Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

EZOKO

Denuncis oni pri Ezok'
Ke li teroras en proksima lago,
Da pruv-atestoj venis granda stok'
Kaj al jughej' en largha trog'
Alportis oni lin pro lia krima ago.
Jughistoj estis en proksim':
Sur la herbejo kaj deklivo
Sin pashtis ili lau kutim',
Iliaj nomoj restis en arkivo —
Du Chevaloj, Kapro kaj Azen'.
Kaj por necesa ordo kaj observo
La Vulpo estis prokuror' en servo.
Al tiu Vulp', lau onidira vort',
Ezok' liveris fishojn ghis la kort',
Sed tamen jughistar' favoron ne praktikis.
Por tiu foj' forestis oportun'
Ne vidi pekojn de Ezoko nun;
Necesis jam decido pri la pun',
La mort-verdikton jughistar' indikis,
Proklamis ghi pendigon pro afer'.
"Honora jughistar'!" komencis Vulp' diskuton:
"Chu taugas la pendig'? Ni faru ekzekuton
En plej terura form', rigoran, kun sever',
Al tuta friponar' ghi estu leciono:
Dronigo en river'- jen estas la propono!"
Jughistoj krias:,Estas ghi rezono!"
Kaj la Ezoko trafis al river'.
44
{"b":"87584","o":1}