Ne sub tondra bruo de l’ tamburoj
Kaj ne kun bravuraj marŝaj vortoj, –
Sen vendema flato de l’ aŭguroj,
Sen armila brilo kaj eskortoj
Mi vin vidas, kara Patrolando.
Vi aperas antaŭ mi dolora,
Sed en via plena, sankta grando:
Bonanima kaj serene-kora.
Viajn manojn kovras kaloj krustaj,
Sur la ŝultroj – vesto memfarita,
Kaj la vortoj simplaj, vortoj justaj
Sigeliĝis sur la buŝ' fermita.
Vian tutan belon de l’ okuloj
Mi sen larma roso ne eltenas;
La animo dronas en la bruloj,
Kaj la koro, sopirante, svenas.
Vi renkontas min kun vort' riproĉa,
Kun patrinaj fido kaj admono,
Sed en ĉiu diro severvoĉa
Sonas mildaj notoj de l’ pardono.
Alte kronas vin unika suno,
En la klaraj larmoj freŝlavita –
La Fenikso de la monda juno,
Renesanco de la viv' civita.
Sed kun via nova kredo flama
Je la venko de la bravaj koroj,
De ekstere restis vi la sama,
En pejzaĝoj, bildoj kaj koloroj:
Buklaj pinoj, poploj kaj tilioj,
Kaj sekalaj kampoj kiel maro,
La ĉielo en paletaj strioj
Ĝis la denta rando de l’ arbaro;
En majesta fluo la riveroj
Larĝe siajn disetendas bordojn
Kaj kolosaj montoj en fiero
Mute gardas kontinentajn pordojn …
– – – –
Ofte, ofte havas mi minutojn
De malĝojo, tremas kaj sopiras,
Tiam sentas mi la salajn glutojn
Kaj la brusto tre profunde spiras:
Tiam ĵetas sin sur la genuojn
Al piedoj viaj peka filo,
Ĉirkaŭprenas la truitajn ŝuojn
Kaj la teron kisas en humilo …
V a r s o v i o, 14. 4. 1925