Литмир - Электронная Библиотека

MIA VOJO

Mi levas mian kapon en ĉielon,

Sed per piedoj staras sur la ter';

Nur idealojn vidas kiel celon,

Sed nutras min per krudreala ver'.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,

Sed en la valoj kuŝas mia pan',

Altiras la animon ĉiu foro,

Sed ankre tenas ĝin la karna man'.

Al ĉiu bel' mi venas tra la tera,

Tra la dolora aŭĝuiga prov';

Sen tiu voj' ĝi estus nur nimera,

Tuj paliĝonta post la brila nov'.

Samtiel preĝas mi dum ardaj kisoj

Kaj pliĉastiĝas en volupta trem',

Kaj la anim' la blankon de narcisoj

Ne perdas en frivolo de l’ poem'.

24
{"b":"98245","o":1}