Nia lingvo ĉerpu belon el la amo,
Belon, oferitan de la ĝoja kor' –
Estu ĝiaj lumaj vortoj la balzamo,
Kiu viŝas sulkojn de la frunto for.
Nia lingvo ĉerpu forton el la kredo
Je la unueco de la homa gent',
Kiu ĝin akceptos danke por heredo
Kaj ekuzos iam en paciga sent'.
Nia lingvo estu ilo de la a g o ,
Kiun kreas vole bono aŭ malbon';
Viva energio – sed ne sarkofago,
Lerte elĉizita el rigida ŝton'.
Nia lingvo estu l i n g v o , sed ne ludo,
Nek maŝina uzo de la radikar'
En ŝablonaj dogmoj de la sekta prudo,
Kun ridindaj trajtoj de l’ enua star'.