”Proksime observadu ankaŭ tiun,” ordonis Tan Kosis.
”Ankaŭ li estas alilandano, sendube ili ambaŭ venas de
Heliumio, kaj kie estas unu, baldaŭ aperos la alia. Kvarobligu
la aviadilan patrolon, kaj plej detale kontrolu ĉiun
forlasantan la civiton, ĉu aere ĉu surtere.”
Iu envenis kun komuniko, ke mi estas ankoraŭ inter
la muroj de la palaco. ”Bildon oni faris de ĉiu persono
enirinta aŭ forlasinta la palacon hodiaŭ, kaj ekzamenis
zorge, sed neniu similas al tiu de la nova gvardia oficiro,
farita kiam li aliĝis al la gvardio.”
”Do, certe ni kaptos lin baldaŭ,” diris Tan Kosis kontente,
”dume mi iros al la ĉambraro de la Princino de
Heliumio, kaj demandos ŝin pri la afero. Eble ŝi scias pli,
ol ŝi volis diri al vi, Notan. Venu.”
Ili forlasis la salonon. Jam estis mallume en la ĉielo. Mi
saltis facile de mia kaŝejo kaj rapidis al la balkono. Malmultaj
homoj estis videblaj. Mi elektis momenton, kiam
neniu estis proksima, kaj saltis sur la supron de la vitra
muro, kaj de tie denove al la avenuo preter la palacaj
ĝardenoj.
Ĉapitro XXIII. Perdita en la ĉielo
Neniel penante kaŝi min, mi rapidis al la periferio de
nia kazerno, kie mi atendis certe renkontiĝi kun
Kantos Kan. Proksimiĝinte al la kazerno mi iĝis pli singardema,
juĝinte, ke la loko estas gardata. Pluraj viroj
portantaj civilan metalon staris apud la antaŭa enirejo,
kaj malantaŭe estis ankoraŭ aliaj. Mia sola vojo por
atingi nevidita la supran etaĝon kaj niajn ĉambrarojn
estis per apuda konstruaĵo, kaj post sufiĉe da manovrado
mi akiris lokon sur la tegmento de butiko malproksima
je pluraj domoj.
Saltante de tegmento al tegmento, mi baldaŭ venis al
malfermita fenestro en la ĉambro, kie mi esperis trovi la
Heliumianon, kaj post plia momento mi staris antaŭ li
en la ĉambro. Li estis sola kaj ne montris surprizon pri
mia alveno, sed diris, ke eĉ pli frue li atendis min, ĉar
mia deĵora periodo sendube finiĝis jam antaŭ longe.
Estis evidente, ke li nenion scias pri la okazaĵoj de la
tago, kaj kiam mi parolis pri ili, li tre ekscitiĝis. Speciale
li maltrankviligis pri tio, ke Deja Toris promesis edziniĝi
al Sab Tan.
”Ne, ne povas esti, neeble estas! La tuta popolo de
Heliumio preferus morti ol cedi nian amatan princinon
al la reganta familio de Zodanga. Nepre ŝi kvazaŭ frenezi
ĝis antaŭ ol konsenti. Kion oni povas fari, Johano
Carter? Vi estas rimedoplena viro, ĉu vi ne povas elpensi,
kiel eblas savi Heliumion de tia honto?”
”Se mi povus atingi al Sab Tan glavdistance,” mi respondis,
”mi povus solvi la malfacilaĵon de la vidpunkto
de Heliumio, sed pro privataj kaŭzoj mi preferas, ke iu
alia estu la liberiganto de Deja Toris.”
Kantos Kan rigardis al mi tre observeme antaŭ ol paroli
denove. ”Vi amas ŝin! Ĉu ŝi scias tion?”
”Ŝi scias tion, Kantos Kan, kaj rifuzas min nur tial, ke
ŝi jam promesis sin al Sab Tan.”
La brava kamarado prenis min je la ŝultro, levis alten
la glavon, kaj ekkriis: ”Kaj se mia estus la elektorajto, pli
taŭgan edzon por la plej aĝa princino de Barsumo mi ne
povus trovi. Jen mia mano sur via ŝultro, Johano Carter,
kaj mi promesas, ke Sab Tan mortos per mia glavo, pro
mia amo al Heliumio, al Deja Toris, kaj al vi. Ĝuste hodiaŭ
nokte mi penos atingi lian loĝejon en la palaco.”
”Kiamaniere? Vi estas tre gardata, kaj en la aero estas
kvarobligita patrolo.”
Kelkminute li pensadis. ”Necesas nur preterpasi la
gardistojn por sukcesi. Mi konas sekretan enirejon al la
palaco, tra la pinto de la plej alta turo. Hazarde mi trovis ĝin en iu tago, kiam patroldeĵore mi flugis super la
palaco. Dum tia deĵoro estas postulate, ke ni priesploru
iun ajn neordinaran aferon, kaj estis al mi tre strange,
kiam mi vidis vizaĝon rigardanta el la pinto de la plej
alta palacturo. Mi alproksimiĝis, kaj trovis, ke la posedanto
de la vizaĝo estas ĝuste Sab Tan. Li koleretis pro
mia eltrovo, kaj ordonis, ke mi pridiru ĝin al neniu; li
klarigis, ke la koridoro kondukas de la turo rekte al lia
ĉambraro, kaj estas konata nur al li. Se mi povas atingi
la kazernan tegmenton kaj havigi mian aviadilon, mi
povas esti en lia loĝejo post kvin minutoj; sed kiel fuĝi
el ĉi tiu konstruaĵo viadire tiel intense gardata?”
”Ĉu la aviadilejoj ĉe la kazerno estas multe gardataj?”
mi demandis.
”Kutime deĵoras nokte nur unu viro, sur la tegmento.”
”Iru al la tegmento, Kantos Kan, kaj tie atendu min.”
Mi ne restis por klarigi pri miaj planoj, sed tuj retrovis
la vojon al la strato kaj rapidis al la kazerno. Mi ne
kuraĝis eniri la konstruaĵon, plenan je anoj de la aeresplora
skadro emaj serĉrigardi por mi, kiel ĉiu en Zodanga.
La konstruaĵo estis grandega nubskrapaĵo, alta almenaŭ
tricent kvindek metrojn. Ŝajnis danĝere provi la longan
grimpon supren laŭ la fronto de la konstruaĵo, sed
jen la sola vojo, kaj mi ekprovis. Feliĉe, la multaj ornamaĵoj
de la Barsuma arkitekturo tre faciligis la taskon,
kaj mi trovis multe da fenestrosojloj kaj elstaraĵoj kiuj
donis bonan ŝtuparon laŭ la tuta vojo ĝis la tegmentrando.
Jen mi trovis la unuan veran obstaklon. La rando elstaris
je preskaŭ sep metroj de la muro, al kiu mi tenis
min, kaj eĉ ĉirkaŭirinte la konstruaĵon mi ne povis trovi
malfermaĵon. La supra etaĝo estis lumplena, kaj enestis
multaj soldatoj distrantaj sin. Do, mi ne povis atingi
la tegmenton tra la konstruaĵo.
Ekzistis unu eta, riskoplena rimedo, kaj mi decidis, ke
ĝin mi devas provi. Ne ekzistas viro, kiu ne riskus milon
da mortoj por tia virino, kia Deja Toris.
Tenante la muron per la piedoj kaj unu mano, mi malligis
unu el la longaj ledaj rimenoj, ĉe kies fino pendis
grandega hoko, tia, je kiu pendas riparantoj de aviadiloj,
kaj alteriĝas soldatoj dum bataloj. Mi svingis la hokon
plurfoje al la tegmento, kaj fine ĝi alkroĉis sin, sed ĉu
sufiĉe firme por subteni la pezon de mia korpo, tion mi
ne sciis. Povus esti, ke ĝi trafis nur la ekstreman randon
de la tegmento, tiel ke kiam mia korpo forsvingiĝos fine
de la rimeno, ĝi falos kaj ĵetos min al la strato, tricent
kvindek metrojn sube.
Dum momento mi hezitis, poste, liberiginte min de la
tenita ornamaĵo, mi svingis min en la spacon fine de la
rimeno. Malproksime sub mi kuŝis la brillumaj stratoj,
la pavimaj ŝtonoj, kaj la morto. Mi sentis etan spasmon
ĉe la tegmentrando tenanta mian pezon, kaj aŭdis sonon grince glitan, kiu malvarmigis min pro timiĝo. Poste
la hoko fiksis sin, kaj mi estis ekster danĝero.
Rapide grimpinte supren, mi kaptis la randon kaj tiris
min al la surfaco de la tegmento. Mi ekstaris, kaj trovis
min rigardanta en la buŝon de revolvero, portata de
la deĵoranta gardostaranto.
”Kiu vi estas, kaj de kie venis?”
”Mi estas aeresploranto, amiko, kaj preskaŭ mortinto,
ĉar nur pro hazardo mi ne falis al la malsupra avenuo.”
”Sed diru, kiel vi atingis la tegmenton! Neniu forlasis
aviadilon aŭ elvenis de la konstruaĵo jam de horo. Rapide
klarigu, aŭ mi venigos la gvardion.”
”Rigardu, kaj vi vidos kiamaniere mi venis, kaj kiel
certe mi preskaŭ ne venis,” mi respondis, turnante min
al la rando de la tegmento, kie malsupre je sep metroj
pendis, ĉe la fino de la rimeno, mia tuta armilaro.
La soldato, pro impulso de scivolemo, kaj fatale por si,
paŝis al mia flanko. Kiam li klinis sin por rigardi malsupren
mi kaptis lian gorĝon kaj lian pistolan brakon, kaj
ĵetis lin forte al la tegmento. La armilo falis en lia teno,
kaj miaj fingroj sufokis lian krion por helpo. Mi ŝtopis
lian buŝon per ŝtofpeco, ligis lin, kaj igis lin pendi de la
tegmento kiel mi mem pendis antaŭ kelkaj momentoj.
Mi sciis, ke oni ne trovos lin antaŭ la mateno, kaj mi bezonis
kiel eble plej multe da tempo.
Surmetinte miajn ornamaĵojn kaj armilojn mi rapidis
al la remizoj, kaj baldaŭ havigis mian aviadilon kaj tiun
de Kantos Kan. Liginte lian al mia, mi ekfunkciigis la
motoron kaj superglitis la tegmentrandon. Malsupren
mi flugis al la civito, kaj post minuto mi bone atingis la
tegmenton de nia ĉambraro, kaj trovis min apud la mirigita
Kantos Kan. Mi ne donis tempon al klarigoj, sed
tuj diskutigis niajn planojn por la nuno. Ni decidis, ke mi
penos atingi Heliumion, dum Kantos Kan eniros la palacon
kaj finos la vivon de Sab Tan, kaj poste sekvos min.