Vespero aŭtuna, muziko zumventa …
Soleco, ermita inerto …
La kapo sin klinas, la koro ne sentas
Minacon de l' bato averta.
La vivo bolanta, simile al maro
Ne ĉesas per ondoj marteli
La etan boaton, en kiu kun knaroj
Mi naĝas, portata sencele …
Sed tiu frenezo de l' mara ekstazo
Ne tuŝas la lacan animon,
En svena rigido ĝi sentas sin kvazaŭ
Infano tre juna sen timo.
En naĝo fatala senscie evitas
Ĝi lokojn de l' morta pereo,
Direkte al iu atol' ne notita,
Mirakla haven' – rifuĝejo.
Ĝi sentas ke ŝanĝos la bruan hodiaŭ
Alterna trankvila morgaŭo,
Survoje al iu finala nenio
Sen gaj' kaj sen prema malgajo.