Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

KAMPARANO KAJ SERPENTO

Por havi la estimon en popol'
Amikojn vi elektu sub kontrol'.
Farighis Kamparan' amiko de Serpento —
En tiu best' tre fortas la prudento.
Do ghi influis lerte, kun logik',
Ke estas ghi por amikec' unik'.
Sed la parencoj multaj kaj konatoj
Kampulon fremdas, ne vizitas lin.
"Pro kio vi, amikoj bonaj, frataj,
Forlasis tute min?
Chu la edzin' gastigas vin malbone?
Au jam regalo tedis vin persone?"
"Ho, tute ne! Ni shatas vin, amik'.
Neniam vi ofendis lau efik'.
Aflikton ajnan ni ne trovas.
Sed mankas tute la plezur'
Viziti domon kun vipur' —
Ja via proksimul' sinkashe piki povas."
109
{"b":"87584","o":1}