Evidente ni estis vojaĝintaj ĉirkle, sed ne eblis juĝi, laŭ
kiu direkto, eĉ la afero ŝajnis stranga, konsiderante, ke
tage troviĝis la suno por gvidi nin, kaj nokte la lunoj kaj
steloj. Certe neniu akvovojo estis videbla, kaj ni ĉiuj
preskaŭ estis falantaj pro manko de manĝo, trinko kaj
ripozo. Malproksime antaŭ ni, iom maldekstre, ni povis
vidi la formon de malaltaj montoj. Ni decidis, ke ni penos
atingi ilin, esperante ke de ia altaĵo ni povos vidi la
serĉatan akvovojon. La nokto falis sur nin, antaŭ ol ni
atingis nian celon, kaj preskaŭ mortaj pro laceco kaj
malforteco ni kuŝigis kaj dormis.
Frumatene mi vekigis, sentante grandan korpon sur
mi. Malferminte miajn okulojn, mi vidis mian karan beston,
Ula, ameme premanta sin al mia korpo. La fidela
besto estis sekvinta min sur tiu senvoja dezertaĵo por
partopreni nian sorton, kia ajn ĝi estos. Metinte miajn
brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo mi premis mian vangon al ĝia,
kaj ne hontis pri tio, nek pri la larmoj, kiuj venis el miaj
okuloj, kiam mi pensis pri ĝia amo al mi. Baldaŭ poste
Deja Toris kaj Solla vekigis, kaj ni decidis tuj rapidi por
atingi la montaron.
Ni apenaŭ vojaĝis duon da kilometroj, kiam mia toato
komencis lampaŝi laŭ plej kompatinda maniero, malgraŭ
tio, ke de post la hieraŭa posttagmezo ni ne penis
devigi la bestojn al pli rapida irmaniero ol simpla marŝado.
Subite ĝi ŝanceliĝis flanken kaj falis forte sur la teron. Deja Toris kaj mi ĵetiĝis sur la molan muskon, kaj eĉ
ne kontuziĝis; sed la kompatinda besto ne povis leviĝi,
eĉ sen nia pezo. Solla diris, ke la malvarmo de la nokto,
kun ripozo, sendube revivigos ĝin, do ni decidis ne mortigi
ĝin, malgraŭ mia unua intenco, kiam mi kredis, ke
estus kruele lasi ĝin por morti pro malsato kaj soifo. Forpreninte
la garnaĵojn, kiujn mi terenĵetis apud ĝi, ni lasis
la kompatindan beston al ĝia sorto, kaj rapidis antaŭen
kiel eble plej bone kun unu toato. Solla kaj mi
marŝis, postulinte, ke Deja Toris rajdu kontraŭ sia volo.
Tiel ni progresis ĝis distanco de du kilometroj for de la
celata montaro, kiam Deja Toris, de sia surtoata alto
kriis, ke ŝi vidas grandan aron da rajdantaj viroj unuope
venantaj tra pasejo inter iuj pli malproksimaj montoj.
Solla kaj mi rigardis tien, kaj klare vidis plurcentojn da
rajdantoj. Ili ŝajne iras sudokcidenten, for de ni.
Sendube, mi pensis, ili estas militistoj de Tark, senditaj
por kapti nin, kaj ni spiris pli libere, vidante, ke ili iras
for de ni. Rapide preninte mian amatinon de la toato, mi
kuŝigis ĝin, kaj ni tri faris same, farante nin kiel eble plej
malgrandaj por ne altiri la atenton de la militistoj.
Ni povis vidi ilin, dum ili venis el la pasejo, dum momento
antaŭ ol ili perdiĝis de nia vido, post eĝo, eĝo por
ni amika, ĉar alie, sen ties baro, ili certe devus vidi nin.
Kiam la lasta militisto venis antaŭ nia vido li haltis, kaj
konsterne al ni metis sian malgrandan sed fortan binoklon al la okuloj, kaj esploris la tutan marfundon. Evidente
li estis ĉefulo, ĉar inter la verdaj homoj tia ofte trovi
ĝas lasta post iu marŝantaro. Kiam lia binoklo direktiĝis al nia loko, niaj koroj preskaŭ ĉesis bati, kaj mi povis
senti la malvarman ŝviton veni el ĉiu poro de mia
korpo.
Baldaŭ ĝi direktigis rekte al ni, kaj haltis. La streĉo al
niaj nervoj atingis preskaŭ rompan punkton, kaj mi dubas,
ĉu ni spiris dum la momentoj, kiam la binoklo restis
sur ni. Li lasis ĝin fali, kaj ni vidis, ke li krias ordonon
al la militistoj pasintaj malantaŭ la eĝon. Li ne atendis,
tamen, por ke ili aliĝu al li: turninte sian toaton, li kuregis
freneze, sed rekte al ni.
Nur unu ago eblis al mi, kaj necesis tion fari kiel eble
plej rapide. Levinte mian strangan Marsan fusilon al la
ŝultro, mi alcelis kaj tuŝis la butonon kontrolantan la
ellasilon; la pafaĵo eksplode atingis la celon, kaj la alkuranta
ĉefulo falis malantaŭen de sia rapidanta besto.
Saltinte al miaj piedoj, mi levigis mian toaton, kaj ordonis
al Solla, kun Deja Toris rajdi por peni atingi la
montojn antaŭ ol la verdaj militistoj atingos nin. Mi
sciis, ke en la kanjonetoj ili povos portempe kaŝi sin, kaj
eĉ se tie ili mortus pro malsato kaj soifo, pli bone tiel
estus, ol fali en la manojn de la Tarkanoj. Doninte al ili
miajn du revolverojn por sinprotekto kaj, se necese, por
fuĝi teruran mortigon, se ili lasus sin kaptiĝi, mi levis
mian karan Deja Toris per la brakoj kaj metis ŝin sur la
toaton post Solla, kiu jam suriĝis laŭ mia ordono.
”Adiaŭ, mia princino,” mi nustris, ”ankoraŭ ni povos
renkontiĝi en Heliumio. Jam ofte mi savis min el pli malbonaj
situacioj ol tiu ĉi.” Kaj mi penis rideti, dum mi
mensogis.
”Kio estas?” ŝi kriis, ”ĉu vi ne venas kun ni?”
”Kiel tio eblas, Deja Toris? Necesas, ke iu fortenu tiujn
aĉulojn dum kelka tempo, kaj mi sola povos pli bone
forkuri poste, ol ni triope.”
Rapide ŝi saltis malsupren de la toato. Ĵetinte la brakojn
ĉirkaŭ mian kolon ŝi turnis la kapon al Solla kaj
diris kun trankvila digno: ”Fuĝu, Solla! Deja Toris restas
por morti kun sia amato.”
Tiuj vortoj estas gravuritaj sur mia koro. Kiel feliĉe mi
cedus ankoraŭ milfoje la vivon, por aŭdi ilin unufoje
denove! Sed en tiu momento mi ne povis dediĉi min eĉ
por unu sekundo al ŝia rava ĉirkaŭpremo. Preminte
miajn lipojn al ŝiaj, unuafoje, mi levis ŝin tutkorpe kaj remetis
ŝin al la toato malantaŭ Solla, ordonante al tiu ĉi,
teni ŝin tie perforte. Poste, frapinte la toaton sur la postvangoj,
mi vidis ilin forrajdi, Deja Toris ankoraŭ baraktanta
por liberigi sin.
Turninte min, mi vidis, ke la verdaj militistoj surrajdas
la eĝon, kaj rigardas por sia ĉefulo. Post momento ili
vidis lin, kaj min; sed apenaŭ ili vidis min, mi komencis
pafi, kuŝante plata sur la ventro. Feliĉe, mi havis bonan
provizon da pafaĵo, kaj povis pafadi ĝis mi vidis, ke ĉiuj
el la unue reveninta militistaro estas mortaj aŭ forkurantaj.
Mia ripoztempo tamen estis mallonga, ĉar baldaŭ la
tuta aro, preskaŭ mil viroj, venis antaŭ mia vido, rajdantaj
kurege al mi. Mi pafis ĝis mi eluzis mian pafaĵon, kaj
ili preskaŭ atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigardo,
ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kaŝis
sin, mi saltis al la piedoj, forĵetis mian nun senutilan
pafilon, kaj ekkuris laŭ la direkto kontraŭa al tiu de Solla
kaj ŝia protektato.
Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado,
tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antaŭ multaj
jaroj. Tamen, kvankam ĝi forkondukis ilin de la direkto
de Deja Toris, ĝi ne forprenis ilian atenton de la peno
min kapti.
Ili kuregis post mi freneze, ĝis fine mia piedo trafiĝis
kontraŭ elstaranta rokpeco, kaj mi falis sterniĝe sur la
muskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian glavon
por kiel eble plej kare vendi la vivon, ĉio baldaŭ
finiĝis. Torente iliaj frapoj trafis min. Ĉio iĝis nigra. Fine
mi falis en nekonscion.
Ĉapitro XVIII. En ĉenaro ĉe Varhun
Verŝajne pluraj horoj pasis, antaŭ ol mi rekonsciiĝis,
kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu
travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.
Mi estis kuŝanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltoj
en angulo de malgranda ĉambro, kie troviĝis pluraj
verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinanta
sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ŝi turnis
sin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”
”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimiĝis al mi, ”nepre
li povos multon provizi por nia amuziĝo dum la
grandaj ludoj.”
Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas
Tarkano, ĉar liaj ornamaĵoj kaj metaloj ne estas de tiu
hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur
la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.
Inter liaj ornamaĵoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitaj
homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri
kiuj mi tiom aŭdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi
konvinkiĝis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.