Solla konsentis kun mi, kaj ni decidis fuĝi el Tark en
tiu sama nokto, tiel baldaŭ, fakte, kiel mi povus trovi kaj
seli miajn toatojn. Ni aranĝis, ke Solla rajdos sur unu, kaj
mi kaj Deja Toris sur la alia; ĉiu portos kun si sufiĉe da
manĝo kaj trinko por du tagoj, ĉar por tia longa distanco
oni ne povos trorapidigi la bestojn.
Mi instrukciis al Solla, ke ŝi kun Deja Toris sekvu unu
el la malmulte frekventataj avenuoj al la suda limo de la
civito, kie mi atingos ilin kun la toatoj kiel eble plej baldaŭ.
Ili lasis min por kolekti la bezonotajn nutraĵon, silkojn
kaj peltojn, kaj mi iris kviete al la malantaŭaĵo de
la unua etaĝo, kie niaj bestoj moviĝis maltrankvile, laŭ
sia kutimo, antaŭ ol kuŝigi.
En la ombroj de la konstruaĵoj, kaj ekstere sub la radioj
de la Marsaj lunoj, paŝadis granda aro da toatoj kaj
zitidaroj, zitidaroj elgruntantaj siajn gorĝsonojn, toatoj
foje eligantaj fajfkrion, kiu signas la preskaŭ kutiman
kolerstaton de tiuj bestoj. Kiam ili ekflaris min ili iĝis pli
moviĝemaj, kaj iliaj malbelaj krioj pliintensiĝis. Ja estis
danĝere eniri toatejon sola kaj dumnokte; unue, ĉar ilia
kreskanta bruemo povus averti la apudajn militistojn, ke
io misa okazas, ankaŭ, ĉar en iu ajn momento iu granda
virtoato povus decidi, ke ĝi kondukos amaskuregon
al mi.
Ne dezirante inciti ilin hodiaŭ nokte, kiam multo dependis
de sekreteco kaj rapideco, mi premis min al la
ombroj de la konstruaĵoj, preta en iu ajn momento salti
en la sendanĝerecon de apuda pordo aŭ fenestro. Tiel
mi iris silente al la pordegoj, kiuj donis aliron al la strato,
malantaŭe de la korto, kaj alproksimiĝante al la elirejo
mi vokis mallaŭte miajn du bestojn. Multege mi
dankis al la Providenco, kiu donis al mi la antaŭvidemon
gajni la amon kaj fidon de tiuj du sovaĝaj, mutaj bestoj,
ĉar baldaŭ de la malproksima flanko de la korto du
grandaj formoj perfortis la vojon al mi tra la montegoj
da besta karno.
Ili venis tute proksimen al mi, frotante siajn nazojn
kontraŭ mia korpo, kaj nazserĉante la frandaĵojn, per
kiuj mi kutime regalis ilin. Malfermante la pordegojn mi
ordonis al la grandaj bestoj, ke ili eliru. Sekvante ilin glite,
mi fermis la pordegojn malantaŭ mi.
Mi ne tuj selis aŭ ekrajdis la bestojn, sed iris kviete en
la ombroj de la konstruaĵoj al nefrekventata avenuo
kondukanta al la loko, kie laŭaranĝe mi renkontiĝos kun
Deja Toris kaj Solla. Senbrue kiel senkorpaj spiritoj, ni
iris ŝtele tra la senhomaj stratoj, sed mi spiris libere nur
kiam ni povis jam vidi la ebenaĵon ekster la civito. Mi
estis certa, ke Solla kaj Deja Toris ne havos malfacilaĵon,
atingante nian renkontejon neviditaj, sed pri mi mem,
kun miaj grandaj toatoj, mi ne estis certa; ne estis kutimo
de militistoj post mallumiĝo forlasi la civiton, fakte,
ne estis loko proksime al kiu ili povus iri.
Mi bone atingis la renkontejon, sed ĉar Deja Toris kaj
Solla ne estis tie, mi kondukis miajn bestojn en la enirejon
de unu el la grandaj konstruaĵoj. Mi supozis, ke eble
iu kunloĝantino parolis kun Solla kaj tiel malfruigis ilin,
kaj mi ne sentis maltrankvilon ĝis pli ol horo pasis sen
signo pri ili. Post plua duonhoro mi tamen iĝis timplena.
Subite la sonoj de alvenanta areto da homoj rompis
la silenton de la nokto; kaj laŭ la bruo mi sciis, ke ne temas
pri fuĝintoj ŝtelirantaj al libereco. Baldaŭ ili estis
proksimaj al mi, kaj el la ombroj de la enirejo mi vidis
dudekon da rajdantaj militistoj. Preterpasante, ili lasis
fali vortojn, kiuj suprenigis mian koron en mian kapon.
”Li sendube aranĝis renkonti ilin proksime de la civita
limo, tial…” Pluon mi ne aŭdis; sed tio jam aŭdita sufiĉis. Oni do eltrovis nian planon, kaj la eblecoj por nia
fuĝo, de nun ĝis la terura fino, ja estus malgrandaj. Mia
sola espero nun estis retroiri nerimarkate al la loĝejo de
Deja Toris kaj eltrovi pri ŝia sorto. Tamen kiel fari tion,
ŝarĝita de du grandaj toatoj, nun kiam la tuta civito scias
pri mia fuĝo, tio ja estis problemo.
Subite venis al mi ideo, kaj agante laŭ mia scio pri la
konstruo de la domoj de la antikvaj Marsaj civitoj, kun
malplena korto en la centro de ĉiu kvadrato, mi palpe
trovis vojon tra la mallumaj ĉambroj, per vokoj sekvigante
la toatojn post mi. Estis malfacile por ili, trairi iujn
pordotruojn, sed ĉar la ĉefaj domoj de la civitoj estis iom
grandskale konstruitaj, ili fine povis trasintordi, kaj tiel
ni fine atingis la internan korton, kie mi trovis, kiel mi
atendis, la kutiman tapiŝon de muskosimila vegetaĵo, kiu
estus por ili manĝaĵo kaj trinkaĵo, ĝis mi povos revenigi
ilin al ilia propra enfermaĵo. Mi estis certa, ke ili estos
kontentaj kaj trankvilaj en ĉi tiu loko, kaj ekzistis nur tre
malgranda ebleco, ke oni trovos ilin, ĉar la verdaj homoj
ne multe emas eniri tiujn eksterurbajn konstruaĵojn, kutime
loĝatajn de la solaj vivantaĵoj kapablaj timigi ilin —
la grandaj blankaj simiegoj de Barsumo.
Foriginte la selaĵojn, mi kaŝis ilin post la malantaŭa
enirejo de la konstruaĵo, tra kiu ni eniris la korton, kaj
liberiginte la bestojn, rapide trovis mian vojon transen
al la korto, ĝis la malantaŭo de la transaj konstruaĵoj, kaj
poste al la pretera avenuo. Atendinte en la pordejo de la
konstruaĵo ĝis mi estis certa, ke neniu estas alvenanta,
mi rapidis al la kontraŭa flanko kaj iris tra la unua pordo
ĝis la korto; tiel, transirante korton post korto kun
nur tiu malgranda ebleco, ke oni rimarkos min, kiun
necesigis la transiro de la avenuoj, mi trovis mian vojon
al la korto malantaŭ la loĝejo de Deja Toris.
Ĉi tie, kompreneble, mi trovis la bestojn de la militistoj
loĝantaj en la apudaj konstruaĵoj, kaj se mi enirus,
mi povus renkonti la militistojn mem. Feliĉe por mi,
ekzistis pli sendanĝera vojo por mi al la supra etaĝo, kie
Deja Toris devus esti trovebla. Decidinte laŭeble kiu
estas la konstruaĵo loĝata de ŝi (ĉar neniam antaŭe mi
rigardis ilin de la korta flanko), mi servis min de mia relative
granda forto kaj facilmoveco, kaj saltis supren ĝis
mi tenis la sojlon de duaetaĝa fenestro, kiun mi kredis
esti je la malantaŭo de ŝia ĉambraro. Tiel tirinte min en
la ĉambron, mi iris ŝtele al la antaŭo de la konstruaĵo.
Nur kiam mi atingis la pordon de ŝia ĉambro, mi konstatis
pro iuj voĉoj, ke personoj okupas ĝin.
Mi ne tuj enkuris la ĉambron, sed aŭskultis ekstere,
por certigi min, ke tio ja estas Deja Toris, kaj mi povas
sendanĝere eniri. Mi bone agis, ĉar tio, kion mi aŭdis,
estis la gorĝsonoj de viroj, kaj la vortoj donis averton. La
parolanto estis ĉefulo, ordonanta al kvar el siaj militistoj.
”Kaj kiam li revenos al ĉi tiu ĉambro,” li estis diranta,
”kion certe li faros, kiam li trovos, ke ŝi ne renkontas lin
ĉe la civita limo, vi kvar saltos sur lin kaj senarmigos lin.
Necesos la kuna forto de vi ĉiuj, se oni povas kredi la
raportojn el Korad pri li. Kiam li estos katenita, portu lin
al la kavernaj karceroj sub la loĝejo de la jedako, kaj ĉenligu
lin, por ke Tal Hajus povu trovi lin, kiam li volas.
Lasu lin paroli al neniu, kaj al neniu donu enirpermeson.
Ne estas eble, ke la knabino revenos, ĉar jam nun ŝi
estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ĉiuj ŝiaj praavoj
havu kompaton por ŝi, ĉar Tal Hajus havos neniom. La
eminenta Sarkoja bone laboris ĉi nokte. Nun mi foriras;
kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos
viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero
Iss.”