Amiko belkora, minstrelo de l' amo,
Floranta bukedo de l’ kantoj graciaj,
Intimaj kaj bravaj, en suda ornamo,
En freŝo de l’ ritmo kaj koremociaj,
La liron serenan, benitan de l' Muzo,
Fiere vi tenas kaj ludas inspire,
Ne vanta gloramo, nek ĝua amuzo,
Sed belo perfekta agordas ĝin mire.
Kaj portas tra l' mondo la vent' iberia
La rozajn girlandojn de l' fil' Barcelona
Al bordoj Usonaj, al Nordo glacia,
Al stepoj Taŭridaj, al lando Nippona.
Kaj spiras aromojn tra l’ tuta Homujo
La strofoj, abundaj de l’ amo kreanta,
Kaj ĉie reenas al ĝi – haleluja!
De l’ gento tutmonda, en lingv' Esperanta.