En iu templo staris la Idol',
Per orakoloj trafaj ghi imponis,
Al homoj ghi konsilojn saghajn donis.
Pro tiu servo la popol'
Ornamis ghin arghente kaj per oro, —
Kaj estis al diajho plen-honoro
Per richa vest', oferoj, pregha zum'
Kaj per incensa fum'.
Al la Idolo oni kredis plene.
Sed jen — miraklo kia kaj terur'!
Ekdiris la Idol' stultajhojn nur:
Respondas ghi mallerte kaj singhene,
Kaj al demando ajna — en malord'
Mensogas ghi per tute stulta vort'.
Jen homoj pri afer' sincere miras:
"Strangajho kia!" oni diras.
Sed estis simpla la sekret':
En la interno de Idol-profet'
Sin kashis pastroj por respondo.
Dum sidis en Idol'
Prudenta pastro — estis kun prudent' parol',
Lin shanghis stulta hom' — kaj por popol'
Farighis la diajh' plej stulta en la mondo.