Ĉapitro XVII. Multekosta rekapto
La parolinto turnis sin por forlasi la ĉambron tra la
pordo, post kiu mi staris. Mi ne restis tie; jam mi aŭdis
sufiĉon por timigi mian animon, kaj forglitinte kviete,
mi reiris al la korto laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu mi venis.
Tuj mi faris mian agadplanon, kaj transirinte la placon
kaj la borderantan avenuon sur la alia flanko, mi
baldaŭ trovis min en la korto de Tal Hajus.
La brile lumigataj ĉambraroj de la unua etaĝo sciigis
al mi, kien mi devos unue iri. Alirinte la fenestrojn, mi
enrigardis. Mi konstatis, ke alproksimiĝo ne estos por mi
tiel facila afero kiel mi esperis, ĉar la malantaŭaj ĉambroj,
rigardantaj al la korto, estis plenaj de viroj kaj virinoj.
Mi rigardis al la supraj etaĝoj, eltrovis, ke la tria
ŝajne estas senluma, kaj decidis provi eniron de la konstruaĵo
je tiu loko. Post momento mi atingis la suprajn
fenestrojn, kaj baldaŭ entiris min en la ŝirmajn ombrojn
de la senluma tria etaĝo.
Feliĉe la ĉambro, kiun mi elektis, estis senhoma, kaj
paŝinte senbrue al la pretera koridoro, mi trovis, ke estas
lumo en la ĉambraro antaŭ mi. Tio, kio unue ŝajnis esti
pordo, montriĝis esti nur aperturo al grandega interna
ĉambro, kiu supren etendiĝis de la unua etaĝo, do je du
etaĝoj pli malsupre, ĝis la kupola tegmento de la konstruaĵo,
alte super mia kapo. Sur la planko de tiu grandega
ronda salono densare trovigis ĉefuloj, militistoj kaj
virinoj, kaj je unu fino estis granda podio, sur kiu kaŭris
la plej malbelega besto, kiun iam vidis miaj okuloj. Li
havis ĉiujn malvarmajn, kruelajn, terurajn vizaĝtrajtojn
de la verdaj militistoj, sed plifortigitaj kaj degenerigitaj
de la bestaj pasioj, al kiuj jam de jaroj li plene liveris sin.
Ne troviĝis io ajn de digno aŭ fiero en lia naŭza vizaĝo,
kiu estis super amaso de karnaĵaĉo, kiun apenaŭ povis
porti liaj ses kruroj.
Sed eĉ pli timige por mi, jen mi vidis, ke Deja Toris kaj
Solla staras antaŭ li, kaj li diablece ridaĉas, rigardante
per siaj elstaraj okuloj la belan figuron de mia amatino.
Ŝi estis parolanta, sed mi ne povis aŭdi ŝiajn vortojn, nek
kompreni lian gruntatan respondon. Ŝi staris rekte antaŭ
li, kun la kapo alte tenata, kaj eĉ de malproksime mi
povis vidi la malestimon kaj malŝategon sur ŝia vizaĝo,
dum ŝi rigardis al li fiere kaj sentime. Ŝi vere estis la digna
filino de mil jedakoj, en ĉiu ero de sia kara, aminda
korpeto! Tiel malgranda, tiel malfortika ŝi estis inter tiuj
altstaturaj militistoj, sed ŝia majesteco nanigis ilin ĉiujn;
ŝi estis la plej grandioza inter ili, kaj efektive mi kredas,
ke tion ili sentis.
Baldaŭ Tal Hajus faris signon, ke oni forigu la homamason,
kaj lasu la kaptitinojn solaj antaŭ li. Malrapide
la ĉefuloj, la militistoj kaj la virinoj degelis en la ombrojn
de la ĉirkaŭaj ĉambroj, kaj Deja Toris kaj Solla staris
solaj antaŭ la jedako de la Tarkanoj.
Nur unu ĉefulo estis hezitinta antaŭ ol foriri; mi vidis
lin staranta sola en la ombroj de grandega kolono, liaj
fingroj ludis je la tenilo de lia glavego, liaj kruelaj okuloj
fiksiĝis en malamo direkte al Tal Hajus. Tiu estis Tars
Tarkas, kaj mi povis legi liajn pensojn kvazaŭ malfermitan
libron, pro la esprimo de abomeno sur lia vizaĝo. Li
estis pensanta pri tiu alia virino, kiu, antaŭ kvardek jaroj,
staris antaŭ tiu sama bestegulo; kaj se eblus al mi, en
tiu momentu flustri en lian orelon, jam Tal Hajus ne plu
regus. Fine, tamen, ankaŭ li paŝis el la ĉambro, nesciante,
ke li lasas sian propran filinon al la malkompato de
tiu, kiun sur la planedo li plej intense malamas.
Tal Hajus ekstaris. Duone timante, duone anticipante
liajn intencojn, mi rapidis al la serpenta koridoro kondukanta
al la malsupraj etaĝoj. Neniu ĉeestis por malhelpi
min kaj mi atingis la plankon de la ĉambrego nerimarkite,
kaj prenis lokon en la ombro de la sama kolono,
kiun Tars Tarkas ĵus forlasis. En tiu momento Tal
Hajus estis parolanta.
”Princino de Heliumio, mi povus ricevi grandegan elaĉeton,
se mi redonus vin al via popolo, sed miloble mi
preferas vidi vian belan vizaĝon tordanta sin pro la angoro
de torturo. Longe daŭros la afero, tion mi promesas
al vi; dektaga plezuro mia estus tempo tro mallonga
por montri, kiel mi amas vian rason. La terureco de via
morto hantos la dormon de la ruĝaj homoj dum ĉiuj venontaj
epokoj; ili tremos, kiam iliaj patroj rakontos pri
la venĝo de la verdaj homoj, pri la potenco kaj la malamo
kaj la krueleco de Tal Hajus. Sed antaŭ la torturo,
dum unu mallonga horo, vi estos mia; kaj ankaŭ la famo
pri tio atingos la orelojn de Tardos Mors, jedako de Heliumio,
via avo, por ke li batu sin al la tero en la dolorego
de sia sufero. Morgaŭ oni komencos la torturon, sed hodiaŭ
vi apartenas al Tal Hajus. Venu!”
Li malsupreniris de la podio, kaj krude prenis ŝin je la
brako, sed apenaŭ li tuŝis ŝin, mi saltis inter ilin. Mia glavo,
akra kaj brilanta, estis en mia dekstra mano, kaj estis
eble al mi trapiki lian putran koron, antaŭ ol li konstatis
mian apudeston; sed dum mi levis la brakon mi pensis
pri Tars Tarkas, kaj malgraŭ kolero kaj malamo, mi
ne povis prirabi lin pri la dolĉa momento, por kiu li tiel
longe vivis kaj esperis dum la jaroj. Anstataŭe, do, mi
svingis mian bravan dekstran pugnon rekte al la pinto
de lia mentono. Silente li glitfalis al la planko, kiel mortinto.
Same mortsilente mi prenis la manon de Deja Toris,
kaj gestante al Solla, ke ŝi sekvu, ni rapidis el la ĉambrego, al la supra etaĝo plej proksima. Nevidite ni atingis
malantaŭan ĉambron, kaj per la rimenoj kaj ledaĵoj de
miaj ornamaĵoj mi donis unue al Deja Toris kaj poste al
Solla kondukilon al la tero malsupre. Lasinte min faleti
sekve, mi tiris ilin rapide ĉirkaŭ la korto en la ombrojn
de la konstruaĵoj, kaj tiel ni reiris laŭ la sama vojo, kiun
mi sekvis, kiam mi venis de la malproksima limo de la
civito.
Fine ni venis al miaj toatoj en la korto, kie mi lasis ilin,
kaj metinte niajn ledaĵojn sur ilin, ni rapidis tra la konstruaĵo
al la pretera avenuo. Solla prenis unu beston por
surrajdo, kaj Deja Toris sidis post mi sur la alia, kaj ni
forlasis la civiton de Tark, ek al la sudo, tra la montetoj.
Anstataŭ rondiri retroen ĉirkaŭ la civito al nordokcidento
kaj al la plej proksima akvovojo, ni turnis nin al
nordoriento kaj ekiris sur la muska dezertaĵo, trans kiu,
en la distanco de tricent kvindek kilometroj, kuŝis alia
ĉefvojo kondukanta al Heliumio.
Ni diris neniun vorton, ĝis ni lasis la civiton malproksima
post ni, sed mi povis aŭdi la ploradon de Deja Toris,
dum ŝi tenis sin al mi per la brakoj, kun la kara kapo
kuŝanta sur mia ŝultro.
”Se ni atingos tien, mia ĉefulo, la ŝuldo de Heliumio
estos grandega, pli granda, ol iam oni povos pagi al vi.
Kaj se ni ne atingos,” ŝi daŭrigis, ”la ŝuldo estos same
granda, malgraŭ tio, ke Heliumio neniam scios, ĉar la
idon de ĝia reĝa familio vi savis de sorto pli malhonora
ol morto.”
Mi ne respondis, sed anstataŭe metis mian manon al
la flanko, kaj premis la etajn fingrojn de ŝi, kiun mi
amas, dum ili premis sin al mi por subteno. Poste en silento
ni rapidis sur la flava, lunlumigata musko, ĉiu okupata
de siaj propraj pensoj. Mi mem nature sentis min
ĝojplena, kun la varma korpo de Deja Toris premata al
la mia, kaj malgraŭ la tuta danĝero kuŝanta antaŭ ni,
mia koro kantis gaje kvazaŭ jam ni estus enirantaj la
pordegojn de Heliumio.
Pro la fiasko de niaj antaŭaj planoj ni nun trovis nin
sen manĝo kaj trinko, kaj la sola armito estis mi. Tial ni
rapidigis niajn bestojn laŭ grado, kiu nepre malfortigus
ilin multe, antaŭ ol ni povus esperi vidi la finon de la
unua etapo de nia vojaĝo.
Ni rajdis dum la tuta nokto kaj la tuta posta tago, kun
nur kelkaj mallongaj ripoztempoj. En la dua nokto ni
ĉiuj, homoj kaj bestoj, estis treege lacaj, kaj ni ekkuŝis
sur la musko, kaj dormis dum kvin aŭ ses horoj. Ni ree
ekiris denove antaŭ taglumo. Ni rajdis dum la tuta posta
tago, kaj kiam, malfrue en la posttagmezo, ni vidis nenie
arbojn sur la horizonto, nenie signojn de la grandaj
akvovojoj de Barsumo, ni konstatis la teruran veron. Ni
estas perditaj.