Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

MIRONO

Jen vivis en la urb' magnat-richul' Miron'.
La nomon uzas mi ne pro la vers-valoro,
La nom' de tiu hom' utilas por memoro.
Pri tiu plenrichul' en tuta region'
Najbara prave krias,
Ke lia posedajh' ja estas milion',
Sed fremdas la richul' por ajna helpa don',
Kaj tamen kiu gloron ne envias?
Por laudoj de popol' por estu nom-ornam'
Jen pri Miron' estighis fam',
Ke en sabatoj li almozon donas.
Kaj fakte, lia kort' al chiuj sin disponas,
Sen riglo tute estas la pordeg'.
"Ho", pensos vi, "Bankrot' okazos rekta!"
Ne timu, estas li en avarec' konjekta:
Li en sabata tag' dechenas hundojn dek.
Por almozul' ne nur bonvena vorto,
Apenau en sekur' forkuras li de korto.
Sed dume je sanktul' famighis jam Miron'.
Kaj oni diras en la strato:
"Miron' farighis mecenato.
Bedaure la hundar' kruelas sen bezon',
Malhelpas ghi alvenon al peron',
Sed estas mem Miron' lau Kristo frato."
Rimarkis ofte ni pri sama mank',
Ke tre komplikas vojo al palaco.
Do kulpas tlon hundoj kun minaco —
Sed mem Mironoj estas ja en flank'.
55
{"b":"87584","o":1}