno trovis min rapidanta super vasta
areo de la fundo de mortinta maro, post ses horoj da
rapida flugado. Baldaŭ mi vidis sub mi grandan civiton,
sed ĝi ne estis Heliumo; sola el la Marsaj grandcivitoj
Heliumo konsistas el du grandaj rondurboj, apartaj je
cent dudek kilometroj, kaj dum flugado estus facile rekonebla.
Kredante, ke mi vojaĝis tro malproksimen, norden kaj
okcidenten, mi returnis min laŭ direkto sudorienta, superpasante
dum la mateno plurajn grandajn civitojn, el
kiuj neniu estis Heliumo. Krom la ĝemelformo, la civito
havas ankoraŭ alian karakterizaĵon, du grandegajn
turojn; unu, brilskarlata, staras alta je mil ses cent metroj
centre de unu rondurbo, la alia, brilflava kaj samalta,
distingas la fratinurbon.
Ĉapitro XXIV. Tars Tarkas trovas amikon
Ĉirkaŭ tagmezo mi pasis malalte super granda
mortinta civito de antikva Marso, al pretera ebenaĵo.
Kaj jen mi vidis plurmilojn da verdaj militistoj okupataj
en grandega batalo. Apenaŭ mi vidis ilin, tuta aro
da pafoj celis rekte al mi, kaj tiel trafe, ke mia aviadilo tuj
iĝis ruino, kaj zigzagis al la tero. Mi trovis min tuj meze
de la akra batalo, inter militistoj, kiuj tiel okupiĝis en la
lukto, ke ili ne rimarkis mian alproksimiĝon. La ordinaraj
soldatoj batalis surpiede per longaj glavoj, dum okazaj
pafoj de periferiaj solpafantoj faligis militistojn, kiuj
pormomente apartiĝis de la envolvita amaso.
Mi konstatis, ke por mi temas pri elekto inter batalo
aŭ morto, kaj la ebleco, ke kio ajn okazos, nepre mi mortos.
Mi elingigis mian glavon, kaj staris preta laŭeble defendi
min.
Mi trovis min apud monstro kontraŭbatalanta triopon,
kaj kiam mi rigardis lian vizaĝon, lumigitan de batalfervoro,
mi vidis, ke li estas Tars Tarkas, la Tarkano.
Li ne vidis min, ĉar mi estis iom malantaŭ li, kaj ĝuste
tiumomente la tri atakantoj, kiuj montriĝis al mi kiel
Varhunanoj, samtempe alkuregis. La bravulo rapide
mortigis unu el ili, sed paŝante malantaŭen por denove
glavpiki, li piedfrapis kadavron, sin faligis, kaj kuŝis sternita
sub la glavoj de la malamikoj. Tars Tarkas baldaŭ
estus ĉe siaj praavoj, sed mi saltis antaŭ lian kuŝantan
korpon kaj atakis liajn malamikojn. Unu el ili estis jam
venkita, kiam la grandega Tarkano restariĝis kaj rapide
venkis la alian.
Li donis al mi unu rigardon, kaj liaj lipoj ridetumis,
kiam kun tuŝo al mia ŝultro li diris: ”Apenaŭ mi rekonus
vin, Johano Carter, sed ne troviĝas alia homo sur Barsumo,
kiu farus por mi, kion ĵus vi faris. Mi kredas fine, ke
ja ekzistas io, kion oni povas nomi amikeco, amiko mia.”
Ne eblis al li pludiri, ĉar la Varhunanoj komencis dense
atakalveni, kaj kune ni batalis, ŝultron apud ŝultro,
dum tiu tuta longa, varmega posttagmezo, ĝis la tajdo
turniĝis kaj la lastaj anoj de la Varhuna hordo returnis
sin al siaj toatoj, kaj fuĝis en la alvenantan mallumon.
Dek mil homoj partoprenis tiun luktegon, kaj sur la batalkampo
kuŝis tri mil mortigitoj. Ambaŭnanke oni
montris kaj petis nenian kompaton, kaj neniel penis
akiri kaptitojn.
Reveninte al la civito post la batalo, ni iris tuj al la loĝejo de Tars Tarkas, kie oni lasis min sola dum la ĉefulo
ĉeestis la konsilantaran kunvenon, kiu kutime sekvas
batalon.
Dum mi sidis atendanta la revenon de la verda militisto,
mi aŭdis ion movan en proksima ĉambro, kaj kiam
mi rigardis al la pordo, granda kaj malbelega vivantaĵo
subite alkuregis min, kaj sternis min sur la amason de
silkoj kaj peltoj, kie mi kuŝis. Ula, mia fidela, ama Ula! Ĝi
estis trovinta la vojon reen al Tark, kaj (laŭ posta informo
de Tars Tarkas) iris tuj al mia antaŭa loĝejo, kie ĝi
komencis sian kortuŝan kaj ŝajne senesperan atendadon
por mia reveno.
”Tal Hajus scias, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter,” diris
Tars Tarkas, reveninte de la loĝejo de la jedako. ”Sarkoja
vidis kaj rekonis vin dum nia reveno. Tal Hajus ordonis,
ke mi venigu vin al li hodiaŭ nokte. Johano Carter,
mi havas dek toatojn; vi povas elekti inter ili, kaj mi
akompanos vin al la plej proksima akvovojo kondukanta
al Heliumio. Eble Tars Tarkas estas kruela verda militisto,
sed ankaŭ li povas esti amiko. Venu, ni ekiru!”
”Kaj post via reveno, Tars Tarkas?”
”Verŝajne inter sovaĝajn kalotojn, krom se mi havos
la eblecon, kion longe mi deziris, batali kontraŭ Tal
Hajus.”
”Ni restos, Tars Tarkas, kaj parolos kun Tal Hajus ĉi
nokte. Ne oferu vin, povas esti, ke hodiaŭ venos la ebleco
plenumi vian deziron.”
Li kontraŭparolis forte, dirante, ke ofte Tal Hajus estas
trafita de koleregaj humoroj pro la pensado pri mia konduto, kaj certe oni terure torturos min, se mi falos en
liajn manojn.
Dum ni manĝis, mi ripetis al Tars Tarkas la historion
rakontitan al mi de Solla dum tiu nokto sur la fundo de
mortinta maro, okaze de la marŝado al Tark.
Li diris malmulton, sed la grandaj muskoloj de lia
vizaĝo spasmis pro pasio kaj angoro, kiam li pensis pri
la suferoj de la sola vivantaĵo, kiun li amis dum tuta sia
malvarma, kruela, senanima vivo. Li ne plu kontraŭparolis,
kiam mi sugestis, ke ni iru al Tal Hajus, sed nur diris,
ke li volas unue paroli al Sarkoja. Laŭ lia peto mi
akompanis lin al ŝiaj ĉambroj, kaj ŝia venenema rigardo
al mi preskaŭ rekompencis min por eventualaj missortaĵoj
trafontaj min dum ĉi hazarda reveno al Tark.
”Sarkoja,” diris Tars Tarkas, ”antaŭ kvardek jaroj vi
kaŭzis la torturigon kaj mortigon de virino nomata Gonzava.
Ĵus oni informis min, ke la militisto, kiu amis tiun
virinon nun scias pri via rolo. Povas esti, ke li ne mortigos
vin, Sarkoja, tio ne estas laŭ la moroj de nia raso, sed
nenio baras, se li volas ligi unu finon de rimeno al via
gorĝo, kaj la alian finon al sovaĝa toato, kvazaŭ por provi
vian hardecon, kaj vian taŭgecon por postvivi kaj helpi
al la daŭrigo de nia raso. Aŭdinte, ke tiel li faros morgaŭ,
mi volis averti vin. Mi estas justa viro, Sarkoja. Cetere,
ne estas longa la pilgrimo al la rivero Iss. Venu, Johano
Carter.”