Nur al tiuj oni povas pretendi posedrajton, kaj eĉ
da tiuj oni ne rajtas posedi pli, ol necesas por la propra
uzo. Ĉio kroma estas tenata nur en garda rolo, kaj estas
transdonota al la pli junaj anoj de la komunumo laŭbezone.
La virinoj kaj infanoj en la sekvantaro de iu viro estas
kompareblaj al militista unuaĵo, pri kiu li diversmaniere
respondecas, ekzemple en la fakoj de instruado, disciplino,
nutrado, kaj la postuloj de ilia konstanta vagado,
kaj ilia senĉesa batalado kontraŭ aliaj komunumoj
kaj kontraŭ la ruĝaj Marsanoj. Liaj virinoj neniel estas
edzinoj. La verdaj Marsanoj ne uzas vorton, kiu havas
signifon similan al nia Tera vorto. La pariĝo ĉe ili okazas
nur pro intereso de la komunumo, kaj sen atento al la
principo de natura selekto. La konsilantaro de ĉefuloj en
ĉiu komunumo regas la aferon tiel definitive, kiel la posedanto
de ĉevalbredejo prizorgas la sciencan bredadon
de siaj bestoj por la ĝenerala plibonigo.
En la teorio la afero povas esti belsona, kiel ofte okazas
pri teorioj, sed la rezulto de la longa efektivigado de
tia nenatura moro, kune kun la fakto, ke oni taksas la
komunuman intereson al la infanoj pli grava ol tiun de
la patrino, montriĝas per la rezultantaj malvarmaj kaj
kruelaj karakteroj, kaj ilia funebreca, senhumura kaj
senama vivado.
Estas vere, ke la verdaj Marsanoj estas ekstreme ĉastemaj,
aparte de kelkaj degeneraj tipoj, kiaj Tal Hajus; sed
multe pli dezirinda estus pli egala ekvilibro de homaj
trajtoj, eĉ se rezultus ioma kaj kelkfoja erarpaŝo malĉasta.
Trovante, ke mi devas akcepti la respondecon por la
sekvantaroj, vole-nevole, mi ordonis al ili trovi loĝejon
sur la supraj etaĝoj, kaj lasi la trian etaĝon por mi. Al
unu el la knabinoj mi donis la taskon prizorgi simplan
kuiradon por mi, kaj ordonis al la aliaj repreni la diversajn
laborojn, kiujn ili antaŭe faris. Poste mi malmulte
vidis ilin, kio ne ĝenis min.
Ĉapitro XIII. La amo sur Marso
Post la batalo kontraŭ la aviadiloj, la komunumo restis
en la civito dum pluraj tagoj, ne volante fari la alhejman
marŝon ĝis ili povos esti certaj, ke la aviadilaro
ne revenos; eĉ tia militema popolo, kiel la verdaj Marsanoj,
volis eviti, ke la malamikaro trafu ilin sur la senŝirmaj
plataĵoj, malhelpatajn pro kavalkadoj de ĉaroj kaj
infanoj.
Dum nia periodo de neagemo, Tars Tarkas instruis
min pri multaj el la moroj de milito ĉe la Tarkanoj,
ankaŭ pri la arto de rajdado sur la grandaj bestoj, kiuj
portis la militistojn. La bestoj, nomataj ”toatoj,” estas
same danĝeraj kaj malbonvolaj kiel iliaj mastroj, sed
unufoje subjugitaj, ili estas sufiĉe regeblaj por servi al la
verdaj Marsanoj.
Du el tiuj bestoj iĝis miaj propraj, venantaj de la militistoj,
kies metalon mi portis, kaj baldaŭ mi povis regi
ilin same facile kiel la indiĝenoj. La metodo ne estis tre
komplika. Se la toatoj ne respondis sufiĉe rapide al la
telepatiaj instrukcioj de siaj rajdantoj, ili ricevis fortegan
frapon inter la oreloj per la tenilo de pistolo, kaj se ili
ribelemis, la frapado daŭris, ĝis ili aŭ cedis, aŭ forĵetis
siajn rajdantojn.
En ĉi lasta okazo, temis pri ĝismorta lukto inter viro
kaj besto. Se la viro sufiĉe rapide uzis la pistolon, li vivis
por denove rajdi, sed sur alia besto; se la kontraŭo
okazis, liaj virinoj kolektis lian ŝiritan korpon, kaj bruligis
ĝin laŭ la kutimo de Thark.
Mia sperto pri Ula decidigis min eksperimenti per
bonkoreco en mia eduko al la toatoj. Unue mi instruis al
ili, ke vane ili provos forĵeti min de siaj dorsoj, kaj eĉ mi
frapis ilin forte, inter la oreloj por memorigi ilin, ke mi
mastras. Poste mi grade akiris ilian fidon sufiĉe similmetode,
kiel ĉe miaj Teraj ĉevaloj. Mi ĉiam estis lerta kaj
humana pri bestoj ĝenerale, kaj pro inklino, kaj por akiri
bonajn rezultojn. Ĉiam mi povis mortigi homon, se necese,
kun malpli da bedaŭro, ol kompatindan, senkulpan
beston.
Post kelkaj tagoj miaj toatoj mirigis la tutan komunumon.
La bestoj sekvis min kiel hundoj, frotante siajn
grandajn nazojn al mia korpo por montri sian amemon,
kaj respondante al ĉiu mia voko kun rapideco kaj obeemo,
pro kiuj la Marsaj militistoj atribuis al mi ian Teran
kapablon nekonatan sur Marso.
”Kiamaniere vi sorĉis ilin?” demandis Tars Tarkas en
iu posttagmezo, kiam li estis vidinta min meti mian brakon
en la faŭkon de unu el miaj toatoj, kiu estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn dum ĝi manĝis la mukosimilan
vegetaĵon en nia korto.
”Per bonkoreco,” mi respondis. ”Sciu, Tars Tarkas, la
molaj sentimentoj havas valoron, eĉ por militisto. En
kriztempo de batalo, kiel ankaŭ dum marŝado, mi scias,
ke miaj toatoj obeos ĉiun ordonon mian, kaj tial mia batala
kapablo estas pligrandigita, kaj mi estas pli bona
militisto, ĉar bonkora mastro. La aliaj militistoj trovus
avantaĝon por si, kiel ankaŭ por la komunumo, se ili
alprenus ĉirilate miajn metodojn. Vi mem ja diris antaŭ
kelkaj tagoj, ke la bestoj, pro la necerteco de siaj humoroj,
ofte ŝanĝas venkojn al malvenkoj, pro emo, en krizaj
momentoj de la batalo, forĵeti kaj ŝiri siajn rajdantojn.”
”Montru al mi, kiel vi atingas tiajn rezultojn,” estis la
sola respondo de Tars Tarkas.
Tial mi klarigis la tutan sistemon, laŭ kiu mi dresis la
bestojn, kaj poste li igis min ripeti ĉion antaŭ Lorkas
Tomel kaj la kunvenigitaj militistoj. Tio estis la komenco
de nova vivo por la kompatindaj bestoj, kaj antaŭ ol
mi forlasis la komunumon de Lorkas Tomel, mi povis
kun kontento rigardi al tute bone regebla kaj obeema
bestaro. La preciziga kaj rapidiga efiko al la milita klopodo
estis tiel rimarkinda, ke Lorkas Tomel donacis al
mi pezan oran maleolumon de sia propra kruro, kiel signon
de sia ŝato al mia servo.
En la sepa tago post la batalo kontraŭ la aviadiloj ni
denove ekmarŝis al Tark, post decido de Lorkas Tomel,
ke malaperis ĉia verŝajneco de nova atako.
Dum la tagoj tuj antaŭ nia foriro mi malmulte renkonti
ĝis kun Deja Toris, ĉar Tars Tarkas multe okupis
min pro miaj lecionoj pri Marsa milito, ankaŭ mi okupi
ĝis per dresado de miaj toatoj. Kiam mi kelkfoje vizitis
ŝian loĝejon, ŝi estis for, promenante sur la stratoj
kun Solla, aŭ esplorante la konstruaĵojn apud la placo.
Mi estis avertinta ilin ne vagi malproksime de la placo,
pro la blankaj simiegoj, kies sovaĝecon mi konis tiel
bone. Tamen, ĉar Ula ĉiam akompanis ilin kaj Solla estis
bone armita, ne estis granda kaŭzo por timo.
En la vespero antaŭ nia foriro mi vidis ilin alproksimi
ĝi laŭ unu el la grandaj avenuoj kondukantaj en la
placon de oriente. Mi aliris por renkonti ilin, kaj dirante
al Solla, ke mi akceptos respondecon pri la gardado
de Deja Toris, mi ordonis, ke ŝi reiru al sia loĝejo por iu
komisieto. Mi havis ŝaton kaj fidon al Solla, sed ial deziris
esti sola kun Deja Toris, kiu simbolis por mi ĉion
sur mia Tero de agrabla kaj simpatia kunuleco. Ŝajnis
esti inter ni ligiloj de komuna intereso tiel fortaj, kvazaŭ
ni naskiĝis sub la sama tegmento, anstataŭ sur apartaj
planedoj, rapidegantaj tra la spaco malproksime unu de
la alia je preskaŭ kvindek milionoj da mejloj.
Mi estis certa, ke ŝi partoprenas miajn sentojn, ĉar
kiam mi alproksimiĝis, la esprimo de kompatinda senespero
forlasis ŝian simpatian vizaĝon, donante lokon al
rideto de bonveniga ĝojo, dum ŝi metis sian dekstran
maneton sur mian maldekstran ŝultron, laŭ la salutkutimo
ruĝMarsana.
”Sarkoja diris al Solla, ke vi iĝis vera ano de Tark,” ŝi
diris, ”kaj ke de nun mi ne pli ofte vidos vin, ol la aliajn
militistojn.”
”Sarkoja estas grandega mensogulino,” mi respondis,
”malgraŭ la Tarkana fanfarono pri absoluta verdiremo.”
Deja Toris ridis. ”Mi sciis, ke eĉ fariĝinte ano de la
komunumo, vi restos amiko mia. Ekzistas sentenco en
Barsumo, ke militisto povas ŝanĝi sian metalon, sed ne
sian koron.”
”Miaopinie,” ŝi daŭrigis, ”ili provis apartigi nin, ĉar
kiam ajn vi ne deĵoris, iu el la pli maljunaj virinoj el la
sekvantaro de Tars Tarkas serĉis ian pretekston por forigo
de mi kaj Solla, ili devigis min labori en la kavernoj
sub la konstruaĵoj, por miksi ilian teruran radiuman pulvoron,
kaj fabriki ilian pafaĵon. Ĉu vi rimarkis, ke iliaj
kugloj eksplodas, kiam ili ekfrapas? Nu, la maldiafana,
ekstera kovraĵo rompiĝas pro la ekfrapo, malkovrante
vitran cilindron, preskaŭ solidon, en kies antaŭa parto
estas ereto de radiuma pulvoro. En la momento, kiam la
sunlumo, eĉ difuza, trafas tiun pulvoron, ĉi tio eksplodas kun forto, kontraŭ kiu nenio povus kontraŭstari. Se
iam vi vidos noktan batalon, vi rimarkos la mankon de
tiaj eksplodoj, sed en la posta mateno aŭdigos ĉie la
eksplodoj de pafaĵoj el la antaŭa nokto. Kutime, tamen,
oni dumnokte uzas seneksplodajn pafaĵojn.”