La spuro, traplugita en arba putraĵo, kondukis al piedo de arbego, giganta eĉ inter gigantoj de tiu ĉi arbaro. Narkotita per la drasta drogo, la animalo plenrapide trafis al la trunko kaj falis sur la dorson. Neeltenebla kadavra fetoro devigis la teranojn enmeti la filtrilojn en la nazojn, kaj nur poste aliri proksime al la nekonata besto. Ĝi havis nigran, kiel tormansa nokto, senharan skvamecan haŭton. La grandaj okuloj, larĝe malfermitaj kaj vitriĝintaj, atestis pri nokta vivmaniero. Du paroj de la fleksitaj kruroj lokiĝis tiel proksime unu al la alia, ke, ŝajnis, estis elirantaj el unu sama loko sur la korpo. Sub la peza kuba kapo videblis ankoraŭ unu paro de ekstremaĵoj, longaj, vejnecaj, kun kurbaj serpaj ungegoj. La larĝa faŭko estis malfermita. La senlipa buŝo nudigis duvicajn arkojn de konusaj malakrigitaj dentoj. Pro efiko de la narkotaĵo aŭ pro la bato kontraŭ la arbo la monstro eligis fetoran enhavon de sia stomako.
Tor Lik kaptis Tivisa-n je la mano kaj almontris duondigestitan homan kranion, eligitan kun pecoj de aliaj ostoj. Ambaŭ esplorantoj tremeris pro averta krio de Gen Atal:
— Gardu vin, ĝi vekiĝas!
La malantaŭa kruro tremeris unu fojon, duan. «Ne povas esti! — pensis Tivisa. — La paralizilo efikas dum ne malpli ol horo». Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj desaltis malantaŭen pro rigardo de kelkaj paroj de okuloj, same grandaj, diafanaj kaj ruĝaj, kiel ĉe la dormigita monstro, kiuj persiste rigardis al ŝi el interarba mallumo. Unu el la animaloj, duonkaŝita per tavolo de arba putraĵo, rampis, serpentumante, al la narkotita besto.
— Tor, rapide! — flustris Tivisa.
La defenda kampo de la SDP deĵetis la arogan estaĵon, kaj ĝia muĝo eksilentis en la nepenetrebla muro.
Tor Lik metis la SDP-on ĉe alia flanko de la arbo, kaj Tivisa okupiĝis pri esploro de la anestezita animalo. Dume Gen Atal elprenis el sia SDP aparaton, similan al la paraliza pistolo de Tivisa, kaj surmetis sur ĝin rondan skatolon kun noĉita dorno, elstaranta centre. La astrofizikisto estis helpanta al Tivisa. Ili duope renversis la monstron, farante elektrogramojn.
Gen Atal komutis la pistolon al la maksimuma forto kaj pafis laŭlonge de la trunko de la arbo, ĉe kies piedo ili staris. La skatolo firmege alkroĉiĝis en disforkiĝo de du potencaj branĉoj sur alto je pli ol tricent metroj. Teleregata motoro mallevis fiksilon sur maldikega ŝnuro. Al ĝi Gen Atal alfiksis plektitajn rubandojn, kunigis ilin per du bukoj — kaj la levaparato estis preta.
Post kelkaj minutoj Tivisa ekflugis sur teruran alton, levita per la motoro, kaŝita en la bobeno. Ŝi uzis sian pistolon, por enbati kelkajn kroĉilojn por garda ŝnuro kaj por pendigilo de SDP-oj. La SDP de Gen Atal estis levita lastvice. Tuj kiam malŝaltiĝis la defenda kampo, la bestoj, embuskintaj malantaŭ arboj, ĵetis sin al la ankoraŭ ne vekiĝinta animalo. Krakado de ostoj kaj longa hurlo ne lasis ian dubon pri la sorto de unu el la lastaj grandaj animaloj de Tormans, loĝintaj sur la planedo, antaŭ ol ĝi estis dezertigita fare de la homo.
La maldika trunko, fortika, kiel ŝtala risorto, ete balanciĝadis pro laboro de la leva motoro.
Tivisa-n amuzis la aventuro. Post polvaj ebenaĵoj kaj malvastaj urboj ŝi unuafoje trafis sur ebriigan alton. Maldikeco de la trunko plifortigis la senton de danĝero, kaj nedifiniteco de la stato, el kiu necesis eliri, streĉante mensajn kaj korpajn fortojn, ŝajnis alloga…
Gen Atal grimpis pli alten. El la nepenetrebla foliaro aŭdiĝis lia jubila ekkrio:
— Ĝuste, ĝi estas!
— Kio estas? — demandis Tor Lik.
— Aera fluo, stabila vento!
— Certe! Se nur por tio ni grimpis ĉi tien, do sufiĉus demandi min.
— Kiel do vi sukcesis sen aparatoj rimarki aeran fluon?
— Ĉu vi rimarkis neordinare altan humidecon de foliaroj?
— Jes, efektive. Nun ĉio estas klara! Jen en kio estas klarigo de la grandega alto de arboj. Ili penas atingi konstantan fluon de aero, trairantan super la montoj, kiu portas humidon en la senventa lando… Ĉio estas bonega. Levu vin ĉi tien, ni surtrenos la SDP-on kaj preparos glisilon.
— Ĉu glisilon?
— Certe. Mi antaŭvidis eblan neceson transiri montofendojn, riverojn aŭ marajn golfojn.
Densa verd-bruna kovraĵo vidiĝis je cent metroj pli malalte ol la tursimila foliaro de la arbo, elektita de la vojaĝantoj. En direkto de la ekvatoro kaj de la aksa meridiano (Tivisa plurfoje diris, ke ŝi ne povas kutimiĝi al la «vertikala» ekvatoro de Tormans kaj ĝiaj «horizontalaj» meridianoj) la arbara densejo estis detranĉata per griz-violaj deklivoj de la montoj. Malantaŭ ili troviĝis iam granda rivero, fluanta laŭ la fruktoriĉa valo Men-Zin, kaj unu el la plej antikvaj urboj de la planedo — Kin-Nan-Te. La teranoj kalkulis atingi Nan-Te-n kaj el tie voki avion.
Gen kaj Tor komencis disvolvi grandegajn foliojn de maldikega filmo, etendante ĝin sur framojn el fadenoj, rapide rigidiĝantaj en aero.
Tivisa ŝargis la informajn bobenojn per novaj observaĵoj. Kiam leviĝis la suno, la teranoj malleviĝis malsupren kaj kaŝiĝis en la foliaro, atendante plifortiĝon de aeraj fluoj. De krudaj, hoke kurbigitaj folioj iris ebriiga odoro, sekiganta la gorĝon.
— Prefere surmetu la maskojn, — konsilis Tivisa.
La viroj obeis, la spirado iĝis pli facila. Tor Lik apogis sin al la trunko, kun plezuro rigardante al Tivisa. Ŝi instalis sin en disforkiĝo de branĉo, etendita, kiel manplato de giganto, kaj trankvile laboris, egalmezure balanciĝante sur tricentmetra alto, kvazaŭ ŝi dum tuta sia ankoraŭ nelonga vivo grimpadis laŭ arboj.
Gen Atal disdonis kartoĉetojn kun nutraĵo kaj enpensiĝis.
— Mi ne povas forgesi pri la kranio, eligita de la monstro, — subite diris li. — Ĉu vere tiuj estaĵoj estas hommanĝantoj?
— Probable, — respondis Tivisa. — Pli verŝajne, ili manĝas kadavrojn. Atentu du detalojn, kiuj kvazaŭ ekskludas unu la alian. Tiuj animaloj havas amplekson de granda rabobesto, sed iliaj dentoj estas kvankam fortaj, tamen mallongaj kaj malakraj. Probable, tio estas la plej grandaj el tiuj surteraj animaloj de Tormans, kiuj restis, ĉar ŝanĝis la nutromanieron. Tio okazis dum la katastrofa periodo, dum la Jarcento de Malsato, kiam estis sufiĉe da kadavroj, se nur homoj mem ne rivalis kun tiuj animaloj en manĝado de ilia nutraĵo.
— Terurajn aferojn vi diras, Tivisa, — sulkiĝinte, diris Gen Atal.
— La naturo eliras el siaj senelirejoj laŭ plej senkompataj vojoj. Kanibalismo ĉesas esti malpermesita ĉe malalta nivelo de emocioj kaj intelekto, kiam ordono de malsata korpo blindigas sentojn kaj paralizas volon.
Tor Lik rektigis la lacajn krurojn.
— Se homo estis manĝita, do la ĉirkaŭaĵoj estas ne tute senhomaj.
— Obtuzbuŝegaj rabobestoj povas trakuri grandajn distancojn. Kaj krome, ĉu vi forgesis, kion oni antaŭnelonge diris al ni en la Biologia instituto?
— Pri vagantaj homoj kaj tutaj vilaĝoj, kaŝiĝantaj en la forlasitaj regionoj? — rememoris Tor Lik. — Eble, ĝuste tio estas la danĝero, pri kiu oni nin avertis?
— Sed eble, ili diris pri limajoj aŭ pri tiuj ĉi, — Tivisa almontris malsupren kaj ĵetis tien malplenan kartoĉeton.
Responde aŭdiĝis tondra muĝo.
— Tamen estas strange, ke oni nin ne avertis, — diris Tor Lik. — Aŭ ili mem nenion scias?
— Estas malfacile tion supozi! — kontraŭdiris Tivisa. — Sed, vere, tio estas stranga. Eble, la rezervajn arbarojn delonge neniu vizitis?
— Juĝante laŭ malesto de emo al la naturo, ankaŭ tio eblas, — respondis Tor. — Ĉi tie de la naturo restis nur fragmentoj, kaj nur porutilaj, sen profundo, sen interna animo, sen komplikaj interligoj. Do kia ĉi tie povas esti intereso al la naturo!
— Kiel do? — miris Gen. — Vi vizitis dekon da rezervejoj, kaj ĉu nenio interesis vin, ne altiris almenaŭ per sia neordinareco?
— Oni montris al ni dek kvin rezervejojn, — diris Tivisa.
— Des pli. Kaj en ĉiuj, eble, vi trovis ion? Kaj homojn, posteulojn de tiuj, kiuj garde konservadis la naturon en diversaj lokoj de la planedo?
— Gen, komprenu, ke ĉiuj rezervejoj de Tormans estas novaj plantejoj surloke de neniigitaj arbaroj kaj stepoj. En ili estas nenio antikva, same kiel en nemultaj specioj de animaloj, restintaj en zoologiaj ĝardenoj, degenerintaj kaj revenigitaj al pseŭda sovaĝa vivo inter regulaj vicoj de plantaĵoj. Kaj ni ne vidis eĉ unu vere grandan arbon.
— Do, ni ĉiuj estas unuafoje sur insuleto de la antikva naturo de Tormans! Tamen mi ne dezirus plu resti ĉi tie. Tri tagoj tute sufiĉas.
— Sufiĉas, Gen! Ni ne devas atendi. Eble ni ankoraŭ revenos ĉi tien sur helikoptero, por gvati la ŝrikulojn, — diris Tivisa.
Venteto facile susurigis foliojn. La teranoj haste muntis duan romban glitilon el preskaŭ senpeza filmo, alfiksis turboskatolojn kun faldeblaj aeraj helicoj. Energio en ĝi sufiĉis nur por du-tri minutoj de ekflugo. Gen kun du SDP-oj konsistigis la ŝipanaron de la unua rombo. Tivisa, Tor kaj la tria SDP lokiĝis sur la skeleto de la dua glitilo. Ekturniĝis la helicoj, la diafanaj romboj unu post la alia deglitis de la pinto de la arbo kaj malrapide eknaĝis super tapiŝo de kuniĝintaj foliaroj en direkto de la montoj. Gen Atal faciligite suspiris. Dum turniĝis la helicoj, la glitiloj atingis randon de la arbaro kaj, kaptitaj de leviĝanta aerfluo, alflugis duan ŝtupon de la montoj. La vertikalajn malhel-lilajn murojn de altebenaĵoj ne eblis superi sur malfortaj aerfluoj. Gen Atal direktis la glitilon en larĝan trapasejon, distranĉantan krutajn rokojn.
Por miro de la teranoj, ili malleviĝis inter montetoj de ŝtoniĝintaj argiloj, apud bona vojo, nur negrave difektita per terglitoj kaj subfosoj de fluoj.
Tor Lik deziris paki sian glitilon, sed Gen svingis la manon.
— Ŝargoj en la turboskatoloj estas eluzitaj, la drato rigidiĝis, kaj ne plu estas fleksebla, tio estas senutila ŝarĝo.
La astrofizikisto kun bedaŭro rigardis al la grandega romba flugilo, etendiĝinta sur deklivo de monteto, kaj ekiris al la vojo.
Leviĝo laŭ la ardigita montofendo okupis kelkajn horojn. La teranoj haltis por ripozo en ombro de kruta deklivo.
— Laŭ la vojo ni povas iri ankaŭ nokte, — diris Tor Lik kaj komencis blovi maldikegan kusenon.
— Mi dezirus atingi la montopasejon ankoraŭ tage, — pigre kontraŭis Gen Atal. — Ni rigardos, kio estas tie, post la montoj. Se la vojo konserviĝis pli bone, ni veturos sur la SDP-oj.
— Bonege! — konsentis Tor Lik. — Kiu ne ŝatas rajdi sur SDP! Kaj Tivisa jam en la lernejo famiĝis pro lerteco en tiu sporto… Interalie, kie ŝi estas? — la astrofizikisto ekstaris.