Se Marsa virino volus tiel montri malŝaton aŭ malestimon,
ŝi plej verŝajne farus tion per glavopiko, aŭ per
fingromovo sur pafila ellasilo; sed ĉar iliaj sentimentoj
estas plejparte atrofiaj, nur plej serioza ofendo elvokus
ĉe ili tian koleron. Solla, mi menciu, estis escepto; neniam
mi vidis ŝin fari kruelan aŭ eĉ krudan agon, aŭ interrompi
sian daŭran bonkorecon. Ŝi ja estis, kiel ŝiaj
kun-Marsaninoj diris pri ŝi, kara kaj altvalora reiraĵo al
antaŭa tipo de ama kaj amata praavo.
Vidante, ke la kaptitino altiras la atenton de siaj ĉirkaŭantoj,
mi haltis por rigardi. Mi ne devis longe atendi,
ĉar Lorkas Tomel kaj lia sekvantaro de ĉefuloj alproksimi
ĝis al la konstruaĵo kaj gestante, ke la gardistoj sekvu kun la kaptitino, eniris la aŭdiencan ĉambregon. Sciante,
ke mi estas iom favorata persono, kaj konvinkita,
ke la militistoj ne konas mian kompetentecon pri ilia
lingvo (ĉar mi petis al Solla, ke ŝi tenu tion sekreta, pretekstante,
ke mi ne volas paroli kun la viroj ĝis mi flue
parolos la lingvon), mi riskis eniri la aŭdiencejon por
aŭskulti la proceson.
La konsilantaro kaŭris sur la ŝtuparo de la tribuno, kaj
malsupre de ili staris la kaptitino kaj du gardistinoj. Mi
vidis, ke unu el la virinoj estas Sarkoja, kaj tiel komprenis,
kiel ŝi estis ĉeestinto en la antaŭa tago kaj povis raporti
aferojn al la dormejanoj en la antaŭa nokto. Ŝia
sinteno al la kaptitino estis plej severa kaj bruta. Tenante
sin, ŝi enigis siajn rudimentajn ungojn en la karnon de
la kompatinda knabino, aŭ tordis ŝian brakon dolore.
Kiam necesis moviĝi de unu loko al alia, ŝi aŭ tiris ŝin
krude, aŭ puŝis ŝin antaŭen maldelikate. Ŝajnis, ke ŝi elverŝas
sur tiun, ne kapablan defendi sin, la tutan malamon,
kruelon kaj sovaĝecon de siaj naŭcent jaroj, fortigataj
de nediveneblaj epokoj de brutaj kaj sovaĝaj praavoj.
La alia gardistino estis malpli kruela, ĉar tute indiferenta;
se ŝi estus la sola gardistino (tia, feliĉe, ŝi ja estis
dumnokte), la kaptitino apenaŭ estus atentata.
Kiam Lorkas Tomel levis la okulojn, ekparolante al la
ĉeestantaro, liaj okuloj trafis min, kaj li turnis sin al Tars
Tarkas kun gesto kaj parolo senpaciencaj. Tars Tarkas
faris ian respondon, kiun mi ne aŭdis, kiu estis ridetiga
por Lorkas Tomel; poste ili ambaŭ ne plu atentis min.
”Kio estas via nomo?” demandis Lorkas Tomel al la
kaptitino.
”Deja Toris, filino de Mors Kajak de Heliumio.”
”Kaj kiaspeca estis via ekspedicio?”
”Ĝi estis tute nur sciencesplora, sendita de la patro de
mia patro, Jedako de Heliumio, por remapi la aerajn cirkulojn,
kaj provi la densecon de la atmosfero,” respondis
la kaptitino per kvieta, bone modulita voĉo. ”Ni estis
nepreparitaj por batalo, ĉar nia celo estis paca, kiel bone
signis la standardoj sur nia aviadilo. Nia laboro estis kaj
por via intereso, kaj por nia, kaj bone vi scias, ke sen niaj
laboroj kaj sciencaj faroj ne estus sur Marso sufiĉe da
akvo aŭ da aero por vivteni unu homon. Dum jarcentoj
ni tenis la provizon de akvo kaj aero je la sama kvanto,
kaj tion ni faris malgraŭ la sovaĝa kaj brute senscia
ĝenado flanke de vi, verdaj homoj.”
”Kial, ho kial, vi ne lernas vivi amike kun aliaj?! Ĉu por
ĉiam, dum la fluo de la jaroj, vi evoluos al la fina estingi
ĝo neniam superante, laŭ inteligento, la mutajn bestojn,
kiuj servas vin. Raso sen skribita lingvo, sen arto,
sen hejmoj, sen amo; viktimoj de edukado, dum jarmiloj,
laŭ la terura idealo de komunismo! Posedinte ĉion
komune, eĉ viajn virinojn kaj infanojn, vi sekve nun posedas komune nenion. Vi malamas inter vi, same kiel vi
malamas ĉion krom vi mem. Revenu al la moroj de niaj
komunaj prapatroj, revenu al la lumo de bonkoreco kaj
kunuleco. La vojo estas libera antaŭ vi, vi trovos la manojn
de la ruĝaj homoj etenditaj por helpi vin. Kune ni
povos ankoraŭ labori por regeri nian mortantan planedon.
La nepino de la plej eminenta kaj potenca homo de
Heliumio petas vin. Ĉu vi revenos?”
Kiam la parolo finiĝis, Lorkas Tomel kaj la militistoj
sidis dum kelkaj momentoj, silente kaj intense rigardante
la junan virinon. Kio pasis tra iliaj mensoj, tion neniu
homo povas scii, sed mi vere kredas, ke la parolo iom
kortuŝis ilin; se estus inter ili unu eminenta viro, sufiĉe
fortkaraktera por supermeti sin el la rutina moraro, la
momento estus la komenco de nova kaj signifoplena
epoko por Marso.
Tars Tarkas leviĝis por paroli, kaj sur lia vizaĝo estis
tia esprimo, kian mi neniam vidis ĉe verdMarsana militisto.
Ĝi signis grandan internan batalon kontraŭ la memo,
kontraŭ la heredo, kontraŭ multaĝa moraro. Kiam
li ekparolis, esprimo preskaŭ bonkora, preskaŭ amema,
por momento lumigis lian sovaĝan kaj teruran vizaĝon.
Sed neniam la grava parolo venis el liaj lipoj. Juna
militisto, evidente perceptante la mensan orientiĝon de
la pli maljunaj ĉeestantoj, kuris malsupren de la la podia
ŝtuparo, kaj frapis la malfortan kaptitinon en la vizaĝon faligante ŝin teren. Poste li metis piedon sur ŝian
kuŝantan korpon, turnis sin al la ĉirkaŭa konsilantaro,
kaj eligis el sia gorĝo senhumuran kaj malhumanan ridadon.
Dum momento mi kredis, ke Tars Tarkas mortfrapos
lin. Ankaŭ Lorkas Tomel, laŭ lia vizaĝesprimo, ne simpatie
sentis pri la brutulo. Sed la humoro pasis, la antaŭaj
temperamentoj revenis — kaj ili ridetis. Tio tamen
estis signifoplena, ke ili ne laŭte ridis; ĉar la bruta ago,
laŭ Marsa etiko, estis petolaĵo kiel eble plej ridegiga.
La fakto, ke mi okupis kelkajn momentojn, rakontante
pri la epizodo, ja ne signifas, ke tiomtempe mi restis neaganta.
Mi kredas, ke mi anticipis multon, ĉar mi konstatas
nun, ke mi kaŭris por salti, ĝuste kiam mi vidis, ke
la frapo celas ŝian belan, pledantan vizaĝon. Kaj antaŭ
ol la frapo trafis, mi estis duone survoje.
Apenaŭ li unufoje ridegaĉis, mi atingis lin. La brutulo
altis kvar metrojn kaj estis plene armita, sed tiel intensa
estis mia kolero, ke vere mi kapablis batali kontraŭ
ĉiuj en la ĉambro. Saltante supren, mi batis lin alvizaĝe,
kiam pro mia averta krio li turnis sin por renkonti min.
Li tiris la glavon, ankaŭ mi. Mi saltis denove, al lia brusto.
Kroĉante unu kruron super la tenilo de lia revolvero,
kaj tenante unu el liaj dentegoj per la maldekstra
mano, mi batis kaj batis lian grandegan bruston.
Li ne povis bone uzi sian mallongan glavon, ĉar mi tro
proksimis al li, kaj li ne povis eltiri sian revolveron, kvankam
tion li penis fari, tute kontraŭe al la Marsa moro,
laŭ kiu oni rajtas batali kontraŭ kunmilitisto en privata
kverelo nur per tia armilo, per kia oni atakis vin. Fakte
li povis nenion fari, krom vane peni delokigi min. Malgraŭ
sia grandeco, li ne estis multe pli forta ol mi, kaj
post nur kelkaj minutoj li falis sur la plankon, sanganta
kaj senviva.
Deja Toris estis levinta sin sur unu kubuto, kaj rigardis
la batalon per larĝe malfermitaj okuloj. Kiam mi ree
estis sur miaj piedoj mi levis ŝin per miaj brakoj, kaj portis
ŝin al unu el la benkoj ĉe la flanko de la ĉambro.
Denove neniu Marsano entrudis sin. Ŝirante pecon da
silko de mia pelerino mi penis ĉesigi la sangelfluon el
ŝiaj naztruoj. Baldaŭ mi sukcesis, ĉar ŝi apenaŭ vundiĝis,
kaj kiam ŝi kapablis paroli, ŝi metis manon sur mian brakon.
”Kial vi faris tion?” ŝi diris, rigardante min rekte en la
okulojn. ”Vi rifuzis eĉ amike rigardi al mi en la unua
horo de mia danĝero. Kaj nun vi riskas la vivon, kaj mortigas
kunulon, nur pro mi. Mi ne povas kompreni. Kia
homo povas esti vi, kiu kunestas la verdajn homojn,
malgraŭ tio, ke via haŭtkoloro estas nur ete diferenca de
la blanka simio? Diru al mi, ĉu vi estas homa, aŭ ĉu pli
ol homa?”
”Stranga estas la historio pri tio,” mi respondis, ”tro
longa por nuna rakontado. Cetere, mi tiom dubas mem
pri ĝia vereco, ke apenaŭ mi povus kredigi aliulojn. Sufiĉas diri nun, ke mi estas amiko al vi, kaj, en la grado laŭ
kiu niaj kaptintoj permesos, via protektanto kaj via servisto.”
”Ankaŭ vi, do, estas kaptito? Kial, tamen, vi portas
tiujn armilojn kaj la insignaron de ĉefulo el Tark? Kio
estas via nomo, kaj via lando?”