Stranga lumo plenigis ŝiajn okulojn. Ŝia voĉo estis pleda,
kaj ŝiaj etaj manoj, suprenetenditaj al miaj brustoj,
premigis al mi kvazaŭ ŝi volus tiri dementon ĝuste el mia
koro mem.
”Mi ne bone konas vian moraron, Deja Toris, sed en
mia propra ŝtato, Virginio, ĝentlemano ne mensogas por
sin savi. El Dor mi ne estas. Neniam mi vidis la misteran
Iss. La perdita maro de Korus certe estas, rilate al mi,
ankoraŭ perdita. Ĉu vi kredas min?”
Kaj subite mi konstatis, ke mi ege deziras, ke ŝi kredu
min. La kaŭzo ne estis, ke mi timas la sekvojn de ĝenerala kredo pri mia reveno el la Barsuma ĉielo, aŭ infero,
aŭ kio ajn. Kial, do? Kial mi zorgu pri ŝia kredo ia ajn? Mi
rigardis malsupren al ŝi, al ŝia suprenturnita vizaĝo, al
ŝiaj mirindaj okuloj, rigardantaj min el la profundo de
ŝia animo. Kaj kiam niaj okuloj renkontiĝis mi komprenis.
Iom mi tremis.
Ŝajne ŝi same sentis. Kun sopiro ŝi fortiris sin, flustrante:
”Johano Carter, mi kredas vin. Mi ne scias, kio
estas ”ĝentlemano,” kaj neniam mi aŭdis pri ŝtato Virginio.
Sed en Barsumo neniu viro mensogas; se li ne volas
diri la veron, li silentas. Kie estas Virginio, via hejmtero?”
Ŝajnis al mi, ke neniam tiel bele sonis la nomo de
mia hejmŝtato, kiel ĝi venis el la lipoj de tiu bela knabino
en tiu tago, nun malproksima.
”Mi estas el alia mondo,” mi respondis, ”la granda
planedo. La Tero, kiu ĉirkaŭvojaĝas nian komunan sunon,
plej proksime al la orbito de via Barsumo, kiun ni
nomas Marso. Kiamaniere mi venis ĉi tien, mi ne povas
diri, ĉar mi mem ne scias. Sed jen mi estas, kaj mi estas
kontenta, ĉar mi povas servi al Deja Toris.”
Longe kaj demande ŝi rigardis min per maltrankvilaj
okuloj. Mi sciis, ke estas malfacile por ŝi, kredi mian diron,
kaj mi ne povis esperi ŝian kredon, kiom ajn mi avidis
al ŝia fido kaj respekto. Prefere mi dirus nenion ajn
pri mia deveno, sed neniu viro povus rigardi en la profundon
de tiaj okuloj, kaj poste rifuzi ajnan peton.
Fine ŝi ridetis, leviĝis, kaj diris: ”Mi devas kredi, malgraŭ
tio, ke mi ne povas kompreni. Mi facile konstatas,
ke vi ne apartenas al la aktuala Barsumo; vi similas al ni,
tamen vi malsimilas — sed kial mi ĝenu mian kapon per
tia enigmo, kiam mia koro diras al mi, ke mi kredas, ĉar
mi volas kredi?”
Tio ja estis logika parolo, bone, terece, virinece logika,
kaj se ŝi kontentis, mi ne volis trovi difektojn en ŝia
rezonado.
Fakte, tia logiko estis la sola, aplikebla al miaj cirkonstancoj.
Ni komencis ĝeneralteme babili nun, ambaŭ
multe demandante kaj respondante. Ŝi tre scivolis pri la
moroj de mia popolo, kaj montris rimarkindan scion pri
la aferoj de Tero. Kiam mi demandis ŝin pri ŝia scio, ŝi
ridis, kaj diris: ”Do, ĉiu lerneja knabo en Barsumo scias
komplete pri la geografio, kaj multe pri la faŭno kaj vegetaĵaro,
kiel ankaŭ la historio de via planedo, tute same
kiel li scias pri la propra. Ja ni povas vidi ĉion, kio okazas
sur Tero, kiel vi nomas ĝin: ĉu ĝi ja ne pendas videble
en la ĉielo?”
Tio perpleksis min tiom, kiom miaj diroj estis surprizintaj
ŝin, kaj tion mi konfesis al ŝi. Tiam ŝi klarigis al mi
pri la instrumentoj, kiujn ŝia popolo dum jarcentoj grade
perfektigis kaj uzadis, kiuj ebligis al ili projekcii sur
ekranon perfektan bildon de do, kio okazadas sur iu ajn
planedo, kaj sur multaj el la steloj. Tiaj bildoj estas tiel
netaj kaj detalaj, ke sur grandigitaj fotografaĵoj oni povas
vidi la apartajn herbfoliojn, kaj aliajn objektojn same
malgrandajn. Mi poste, en Heliumio, vidis multajn tiajn
bildojn kaj la instrumentojn, per kiuj oni faras ilin.
”Se, do,” mi demandis, ”vi tiel bone konas la aferojn
de mia Tero, kial vi ne rekonas, ke mi estas samspeca
kiel ties indiĝenoj?”
Denove ŝi ridetis, kiel oni ridetas, tedate sed indulgeme,
je demandanta infano.
”Ĉar, Johano Carter, preskaŭ ĉiu planedo kaj stelo, kiu
havas atmosferajn kondiĉojn sufiĉe similajn al tiuj de
Barsumo, montras specojn de besta vivantaĵo tute simila
al vi kaj al mi. Plue, la Teraj homoj, preskaŭ senescepte,
kovras la korpojn per strangaj, malbelaj ŝtofpecoj, kaj
la kapojn per strangaj aĵoj, kies celon ni neniam povis
diveni; kontraŭe, vi, kiam la militistoj el Tark trovis vin,
estis tute en natura stato, kaj neornamita. La fakto, ke vi
ne portis ornamaĵojn, montras, ke vi ne estas el Barsumo,
dume la manko de tiuj strangaj kovraĵoj kaŭzas
dubon pri via deveno el Tero.”
Post ŝia parolo mi rakontis la detalojn pri mia forlaso
de Tero, klarigante, ke mia korpo kuŝis tie, plene vestita
laŭ la maniero stranga por ŝi. En la momento, kiam
mi finis mian klarigon, Solla revenis kun niaj malmultaj
posedaĵoj, kaj ŝia juna Marsa protektato, kiu, kompreneble,
devos loĝi kun ili.
Solla demandis al ni, ĉu iu vizitis nin dum ŝia foresto,
kaj multe surpriziĝis, kiam ni diris, ke ne. Ŝi diris, ke
kiam ŝi suprenvenis al nia supra etaĝo kie ni loĝas, ŝi
renkontiĝis kun Sarkoja, malsupreniranta. Ni decidis, ke
sendube Sarkoja estis kaŝe aŭskultinta nin, sed ĉar ni
povis memori nenian gravan parolon inter ni, ni forigis
la aferon el niaj mensoj, nur promesante al ni, ke estonte
ni estos kiel eble plej singardemaj.
Deja Toris kaj mi komencis ekzameni la arkitekturon
kaj dekoraĵojn de la belaj ĉambroj en la domo, kiun ni
estis okupantaj. Ŝi diris al mi, ke tiuj homoj verŝajne vivis
en epoko antaŭ pli ol cent mil jaroj, ili estis la praavoj
de ŝia raso, sed intermiksiĝis kun la alia granda raso de
praaj Marsanoj, kiu estis tre malpala, preskaŭ nigra, kaj
ankaŭ kun la samtempa ruĝflava raso.
Tiuj tri grandaj raspartioj de la praaj Marsanoj estis
devigataj unuiĝi pro la sekiĝo de la Marsaj maroj. La homoj
devis eltrovi la relative malmultajn, kaj tiam malplii
ĝantajn fekundajn terpecojn, kaj defendi sin, en novaj
vivkondiĉoj, kontraŭ la sovaĝaj hordoj de verdaj homoj.
Multaj epokoj de intermiksiĝado rezultigis la ruĝan
rason, de kiu Deja Toris estis blonda kaj bela idino. Dum
la jarcentoj da suferado, kaj da militado inter la diversaj
propraj rasoj, kiel ankaŭ kontraŭ la verdaj homoj, kaj ĝis
ili orientiĝis al la novaj vivkondiĉoj, la blondaj Marsanoj
multe perdis de sia alta civilizo kaj sia delikata arto; sed
la aktuala ruĝa raso kredas, ke per siaj novaj eltrovoj kaj
pli praktika civilizo ĝi plene rekompencis la entombigon
de la antikva kulturo.
La antikvaj Marsanoj estis altgrade kulturitaj kaj literaturemaj,
sed dum la sortŝanĝoj de tiuj jarcentoj de
orientiĝo al novaj vivkondiĉoj, ne nur iliaj evoluo kaj
produktemo plene ĉesis, sed ankaŭ perdiĝis preskaŭ ilia
tuta arkivaro, kronika kaj literatura.
Deja Toris rakontis multajn interesajn faktojn kaj legendojn
pri tiu perdita raso de noblaj kaj bonkoraj homoj.
Ŝi diris, ke la antikva civito, en kiu ni troviĝas, estis
centro de komerco kaj kulturo, Korad laŭ nomo. Ĝi estis
konstruita ĉe natura kaj bela haveno, ĉirkaŭata de montoj.
La eta valo okcidente de la civito, ŝi klarigis, estas la
sola restaĵo de la haveno, kaj la trairejo tra la montoj al
la malnova marfundaĵo estis la ŝanelo, kiun la ŝiparo trairis
alirante la pordegojn de la civito.
Multaj estas tiaj civitoj sur la bordoj de la antikvaj maroj;
kaj pli malgrandajn, kvankam malpli multnombre,
oni trovas konverĝantaj al la centro de la oceanoj, ĉar la
homoj trovis, ke ili devis sekvi la retroirantan akvon, ĝis
la neceso devigis ilin al ilia fina saviĝo, la tiel nomataj
Marsaj kanaloj.
Tiel ni profundiĝis en esplorado de la konstruaĵo, kaj
en nia propra interparolado, ke la posttagmezo jam plejparte
forpasis. Ni rekonsciiĝis pri la aktualeco pro sendito
de Lorkas Tomel, kiu petis min aperi tuj antaŭ lia
moŝto. Adiaŭante al Deja Toris kaj al Solla, kaj ordonante
al Ula, ke li restu gardanta, mi rapidis al la aŭdienca
ĉambrego, kie mi trovis, ke Lorkas Tomel kaj Tars Tarkas
sidas sur la tribuno.