Ĉi tiu radio, same kiel la naŭa radio, estas nekonata
sur Tero, sed la Marsanoj eltrovis, ke ĝi estas propreco
de ĉiu lumo. Ili lernis, ke la oka suna radio estas tiu, kiu
sendigas la sunlumon al la diversaj planedoj, kaj ke la
oka radio de ĉiu planedo estas tiu, kiu ”respegulas” kaj
resendas tian lumon reen en la spacon. La oka suna radio
estus absorbita de la surfaco de Barsumo, sen la influo de la oka radio de Barsumo; tiu ĉi emas antaŭenigi
la lumon de Marso enspacen, kaj konstante eliras de la
planedo, farante forton de repelo al la gravito. Tia forto,
kiam enfermita, kapablas levi grandegajn pezaĵojn de
la surfaco de la tero. La radio ebligis tian perfektan aviadon,
ke aviadiloj multege pli grandaj ol tiuj de Tero povas
veturi tra la maldensa aero de Barsumo tiel gracie,
kiel infana baloneto en la peza atmosfero de Tero.
Dum la unuaj jaroj post la eltrovo de tiu ĉi radio okazis
multaj strangaj akcidentoj, ĝis la Marsanoj lernis mezuri
kaj regi la mirindan potencon. Iam, antaŭ naŭcent
jaroj, la unuan aviadilon konstruitan kun rezervujoj por
la oka radio oni tromulte stokis; kun kvincenta anaro ĝi
flugis supren de Heliumio, kaj neniam revenis. Ĝia potenco
de repelo al la planedo estis tiel granda, ke ĝi voja
ĝis malproksimen en la spacon, kie ankoraŭ oni povas
vidi ĝin, helpe de fortaj teleskopoj, rapidantan tra la ĉieloj
dudek mil mejlojn de Marso, etan sateliton, kiu tiel
ĉirkaŭiros la planedon ĝis la fino de la tempo.
En la kvara tago post mia alveno ĉe Zodanga mi faris
mian unuan aerveturon, kaj rezulte gajnis promocion
kaj kune loĝejon en la Palaco de Tan Kosis. Kiam mi
supreniĝis super la civito, mi rondiris plurfoje, poste mi
rapidigis al plejeblo mian motoron, kaj suden flugis je
ega rapideco, sekvante unu el la grandaj akvovojoj, kiuj
alvenas al Zodanga el tiu direkto.
En iom malpli ol unu horo mi vojaĝis proksimume
kvar cent kilometrojn, kiam subite mi vidis malproksime
sub mi triopon de tri verdaj militistoj, rajdantaj al
malgranda kuranto, kiu ŝajne penas atingi la limon de
unu el la ĉirkaŭmuritaj kampoj. Malsupreniginte mian
aviadilon rapide, kaj alproksimiĝinte al la militistoj, mi
baldaŭ vidis, ke ili ĉasas ruĝMarsanon portantan la metalon
de la skadro, de kiu mi estis ano. Proksime estis lia
aviadileto, ĉirkaŭata de riparaj iloj, kiujn evidente li estis
uzanta, kiam la verdaj militistoj surprizatakis lin.
Preskaŭ ili jam atingis lin. Iliaj bestoj kuregis rekte al
la malforta homo, dum la militistoj klinis sin dekstren
kun siaj metalpintaj lancoj. Ŝajnis, ke ĉiu volas unua trapiki
la kompatindan Zodanganon. Post momento, sen
mia bonhazarda alveno, li certe estus kadavro.
Veturigante mian aviadilon rapide, mi baldaŭ atingis
la militistojn. Mi trafis per ĝia pinto la dorson de tiu plej
proksima, kaj la frapo, kiu povus traŝiri colojn da solida
stalo, ĵetis lian kadavron trans la kapon de lia toato kaj
sternigis ĝin sur la muskon. La toatoj de la aliaj du militistoj,
muĝante pro timo, turnis sin kaj forkuregis.
Malrapidiginte mian aviadilon, mi rondveturis kaj alteri
ĝis ĉe la piedoj de la mirigita Zodangano. Li varme
dankis pro mia oportuna helpo kaj promesis, ke mi ricevos
merititan rekompencon, ĉar mi ja savis la vivon de
kuzo de la jedako de Zodanga.
Ni ne plu parolis multe, ĉar ni sciis, ke la militistoj
revenos tiel baldaŭ, kiel ili ree povos regi siajn toatojn.
Alirinte lian difektitan aviadilon, ni penis fini la bezonatajn
riparaĵojn, kaj preskaŭ sukcesis, kiam ni vidis, ke la
du verdaj ulaĉoj revenas rapide al ni de kontraŭaj direktoj.
Kiam ili alvenis ĝis cent metroj de ni, iliaj toatoj denove
iĝis neregeblaj kaj rifuzis plie alproksimiĝi al la
aviadilo timiginta ilin.
La militistoj fine deiĝis, kaj ŝnurliginte siajn bestojn,
venis al ni kun elingigitaj glavoj. Mi aliris la pli grandan,
petinte la Zodanganon kiel eble plej bone kontraŭbatali
la alian. Nestreĉinte la fortojn mi mortigis mian kontraŭulon, kiel kutime mi nun povis fari, kaj mi rapidis al
mia nova konatulo, kiun mi trovis en malbona situacio.
Li estis vundita kaj kuŝanta, kaj la piedego de la kontraŭulo
estis sur lia gorĝo, kaj la glavo levita por doni
mortigan baton. Unusalte mi transiris la dudek metrojn
inter ni, kaj trapikis la korpon de la verda militisto. Lia
glavo falis sendanĝere teren, kaj li mem malrigide sur la
sternitan korpon de la Zodangano. Mallonga esploro pri
tiu ĉi ne riveligis danĝerajn vundojn, kaj post iom da
ripozo li diris, ke li sentas sin kapabla provi la reenvoja
ĝon. Li devos veturigi sin mem, tamen, ĉar la delikataj
aviadiloj estas konstruitaj nur por unuopaj anoj.
Rapide kompletiginte la riparojn, ni kune leviĝis en la
sennuban ĉielon, kaj rapide, sen plua misaventuro revenis
al Zodanga.
Alproksimiĝante al la civito, ni trovis grandan kunvenintaron
civilulan kaj militistan sur la antaŭurba plataĵo.
La ĉielo estis preskaŭ nigra pro la multaj militaj aviadiloj,
kiel ankaŭ privataj kaj publikaj plezuraviadiloj, ĉiuj
flirtantaj multkolorajn silkajn rubandojn, kaj standardojn
kaj flagojn kun pitoreskaj desegnaĵoj.
Mia kunfluganto faris signon, ke mi malrapidu, kaj
proksimiĝinte sian aviadilon al mia, proponis ke ni aliru
kaj rigardu la ceremonion. Li diris, ke ĝi okazas por
fari distingojn al individuaj oficiroj kaj soldatoj pro kuraĝaj agoj kaj altvaloraj servoj. Li malvolvis etan flagon,
kiu signis, ke lia aviadilo portas anon de la reĝa familio
de Zodanga, kaj kune ni trovis vojon tra la densa amaso
de aviadiloj, ĝis ni restis ĝuste super la jedako de
Zodanga kaj lia stabo. Ĉiuj sursidis la etajn malsovaĝajn
virtoatojn de la ruĝMarsa speco, kaj iliaj ornamaĵoj enhavis
tiel grandan kvanton de belkoloraj plumoj, ke mi
nepre devis rimarki la similecon kun aro da ruĝaj indianoj
sur mia propra Tero.
Unu el la stabo altiris la atenton de Tan Kosis pri la
apudesto de mia kunfluganto, kaj la reganto signis, ke li
malsuprenvenu. Dum ili atendis, ke la soldataroj okupu
siajn lokojn fronte al la jedako, la du viroj interparolis
seriozmaniere. De tempo al tempo la jedako kaj liaj stabanoj
rigardis al mi. Mi ne povis aŭdi la parolon. Baldaŭ
ĝi ĉesis, kaj ĉiuj deiĝis de siaj toatoj, kiam la lasta soldataro
okupis sian starlokon antaŭ sia imperiestro. Iu stabano
aliris la soldatojn, elkriis ies nomon, kaj komandis
tiun antaŭenveni. La oficiro poste laŭte rakontis pri la
heroa ago, kiu gajnis la aprobon de la jedako, tiam la jedako
mem antaŭeniris kaj metis metalan ornamaĵon sur
la maldekstran brakon de la feliĉulo.
Dek viroj tiel estis distingitaj, kiam la oficiro laŭtkriis:
”Johano Carter, aviadisto!”
Neniam en la ĝisnuna vivo mi tiel surpriziĝis, sed pro
multjara alkutimiĝo al armea disciplino mi senprokraste
flugis alteren, kaj paŝis antaŭen imitante la aliajn. Kiam
mi haltis antaŭ la oficiro, li alparolis min per voĉo aŭdebla
de ĉiuj kunvenintaj militistoj kaj rigardantoj.
”Rekoninte, Johano Carter, vian egan kuraĝon kaj
vian rimarkindan lerton, per kiuj vi defendis korpe la
kuzon de la jedako Tan Kosis, kaj unuope venkis tri verdajn
militistojn, nia jedako kun plej alta plezuro faras al
vi signon pri sia ŝato.”
Poste Tan Kosis aliris min. Metinte sur min la ornamaĵon,
li diris: ”Mia kuzo rakontis la detalojn pri via
mirinda faro, kiu ŝajnas preskaŭ mirakla. Se tiel bone vi
povis defendi la kuzon de la jedako, kiom pli bone vi
povus defendi la jedakon mem. Mi do nomas vin oficiro
de la jedaka gvardio, kaj estonte vi loĝos en mia palaco.”
Mi dankis al li, kaj laŭ lia ordono okupis lokon inter
la stabanoj. Post la ceremonio mi veturigis mian aviadilon
al ĝia loko sur la tegmento de la kazerno de la aeresplora
skadro. Tiam, gvidate de palaca servsoldato, mi
iris por konigi min al la palaca ĉefoficiro.