Bone fiksinte ĝin, ili amase grimpis la flankojn kaj
esploris la aviadilon de unu fino al la alia. Mi povis vidi,
ke ili ekzamenas la mortintojn, evidente por trovi ankoraŭ
signojn de vivo, kaj baldaŭ kelkaj venis el la internaĵo
kuntrenante etan homon. Ĝi estis duone tiel alta
kiel la verdaj Marsanoj, kaj de mia balkono mi povis
vidi, ke ĝi paŝas rekte sur du kruroj, kaj mi supozis, ke
ĝi estas ia nova Marsa monstraĵo kiun mi ankoraŭ ne
konis.
Ili alterigis sian kaptiton, kaj poste komencis sisteme
prirabi la aviadilon. Tio postulis plurajn horojn, dum
kiuj oni rekviziciis kelkajn ĉarojn por porti la rabaĵon,
kiu konsistis el armiloj, pafaĵoj, silkoj, peltoj, juveloj,
strange skulptitaj ŝtonaj ujoj, kaj multe da solidaj nutraĵoj
kaj likvaĵoj, inkluzive multajn barelojn da akvo, la
unuajn de mi viditajn post mia alveno sur Marso.
Poste oni ŝnurligis la aviadilon kaj trenis ĝin malproksimen
en la valon, laŭ sudokcidenta direkto. Tiam kelkaj
el ili suriris ĝin kaj ŝajnis al mi de malproksime, ke ili
verŝas el iaj ujoj sur la kadavrojn, kaj sur la ferdekojn kaj
mekanikaĵojn.
Tion farinte, ili grimpe forlasis la aviadilon, glitante
alteren laŭ la ŝnurligiloj. La lasta militisto, antaŭ ol forlasi
la ferdekon, turnis sin kaj ĵetis ion sur la aviadilon,
kaj atendis momenton por konstati la sekvojn de sia ago.
Eta flamŝpruco leviĝis de la trafita loko. Apenaŭ li povis
forlasi kaj alteriĝi, oni liberigis ĉiujn ŝnurligilojn, kaj la
granda aviadilo, malpezigita pro la rabado, supreniris
majeste en la aeron kun flamantaj ferdekoj.
Malrapide ĝi drivis sudorienten, ĉiam pli supren dum
la flamoj malpezige bruligis ĝiajn lignajn partojn. Mi rigardis
ĝin de la supro de la konstruaĵo dum multaj horoj,
ĝis fine ĝi malaperis sur la horizonto. Ja estis impone
vidi, kiel tiu flotanta funebra brulstako drivas sendirekte
kaj senhome tra la vastaj spacoj de la Marsa ĉielo,
forlasitaĵo de morto kaj detruo, bone simbolanta la
vivon de la strangaj kaj sovaĝaj homoj, inter kiujn la sorto
trafigis ĝin.
Tre deprimite, mi malrapide iris malsupren al la strato.
La sceno, kiun mi ĵus vidis, signifis por mi la malvenkon
kaj detruigon de simpatiaj homoj, anstataŭ nur venkon
de la verdaj marsanoj super hordo de similaj kreitaĵoj.
Mi ne povis klarigi al mi tian ŝajnan halucinon, nek
povis liberiĝi de ĝi; ie en la interno de mia animo mi sentis
strangan sopiremon al tiuj nekonataj batalintoj, kaj
granda espero leviĝis en mi, ke la aviadilaro revenos kaj
pagos sian ŝuldon al la verdaj militistoj tiel senkompate
atakintaj ĝin.
Sekvante ĉe miaj kalkanoj, laŭ sia nuna kutimo, trovi
ĝis mia gardbesto, Ula, kaj kiam mi atingis la straton
Solla alkuris al mi kvazaŭ ŝi de longe serĉis min. La kavalkado
jam estis reiranta al la placo, forlasinte por tiu
tago la planon hejmen marŝi; en la fino, la plano forlasi
ĝis dum tuta semajno, pro timo ke atake revenos la
aviadilaro.
Lorkas Tomel estis ruza militisto, kaj intencis eviti atakon
sur ebena tero kun ŝargo de ĉaroj kaj infanoj, do ni
restis en la mortinta civito ĝis ĉia danĝero ŝajnis for.
Kiam Solla kaj mi eniris la placon, mi vidis ion, kio
plenigis min mikse je espero, timo, ĝojo kaj deprimo,
sed plejparte je feliĉo; alproksimiĝante al la aro de Marsanoj,
mi ekvidis la kaptitinon el la aviadilo, kiun du
verdMarsaninoj trenis maldelikate en apudan konstruaĵon.
Miaj okuloj vidis sveltan, knabinecan hominon, ĉiel
similan al la teraj virinoj de mia pasinta vivo. Unue ŝi ne
vidis min, sed en la momento antaŭ ol ŝi trairis la pordon
de la konstruaĵo destinita por sia malliberejo, ŝi turnis
sin, kaj ŝiaj okuloj renkontis miajn. Ŝia vizaĝo estis
ovala, kaj tre, tre bela; ĉiu ĝia trajto estis delikata, la okuloj
estis grandaj kaj brilaj, kaj sur ŝia kapo estis amaso da
nigraj, buklaj haroj. Ŝia haŭto estis la koloro de pala kupro,
kaj kontraste kun ĝi brilis la karmezino de ŝiaj vangoj
kaj la rubeno de ŝiaj belformaj lipoj.
Tute mankis sur ŝi vestoj, nur kelkajn ornamaĵojn ŝi
portis. Neniu vesto povus aldoni al la beleco de ŝia perfekte
simetria korpo.
Kiam ŝia rigardo trafis min, ŝiaj okuloj plene malfermi
ĝis pro surprizo, kaj ŝi faris etan geston per sia libera
mano, geston kiun nature mi ne komprenis. Dum
momento ni rigardis unu la alian, poste la esprimo de
espero kaj kuraĝo, kiu beligis ŝian vizaĝon, kiam ŝi unue
vidis min, ŝanĝigis al kompleta deprimiĝo, miksita kun
malŝato kaj malestimo. Mi konstatis, ke mi ne respondis
al ŝia signalo, kaj kiom ajn mi estis nescia pri Marsaj kutimoj,
mi sentis intuicie, ke ŝi estis petinta por helpo kaj
protekto senresponde de mi. Fine oni trenis ŝin for en la
profundaĵon de la mallibereja konstruaĵo.
Ĉapitro IX. Mi lernas la lingvon
Rekonsciiĝante pri miaj cirkonstancoj, mi rigardis al
Solla, kiu vidis la renkontiĝon, kaj surpriziĝis pro
stranga esprimo sur ŝia kutime senemocia vizaĝo. Ŝiajn
pensojn mi ne povis diveni, ĉar ankoraŭ mi lernis la
Marsan lingvon nur sufiĉe por miaj ĉiutagaj bezonoj.
Kiam mi atingis la pordon de nia konstruaĵo, mi trovis
novan surprizon. Alvenis militisto portanta al mi armilojn
kaj ornamaĵojn de sia speco, kiujn li donis al mi
kun kelkaj nekompreneblaj vortoj, kaj mieno samtempe
respektplena kaj minaca. Poste Solla, kun la helpo de
pluraj aliaj virinoj, remodelis la ornamaĵojn por taŭgi al
mia pli malgranda staturo, tiel ke fine mi kovriĝis de
militista plenarmaĵo.
De tiu tempo Solla instruis al mi, kiel uzi la diversajn
armilojn, kaj kun la Marsaj idoj mi pasigis plurajn horojn
ĉiutage per ekzerco sur la placo. Bone konante similajn
armilojn de nia Tero, mi baldaŭ faris bonan progreson.
Nur la virinoj prizorgis nian edukon. Ili okupiĝas ne
nur per edukado de la idoj, sed ankaŭ per la fabrikado
de la diversaj artikoloj uzataj de la Marsanoj. Ili faras la
pulvon, la kartoĉojn kaj la armilojn, fakte ĉion valoran.
En militaj tempoj ili estas rezervanoj, kaj, kiam necese,
batalas kun eĉ pli da inteligento kaj malmildo ol la viroj.
La virojn oni edukas por la pli altaj tavoloj de la militscienco,
por la strategio kaj disponado de grandaj aroj
da soldatoj. Ili faras la leĝojn laŭbezone, kaj ne estas
malhelpataj de la precedenco, administrante la justecon.
La moroj estas faritaj per plurgeneracia ripetado, sed la
puno por malobeo al iu moro estas afero por individua
decido de juĝistaro el samranguloj de la kulpulo. Mi povas
diri, ke malofte la justeco mankas trafi, fakte ĝi regas
laŭ inversa proporcio al la forteco de la leĝaro. En
unu afero almenaŭ la Marsanoj estas feliĉa popolo — ili
ne havas leĝistojn.
Dum pluraj tagoj mi ne denove vidis la kaptitinon,
poste nur momente mi ekvidis ŝin, kiam oni kondukis
ŝin al la aŭdienca ĉambrego, kie okazis mia unua renkonto
kun Lorkas Tomel. Mi ne povis ne rimarki, kiel
nenecese severe kaj maldelikate ŝiaj gardistoj traktis ŝin,
tiel malsimile al la preskaŭ patrina bonkoreco, kiun Solla
montris al mi, kaj la respektplena sinteno de la malmultaj
Marsanoj, kiuj ĝenis sin por rimarki min.
Mi rimarkis, ke ambaŭfoje, kiam mi vidis la kaptitinon,
ŝi interparolis kun siaj gardistoj, kio konvinkis min,
ke ili parolis komunan lingvon. Pro la nova stimulo mi
persvadis al Solla, ke ŝi rapidigu mian lernadon, kaj post
kelkaj tagoj mi estis lerninta la Marsan lingvon sufiĉe
bone por povi paroli flue, kaj kompreni preskaŭ ĉion.
En la nuna tempo nian dormejon okupis tri aŭ kvar
virinoj, kaj du el la ĵus elkovitaj idoj, krom Solla kaj ŝia
juna protektato, mi mem kaj mia gardbesto Ula. Estis
kutimo por la plenkreskuloj interparoli iom sencele antaŭ
ol endormiĝi, kaj nun, kapabla kompreni iliajn vortojn,
mi aŭskultis entuziasme, malgraŭ tio, ke neniam
mi partoprenis la konversacion.
En la nokto post la vizito de la kaptitino al la aŭdiencejo
la interparolado priis tiun temon, kaj miaj oreloj tuj
atentis. Mi ĝis nun timis demandi al Solla pri la bela
kaptitino, ĉar mi notis la strangan esprimon sur ŝia vizaĝo post mia unua renkonto kun la nuna enkarcerulino.