Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam ŝi certigis
lin, ke mi sufiĉe sanas por vojaĝi, la jedo ordonis, ke ni
suriĝu sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran ĉefan
militistaron. Oni ligis min forte al escepte sovaĝa kaj
neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto ĉiuflanke por
malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega rapideco
serĉe post la ĉefa militistaro. Miaj vundoj malmulte
doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzitaj
de la virino.
Iom antaŭ la mallumiĝo ni atingis la ceteran militistaron,
baldaŭ post kiam ili preparis sian tendaron por la
nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta ĉefulo, la jedako
de la hordoj de Varhun.
Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege
da cikatroj, kiel ankaŭ da homaj kranioj kaj manoj, ornamaĵoj
de preskaŭ ĉiuj militistoj de tiu ĉi raso, kies feroco
estas eĉ pli granda ol ĉe la Tarkanoj.
La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo
de la ĵaluza kaj envia malamo de sia leŭtenanto, Dak
Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu ĉi ofte
kaj intence malĝentilis al la plialtrangulo. Li tute preterlasis
la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antaŭ la
jedakon, kaj dum li krude ŝovis min antaŭen, li ekkriis
per voĉo laŭta kaj minaca: ”Jen mi alkondukis strangan
ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu laŭ mia plezuro
batalos kontraŭ sovaĝa toato dum la grandaj ludoj.”
”Li mortos, se li mortos, laŭ la maniero kiun juĝos
taŭga Bar Komas, via jedako,” respondis la juna reganto,
emfaze kaj digne.
”Se li mortos?” muĝis Dak Kova, ”sed tre certe li mortos,
Bar Komas, kaj via sentimentaĉa kompato ne savos
lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de
akvakora malfortulo, kies metalon eĉ maljuna Dak Kova
povus forŝiri per siaj nudaj manoj!”
Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan
kaj malobeeman ĉefulon, kun esprimo de digna, sentima
malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte
vorton, li ĵetis sin al la gorĝo de la kalumniinto.
Neniam antaŭe mi vidis du verdMarsanajn militistojn
batali per la naturaj armiloj. Ili ambaŭ montris gradon
de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago
povus bildiĝi, ili ŝiris permane la okulojn kaj orelojn unu
de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj tranĉis kaj pikegis,
ĝis ili estis sangrubande ŝiritaj de kapo al piedoj.
Bar Komas multe superis en la batalo, estante pli forta,
pli rapidmova, kaj pli inteligenta. Baldaŭ ŝajnis, ke la
lukto estas finita, sed subite Bar Komas glitfalis. Dak Kova
bezonis nur tion. Ĵetinte sin al la korpo de sia kontraŭulo,
li enigis sian tutan grandan dentegon en lian
ingvenon, kaj malferme ŝiris la tutan korpon laŭlonge.
Venkinto kaj venkito ruliĝis malrigide en la muskon kiel
amaso da sanganta karno.
Bar Komas estis tute morta, kaj nur la plej Herkulesaj
penoj de la virinoj de Dak Kova povis savi lin el lia meritita
sorto. Post tri tagoj li surpiede kaj senhelpe vizitis la
kadavron de Bar Komas, kiun laŭkutime oni ne delokigis,
metis sian piedon sur la kolon de sia antaŭa reganto,
kaj alprenis la titolon Jedako de Varhun. La manojn
kaj kapon de la mortinta jedako oni aldonis al la ornamaĵoj
de la venkinto, kaj la ceteron oni bruligis kun
akompano de amasa kaj terura ridegado.
La vundoj de Dak Kova tiel malfruigis la marŝadon, ke
oni decidis forlasi la ekspedicion, (kiu estis nur negrava
atakafero venĝe pro detruo de la kovilo) ĝis post la grandaj
ludoj, kaj la tuta militistaro, dek mil laŭ nombro,
returnis sin al Varhun.
La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkontiĝo
kun tiu ĉi kruela kaj sangavida popolo, estis tipa pri tiuj
vidotaj ĉiutage dum mia restado inter ili. Ili estas pli
malgranda hordo ol la Tarkanoj, sed ege pli feroca. Ĉiutage
iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis
por ĝismorta batalo, kaj foje en unu tago mi vidis okon
da tiaj dueloj.
Ni atingis la ĉefurbon de Varhun post tritaga marŝado,
kaj tuj oni ĵetis min en karceron, kaj forte ligis min
per ĉenaroj al la planko kaj muroj. De tempo al tempo
oni alportis al mi manĝaĵon, sed pro la ega mallumeco
de la loko mi ne scias, ĉu mi restis tie tagojn aŭ semajnojn aŭ monatojn. Tio estis la plej terura travivaĵo de
tuta mia vivo, kaj ankoraŭ nun mi miras, ke mia menso
ne cedis sian bazon en la terureco de tiu nigreco. Abundis
ŝlimaj, rampantaj vivantaĵoj; malvarmaj, serpentaj
korpoj suriris min ĉiufoje, kiam mi kuŝigis, kaj en la mallumo
ofte mi vidis fajrajn okulojn, intense rigardantajn
al mi. Neniu sono el la supera mondo atingis min, kaj
neniun vorton la karcera gardanto konsentis diri, kiam
li alportis mian manĝaĵon, malgraŭ tio, ke mi pafadis
demandojn al li.
Fine mia tuta malamo kaj malŝatego al la abomenindaj
kreitaĵoj, kiuj ĉi tien lokigis min, centrigis sin je tiu
sola gardisto, kiu por mi reprezentis la tutan hordon de
Varhunanoj. Mi rimarkis, ke li ĉiam paŝis antaŭen kun
sia nebrila torĉo, tiel ke, kliniĝante por almeti mian
manĝaĵon, li metis la kapon samnivele kun mia brusto.
Do, kun la ruzeco de frenezulo, mi kiel eble plej multe
malantaŭen lokigis min, kiam la postan fojon mi aŭdis
lin alproksimiĝi; kaj alprenante parton de mia malstreĉita
ĉenaro mi atendis lian alvenon, kaŭrante kiel sovaĝa
besto. Kiam li kliniĝis por almeti mian manĝaĵon, mi
svingis la ĉenaron super mia kapo, por poste trafi frakase
lian kranion. Silente li falis morta.
Ridante kaj balbutante, kiel tia idioto, kia mi jam
preskaŭ igis, mi ĵetis min al lia sternita korpo, kaj miaj
fingroj serĉis lian gorĝon. Baldaŭ ili trovis etan ĉenaron,
je kies fino pendis pluraj ŝlosiloj. Tuj kiam la fingroj tuŝis
la ŝlosilojn, revenis al mia menso la saĝo. Ne plu mi estis
balbutanta idioto, sed sagaca, rezonkapabla viro, kun
la ebleco por fuĝo ĝuste en miaj manoj.
Dum mi palpserĉis por forigi la ĉenaron sur la kolo de
mia viktimo, mi momenton rigardis en la mallumon.
Fikse, brile, senpalpebrume, ses paroj da okuloj trafis
min. Malrapide ili alproksimiĝis al mi, malrapide mi fortiris
min de ili. Denove en la angulo de la karcero, mi
kaŭrigis, eltenante la manojn antaŭ mi. Antaŭen venadis
la teruraj okuloj, ĝis ili atingis la kadavron ĉe miaj
piedoj. Post ili sin retiradis, nun kun stranga grinca sono,
ĝis fine ili malaperis en ian nigran kaj malproksiman alkovon
de mia karcero.
Ĉapitro XIX. Batalo en la areno
Fine mia menso retrovis la trankvilon, kaj mi denove
provis forigi la ŝlosilojn sur la kadavro de mia
gardinto. Sed kiam mi palpvole etendis la manojn en la
mallumon, kun teruro mi konstatis, ke la kadavro malaperis.
Subite la vero trafis min; la posedantoj de tiuj brilantaj
okuloj fortrenis ĝin, por manĝi, por fari kion ili
atendis fari pri mia propra korpo, atendis dum tagoj,
dum semajnoj, dum monatoj.
Dum la du postaj tagoj oni alportis al mi neniun manĝon, sed fine venis nova sendito, kaj denove mi iĝis enkarcerito
ordinara; tamen mi ne denove lasis mian rezonon
subiĝi pro la teruroj de mia situacio.
Baldaŭ oni envenigis alian kaptiton, kaj ligis lin per
ĉenaroj apud mi. Per la nebrila torĉlumo mi vidis, ke li
estas ruĝMarsano, kaj apenaŭ mi povis atendi la foriron
de liaj gardistoj, antaŭ ol alparoli lin. Kiam la sonoj de
iliaj foriraj paŝoj formortis en la distance, mi elkrietis la
Marsan vorton de saluto, ”kaoron.”
”Kiu estas tiu, parolanta en la mallumo?” li respondis.
”Johano Carter, amiko de la ruĝaj homoj de Heliumio.”
”Mi estas de Heliumio,” li respondis, ”sed vian nomon
mi ne memoras.”
Do, mi rakontis al li mian historion same kiel mi jam
skribis ĝin ĉi tie, ellasante nur ĉian ajn aludon pri mia
amo al Deja Toris. Li multe ekscitiĝis pro la novaĵoj pri
la princino de Heliumio, kaj ŝajnis tute certa, ke ŝi kaj
Solla facile povus esti atingintaj al sekura loko, post
kiam ili forlasis min. Li diris, ke li bone konas la lokon,
ĉar la kanjono, kiun la Varhunanoj trapasis, estis la sola
uzata de ili okaze de alsuda marŝado.