Литмир - Электронная Библиотека

BLUA KISO

Okuloj bluaj kisis min

Hodiaŭ sur la strato …

De kiu? … Kia pasantin'

Mutnomis min amato? …

Pro kiu kovras la sopir'

Per ombroj mian koron,

Kaj strangaj revoj en spalir'

Postsekvas bildon foran?

Al kiu estas la tribut':

La paco detruita

En mia kor', en mia tut',

Pro la rezisto spita?

Cxu restis io por memor'

En la okuloj benaj,

Aŭ pasis ĉio, pasis for

Kun paŝoj senrevenaj?

Cxu iu ŝerco de l' fatal'

Nin gvidos al revido,

Aŭĉio restos nura pal',

Fatamorgan' perfida?

La dubojn ŝanĝas la esper'

Malklara kaj mistika,

Kaj kreskas kredo je la ver'

De la rigardo pika.

Kaj fluas, kvazati forta vin',

Tra ĉiu kora bato:

Okuloj bluaj kisis min

Hodiaŭ sur la strato …

31
{"b":"98245","o":1}