Venas minutoj nubaj, malhelaj,
Kiam la vivo ŝajnas ruin',
Kaj de la morto grincaj makzeloj
Klake tamburas kanton de l' fin'.
Venas minutoj al la spirito,
Kiam ĝi slosas sin per serur'
Kaj erinace pikiligita
Pacon ermitan deziras nur.
Venas momentoj al la animo,
Kiam ĝin lasas ĉiu esper'
Kaj jam videbla strias la limo
Inter la esto kaj la eter'.
Tiuj momentoj vokas al kvito
Kun ĉiu celo, kun ĉiu ĝoj' –
Ĉar post la limo, froste signita,
Ĉesas subite la nuna voj' …
Ha, se almenaŭ estus ĝi paco
Kaj estingiĝo de l' vana brul',
Vera ripozo por ĉiu laca
Kaj dispremita sklava terul'!