Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

PAROHHANO

Se estas vi por vanta mond' amika,
Alnomos oni vin genio plej unika.
Sed al fremdul' kun eminent',
Kun la inspiro kaj talent',
Rilatas homoj sen honoro,
Ech sen mencio de favoro.
Al tiuj homoj, eble je chagren',
Mi diros veron por kompren'.
Jen unu predikisto kun impono
(Li elokventis kvazau mem Platono)
Predikis en preghej' pri la morala tem'.
Miela estis lia parolem':
La predikist', sincera lau esprimo,
Direktis al chiel' profundon de animo,
Akuze luktis li al vanto kaj frivol'.
Jen finis la preghist' prezenti la predikon,
Kaj chiuj restis sub influ', —
Imprese sentis la efikon
Kaj multe larmis dum parola flu'.
El templo iras nun preghantoj:
"Ho, kiom bele montris sin talent'!"
Eldiras unu el pasantoj:
"Kaj kia vervo en la sent'!
Kaj kiel tiras li la korojn al beato!
Sed restas vi, amik', en plej pasiva stato,
Al vi forestis plor' dum tiu chi predik'.
Chu ne komprenis vi?" — "Komprenis mi, amik',
Sed mankas por plorad' la kauzo kaj instig' —
Mi estas parohhan', sed de alia strato."
107
{"b":"87584","o":1}