Ŝi sola estis indulgita
El tuta lia sklavinar',
Ne fali al la ĝua lito,
Ne iri post triumfa ĉar'.
Al ŝi donacis li honoron
Konservi floron de la viv'
Kaj ne estingis ŝian koron
Kun ĝiaj kredo kaj naiv'.
Li mem ne sciis, kia forto
Lin gardis de l’ kutima ag';
Li pensis – ludo de la sorto
Kaj ŝia tro feliĉa tag'.
Sed tiel staris en la libro
De l’ homa sorto kaj destin':
Ke nur en ĉasta ekvilibro
Li povu mire vidi ŝin.
Iama brila Donĵuano,
La korkonkera kavalir',
Por siaj venkoj de l’ tirano
Humile pagis per sopir'.
Kaj la sklavino de l’ iamo
Nun sidis sub juvela kron' –
Reĝino bela de la amo –
Sur sia blindiganta tron',
Dum li, benante novajn ĝuojn,
Pro iu nekonata sent'
Ĉe l’ trono fleksis la genuojn,
Kun la infane-pura pent'.