Mia timo estis senbaza, tamen, ĉar la aliaj Marsanoj,
komence mutaj pro miro, fine multe ridis kaj aplaŭdkriis.
Tiam mi ne rekonis la aplaŭdon, sed poste, kiam
mi konatiĝis kun iliaj moroj, mi konstatis, ke mi gajnis
ion, kion ili malofte donas: elmontron de aprobo.
La frapito kuŝis senmova, kaj neniu proksimiĝis al li.
Tars Tarkas venis al mi, etendante unu el siaj manoj, kaj
ni ekiris al la placo trankvile; kial, mi baldaŭ eksciis.
Unue ili diris la vorton ”sak” plurfoje, poste Tars Tarkas
faris plurajn saltojn, ripetante la vorton antaŭ ĉiu salto;
poste, turnante sin al mi, li diris ”Sak!” Mi komprenis
ilian deziron, kaj faris salton tiel bonan, ke mi transiris
distancon almenaŭ kvindekmetran, kaj ĉifoje ne perdis
la ekvilibron, sed alteriĝis bone sur la piedoj. Mi revenis
per facilaj saltetoj de dek metroj al la grupo.
Mia elmontro estis vidita de kelkcent Marsanoj entute,
kaj ili tuj demandis denovan elmontron, kiun la ĉefo
ordonis; sed mi malsatis kaj soifis, kaj faris la decidon
postuli de la estaĵoj tian komplezemon, kian ili evidente
ne laŭvole emis. Tial mi ignoris la ripetatajn ordonojn
pri saltado, kaj ĉiufoje gestis al mia buŝo kaj frotis mian
ventron.
Tars Tarkas kaj la ĉefo interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj
la unua, alvokinte junan virinon el la homamaso, donis
al ŝi kelkajn instrukciojn kaj gestis, ke mi akompanu ŝin.
Mi prenis ŝian etenditan brakon kaj kune ni transiris la
placon al granda konstruaĵo aliflanke.
Mia kunulino estis preskaŭ tri metrojn alta, ĵus maturi
ĝinta, sed ankoraŭ ne plenalta. Ŝi estis malpale olivverda,
kun glata, brilanta haŭto. Ŝia nomo, laŭ mia posta
scio, estis Solla, kaj ŝi estis ano de la sekvantaro de Tars
Tarkas. Ŝi kondukis min al granda ĉambro en unu el la
konstruaĵoj, kiuj frontis al la placo; laŭ la silkoj kaj peltoj
sur la planko, ĝi ŝajnis esti dormejo por kelkaj el la
indiĝenoj.
Pluraj grandaj fenestroj bone lumigis la ĉambron kaj
muraj pentraĵoj kaj mozaikoj bele ornamis ĝin; sed ĉie
ŝajnis regi atmosfero de antikveco, kiu konvinkis min, ke
la konstruintoj de tiaj mirindaĵoj tute ne estis samspecaj
kun la krudaj duonbestoj nun enloĝantaj.
Solla gestis, ke mi sidiĝu sur amaso da silkoj apud la
centro de la ĉambro, kaj faris strangan siblan sonon,
kvazaŭ al iu en apuda ĉambro. Responde al ŝi venis al
mia vido nova Marsa mirindaĵo. Ĝi enmarŝis laŭ anasa
maniero sur dek mallongaj kruroj, kaj kaŭris antaŭ la
knabino kiel obeema hundido. Ĝi estis granda kiel ĉevaleto,
sed la kapo similis al tiu de rano, krom ke la makzelo
estis ekipita de tri vicoj da longaj, akraj dentoj.
Ĉapitro V. Mi forkuras de mia gardohundo
Solla rigardis en la okulojn de la sovaĝa besto, diris
kelkajn vortojn ordonajn kun gesto al mi, kaj forlasis
la ĉambron. Mi demandis al mi, kion faros tiu sovaĝa
monstraĵo, sola kun tia manĝinda frandaĵo, kia mi. Sed
nenecese mi timis. La besto, momenton okule esplorinta
min, transiris la ĉambron al la sola elirejo alstrata, kaj
kuŝetendis sin trans la sojlo.
Tio estis mia unua sperto pri Marsa gardohundo, sed
neniel mia lasta. Tiu besto gardis min konstante dum mi
estis kaptito inter la verdaj homoj: dufoje ĝi savis mian
vivon, kaj neniam, krom kontraŭvole, ĝi dum momento
forestis de mi.
Dum Solla forestis, mi kaptis la okazon ekzameni pli
detale la ĉambron, en kiu mi troviĝis. La mura pentraĵo
montris scenojn mirinde belajn, montojn, riverojn, lagojn,
serpentumajn vojojn, sunkisatajn ĝardenojn —
scenojn tute tersimilajn, krom pro la malsimilaj koloroj
de la vegetaĵoj. La laboro evidente estis farita de majstra
mano, tiel subtila estis la atmosfero, tiel perfekta la tekniko.
Tamen nenie montriĝis desegno pri vivanta estaĵo,
ĉu homa, ĉu besta, per kiu mi povus formi por mi koncepton
pri tiuj aliaj kaj eble malaperintaj loĝantoj de
Marso.
Dum mi tiel fantaziis konjektante pri la strangaj anomalioj
de Marso, Solla revenis kun manĝaĵo kaj trinkaĵo.
Ŝi metis ilin sur la plankon apud mi, sidiĝis je kelka distanco,
kaj atente rigardadis min. La manĝaĵo konsistis el
proksimume unu funto de io fromaĝsimila, preskaŭ sengusta.
La likvaĵo ŝajnis esti lakto de iu besto; ĝi ne estis
malplaĉa al la gusto, kaj mi baldaŭ lernis estimi ĝin alte.
Poste mi trovis, ke ĝi devenas ne de besto (sur Marso
ekzistas nur unu mambesto, kaj eĉ tiu tre maloftas), sed
de granda planto, kiu kreskas preskaŭ sen akvo, kaj distilas
sian multan lakton el la grundo, la malsekeco de la
aero, kaj la radioj de la suno. Unu sola planto de tiu ĉi
speco donas ok ĝis dek litrojn tage.
La manĝo multe refortigis min, sed mi sentis bezonon
ripozi, kaj sterninte min sur la silkaĵoj mi baldaŭ endormi
ĝis. Ŝajne mi dormis dum pluraj horoj, ĉar kiam mi
vekiĝis estis mallume, kaj mi estis tre malvarma. Mi rimarkis,
ke iu estis ĵetinta pelton sur min; ĝi estis tamen
iom forfalinta, kaj en la mallumo mi ne povis vidi por
remeti ĝin. Subite iu mano etendigis kaj remetis ĝin, kaj
poste aldonis ankoraŭ alian.
Mi supozis, ke mia observema gardanto estis Solla,
kaj mi pravis. Nur tiu knabino, el ĉiuj verdaj Marsanoj
kiujn mi renkontis, montris trajtojn de kompato kaj
bonvolo; ŝia servemo al miaj materiaj bezonoj, kaj ŝia
prizorgemo, evitigis al mi multe da sufero.
La Marsaj noktoj estas ege malvarmaj, tion mi ja spertis,
kaj ĉar apenaŭ ekzistas tempoj de tagiĝo kaj krepusko,
la ŝanĝoj de temperaturo estas subitaj kaj malkomfortaj,
same kiel la subitaj ŝanĝoj de plena taglumo al
plena mallumo. La noktoj estas aŭ brile lumaj aŭ tre
mallumaj. Se neniu el la du Marsaj lunoj estas en la ĉielo,
regas preskaŭ kompleta mallumo, ĉar la tre maldensa
atmosfero apenaŭ difuzas la stellumon; kontraŭe, se
ambaŭ lunoj estas nokte en la ĉielo la surfaco de la tero
estas brile luma.
Ambaŭ Marsaj lunoj estas multe pli proksimaj al Marso
ol nia luno al Tero; la pli proksima luno estas for je
nur ok mil kilometroj, kaj la alia malproksimas je nur
dudek du mil kilometroj, kompare kun la preskaŭ kvar
cent mil kilometroj, kiuj disigas nin de nia luno. La pli
proksima luno de Marso tute ĉirkaŭiras la planedon
dum sep kaj duona horoj, tiel ke oni povas vidi ĝin travoja
ĝanta la ĉielon kiel ia granda aerolito, du aŭ trifoje
dum la nokto, montranta ĉiujn siajn fazojn dum ĉiu
transiro.
La malproksima luno ĉirkaŭiras Marson en iom pli ol
tridek kaj kvarona horoj, kaj kun sia fratina planedo
strange kaj grandioze beligas la Marsan nokton. Estas
bone, ke la Naturo tiel malavare lumigas la Marsan nokton,
ĉar la verdaj homoj, estante nomada raso, malmulte
evoluinta laŭ intelekto, havas nur krudajn rimedojn por
artefarita lumigado; ili dependas plejmulte je torĉoj, iaj
kandeloj, kaj stranga speco de lampo por ia oleo, kiu generas
gason kaj brulas sen meĉo.
Ĉi lasta donas lumon blankan kaj intense brilan, sed
ĉar la bezonata natura oleo estas trovebla nur per minado
en unu el pluraj malproksimaj lokoj, ĝi estas malofte
uzata de la verdaj homoj, kies pensoj estas ĉiam nur por
la hodiaŭo, kaj kies malŝato al mana laboro konservis
ilin en duonsovaĝa stato dum sennombraj jarcentoj.
Post kiam Solla remetis miajn kovrilojn, mi denove
dormis kaj vekiĝis nur en taglumo. La aliaj loĝantoj de
la ĉambro estis kvin, ĉiuj inaj, kaj ili ankoraŭ dormis en
amaso, kun varieca sortimento de silkoj kaj peltoj. Trans
la sojlo kuŝis la sendorma gardobesto, ĝuste kiel mi vidis
ĝin en la antaŭa tago; ŝajne ĝi eĉ unu muskolon ne
movis. Ĝiaj okuloj fikse atentis min, kaj mi ekscivolis, kio
okazos, se mi provos forkuron.
Ĉiam mi emis serĉi aventurojn kaj esplori kaj eksperimenti,
en cirkonstancoj, kie pli saĝaj homoj eviteme
paŝus. Kaj nun mi ekpensis, ke mi plej certe lernos pri la
ĝusta sinteno de la besto al mi, se mi provos forlasi la
ĉambron. Mi estis sufiĉe certa, ke iam ekster la konstruaĵon,
mi povus eskapi de ĝi, ĉar jam mi estis tre fiera pri
mia salta kapablo. Cetere, jam mi povis konstati, laŭ ĝiaj
kruroj mallongaj, ke la besto neniel kapablas saltadi,
nek, verŝajne, kuri.