Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

LUPO EN HUNDEJO

Dumnokte iris Lup' al korto shafa,
Sed estis li. maltrafa:
Erare venis li al hunda kort'.
Pro veno de grizul' alarmis tuta stalo,
Ekbojis la hundar' kaj strebis al batalo.
"Rabisto jen! "alvokis kria Vort', —
Kaj tuj fermighis korta pord'.
Momente la hundej' farighis la infero.
Jen kuras homoj kun baston-armil',
Jen kun fusil',
Jen flagras torchoj en tremanta bril'.
La Lupo en angul' sin premas en mizero,
Kun tima dentoklak' kaj kun kuspita fel';
Li manghus chiujn certe en kruel',
Sed li komprenas nun, ke mankas la espero.
Ke fine venis vengha hor'
Por chiu shafa plor', —
Do la ruzulo kun fervor'
Ekdiplomatas:
"Amikoj miaj, kial estas bru'?
Mi estas via frat', nur frat', - nenio plu.
Por paco venis mi, pri tio mi konstatas.
Forgesu pri pasint', ni vivu en fortun'.
La shafojn en kampar' ne tushos mi de nun,
Kaj zorgos kiel frat' pri shafa oportun', —
Kaj jhuras mi per lupa vort' impone,
Ke mi…" — "Auskultu vi, najbar',"
Chasist' rebatis al deklar':
"Vi estas ruza best', sed mi kun griza har',
Naturon lupan konas mi tre bone.
Preferas mi kun Lupo, la sinjor',
Pritrakti pacon lau kutima mor':
Post kiam lia felo estos for'."
Kaj hundojn kontrau Lup' ellasis li rezone.
37
{"b":"87584","o":1}