Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran
placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion.
Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn
de militistoj aŭ virinoj, kiujn ili rekte renkontis, laŭ
la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis,
ke ĉeestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja
Toris kaj mi iĝis centraj punktoj de demandantaroj.
Baldaŭ oni asignis nin al novaj loĝejoj, kaj ni dediĉis
la ceteron de la tago por orientiĝo al niaj ŝanĝitaj cirkonstancoj.
Mia hejmo nun troviĝis sur avenuo kondukanta
en la placon de la sudo, la ĉefvojo laŭ kiu ni marŝis de
la civitaj pordegoj. Mi troviĝis sur la plej malproksima
flanko de la placo, kaj havis tutan konstruaĵon por mi.
La sama grandioza arkitekturo, kiu estis karakteriza en
Korad, estis tie ĉi rimarkebla, sed eĉ pli bela. Mia loĝejo
estus taŭga por la plej eminenta imperiestro de Tero, sed
por ĉi tiuj strangaj homoj nenio estis rimarkinda pri ĝi
krom la grandeco, ankaŭ la grandeco de la unuopaj
ĉambroj. Ju pli granda, des pli dezirinda; tial Tal Hajus
okupis la plej grandan konstruaĵon en la civito, tute netaŭgan
por loĝado. Lorkas Tomel okupis la duan plej
grandan, la trian okupis iu ”jed” de malpli alta rango, kaj
tiel plu ĝis la plej malalta el la kvin ”jedoj”. La militistoj
okupis la konstruaĵojn kun la ĉefuloj, al kies sekvantaroj
ili apartenis, aŭ, se ili preferis, ili trovis loĝejon inter la
miloj da neloĝataj konstruaĵoj en sia propra kvartalo de
la urbo; al ĉiu komunumo oni asignis iun parton de la
civito, kaj ĉiu devis loĝi laŭe, krom la jedoj, kiuj kune
okupis konstruaĵojn alrigardantaj la placon.
Kiam mi fine ordigis mian domon, pli ĝuste, konstatis
ke oni ordigis ĝin, preskaŭ estis tempo de sunsubiro,
kaj mi elrapidis kun la celo trovi la lokon de Solla kaj ŝiaj
gardatoj, ĉar mi forte intencis paroli kun Deja Toris, por
impresi ŝin pri la neceso repaciĝi kun mi almenaŭ ĝis mi
trovos rimedojn por ebligi ŝian fuĝon. Vane mi serĉis ĝis
la supra rando de la granda ruĝa suno estis malaperonta
post la horizonto. Subite mi vidis la malbelan kapon de
Ula rigardanta el fenestro de dua etaĝo en ĝuste la sama
strato kiel mia loĝejo, kvankam pli proksima al la placo.
Ne atendante inviton, mi kuregis supren laŭ la serpentanta
ŝtuparo, kiu kondukis al la dua etaĝo. Enirante
grandan ĉambron en la antaŭa parto de la konstruaĵo,
mi renkontis la saluton de la freneze feliĉa Ula, kiu ĵetis
sin al mi tuj, preskaŭ renversante min. Ĝi tiel ĝojis vidi
min, ke ĝi preskaŭ ŝajnis manĝonta min; ĝia kapo
fendiĝis de orelo ĝis orelo, montrante la tri vicojn da
dentoj en ĝia kobolda rido.
Kvietigante ĝin per ordono kaj kareso, mi rapide rigardis
tra la alvenanta mallumo por signo de Deja Toris,
poste, ne vidante ŝin, mi kriis ŝian nomon. Respondanta
murmuro venis el la malproksima angulo de la ĉambro,
kaj per du rapidaj paŝoj mi staris apud ŝi. Ŝi kaŭrsidis
inter siaj silkoj kaj peltoj sur antikva skulptita seĝo.
Mi atendis, kaj ŝi leviĝis al sia plena alto, rigardis min
rekte en la okulojn kaj diris:
”Kion volas Dotar Sojat, Tarkano, de Deja Toris, sia
kaptitino?”
”Deja Toris, mi ne scias, kiel mi kolerigis vin. Neniel
estis mia deziro, iel dolorigi aŭ ofendi vin, kiun mi esperis
protekti kaj komfortigi. Neniel rilatu kun mi, se tiel
vi volas, sed ke vi devas helpi al mi efektivigi vian fuĝon,
se eblas, tion mi ne petas, tion mi ordonas. Kiam denove
vi estos en sekureco ĉe la kortego de via patro, vi povos
sinteni al mi laŭvole, sed de nun ĝis tiu tago mi estas
via mastro, kaj vi devas obei kaj helpi min.”
Ŝi rigardis al mi longe kaj intenceme, kaj mi kredis, ke
ŝi malpli severas kontraŭ mi.
”Mi komprenas viajn vortojn, Dotar Sojat,” ŝi respondis,
”sed vin mi ne komprenas. Vi estas stranga miksaĵo
de infano kaj viro, de besteco kaj nobleco. Mi tre volas,
ke mi povu legi vian koron.”
”Rigardu malsupren al viaj piedoj, Deja Toris; ĝi kuŝas
tie nun, kie ĝi kuŝis de post tiu alia nokto en Korad, kaj
tie ĝi kuŝos, pulsanta ĉiam por vi sola, ĝis la morto mem
haltigos ĝin.”
Ŝi ekpaŝis al mi, kun la belaj manoj etenditaj laŭ gesto
strange serĉanta.
”Kion vi volas diri, Johano Carter?” ŝi flustris, ”kion vi
diras al mi?”
”Mi diras al vi tion, kion mi promesis al mi ne diri al
vi, almenaŭ ne antaŭ ol vi liberiĝos de la verdaj homoj,
tion, kion laŭ via sinteno al mi dum la lastaj dudek tagoj
mi kredis neniam dirota al vi. Mi diras, Deja Toris, ke
mi estas via, korpe kaj anime, por servi al vi, por batali
pro vi, por morti por vi. Nur unu peton mi faras, ke vi
faru neniun signon, aŭ kondamnan aŭ aproban, pri miaj
ĵusaj vortoj, antaŭ ol vi estos sekura inter via propra popolo.
Kiaj ajn viaj sentoj pri mi, ili ne influiĝu de dankemo;
kion ajn mi faras por servi al vi estas motivita nur
de sinservemo, ĉar mi havas plezuron, servante vin.”
”Mi submetos min al via volo, Johano Carter, ĉar mi
komprenas vian motivon, kaj mi akceptas vian servadon
ne pli volonte, ol mi obeos viajn ordonojn. Dufoje mi
maljustis al vi en miaj pensoj, kaj denove mi petas vian
pardonon.”
La eniro de Solla malhelpis pluan intimparolon. Ŝi
estis tre maltrankvila, malsimile al sia kutimo.
”Tiu aĉega Sarkoja denove estis ĉe Tal Hajus,” ŝi kriis,
”kaj laŭ onidiroj de la placo, mankas espero por vi ambaŭ.”
”Kion ili diras?” demandis Deja Toris.
”Ke oni ĵetos vin al la sovaĝaj hundoj en la granda areno,
tiel baldaŭ, kiel la hordoj kunvenos por la ĉiujaraj
ludoj.”
”Solla,” mi diris, ”vi estas Tarkano, sed vi malamas kaj
abomenas la morojn de via popolo tiom, kiom ni. Ĉu vi
ne akompanos nin en unu grandega provo por fuĝi?
Certe Deja Toris povas proponi al vi hejmon kaj protekton
ĉe sia propra popolo, kaj via sorto tie ne povas esti
pli malbona ol inter ĉi tiuj homaĉoj.”
”Jes,” kriis Deja Toris, ”venu kun ni, Solla! Vi fartos pli
bone inter la ruĝaj homoj de Heliumio ol tie ĉi. Kaj mi
povas promesi al vi ne nur hejmon inter ni, sed tiun
amon, kiun via temperamento avidas, kiun la moroj de
via raso rabas de vi. Venu kun ni, Solla! Ni povus iri sen
vi, sed via sorto estus terura, se ili kredus vin helpinto al
nia forkuro. Mi scias, ke ne pro timo vi venos kun ni, sed
ni ja deziras vin kun ni, ni deziras venigi vin en landon
de suno kaj feliĉo, inter popolo, kiu komprenas la amon,
la simpation, la dankemon. Diru, ke jes. Solla, diru jes!”
”La granda akvovojo kondukanta al Heliumio sude
foras je nur ok dek kilometroj,” murmuris Solla, duone
al ŝi, ”rapida boato povus atingi ĝin en tri horoj. Poste
Heliumio malproksimas je nur ok cent kilometroj, intere
estas precipe regionoj maldense loĝataj. Ili scius, kaj sekvus
nin. Ni povus kaŝi nin kelktempe inter la grandaj
arboj, sed ne ekzistas granda ebleco eviti ilin. Ili sekvus
nin eĉ ĝis la pordegoj de Heliumio, kaj je ĉiu paso mortigus
kaj mortigus. Vi ne scias, kiel aĉaj ili estas.”
”Ĉu ne ekzistas alia vojo al Heliumio?” mi demandis.
”Ĉu vi ne povas fari al ni malgrandan landkarton pri la
travojaĝota regiono, Deja Toris?”
”Jes,” ŝi respondis. Preninte grandan diamanton el sia
hararo, ŝi desegnis sur la marmora planko la unuan
landkarton de Barsumo, kiun mi iam vidis. Ĉiudirekten
sur ĝi disiĝis longaj rektaj linioj, foje kurantaj paralele,
foje konverĝantaj al granda cirklo. Ŝi klarigis, ke la linioj
estas akvovojoj, la cirkloj estas civitoj; unu el ĉi tiuj, en
la nordokcidento, ŝi montris, estas Heliumio. Aliaj civitoj
estis pli proksimaj, sed ŝi diris, ke ŝi timas eniri, ĉar
ili estas plejparte malamikaj al Heliumio.
Fine, studinte la landkarton detale, en la lunlumo kiu
nun inundis la ĉambron, mi montris al akvovojo malproksime
en la nordo, kiu ŝajnis ankaŭ kondukanta al
Heliumio.
”Ĉu tio ne trafas la teritorion de via avo?” mi demandis.
”Jes,” ŝi respondis, ”sed ĝi troviĝas norde je tricent
kilometroj. Ĝi estas unu el la akvovojoj, kiujn ni transiris
survoje al Tark.”
”Ili neniam suspektus, se ni provus atingi tiun malproksiman
akvovojon,” mi respondis, ”ĝuste tial, miaopinie,
ĝi estas nia plej bona vojo por fuĝo.”