Литмир - Электронная Библиотека

Ĉapitro 9

Katenita Kredo

Vir Norin kaj Eviza Tanet, alflugintaj al Kin-Nan-Te, renkontis tutan armeon da «liluloj». La monto de rompaĵoj de la falinta turo estis jam malkonstruita, la kadavroj de la «ofendantoj» estis forigitaj, tiuj, kiuj restis vivaj, malaperis.

La korpoj de la tri teranoj kuŝis en la tombejo en pavilono el ruĝa ŝtono. Tivisa kaj Tor ne disigis la brakumojn. Iliaj restintaj vizaĝoj konservis reflekton de antaŭmorta impeto de senlima kareso. Gen Atal-on oni povis rekoni nur laŭ la skafandro.

Eviza kaj Vir liberigis ilin de la defenda vesto, kiun la esploristoj ne sukcesis demeti, kaj komencis sepulton. Fortega sparko eliĝis el SDP — kaj sur ŝtona plato restis nur konturoj de la korpoj, signitaj per tavolo de subtila cindro. En muta funebro Eviza kaj Vir kolektis kaj miksis la cindron: la pereintaj teranoj kuniĝis en la lasta frateco.

La cindran urnon el plateno kaj la tri SDP-ojn kun spuroj de malsukcesaj penoj de rompmalfermo sur la kloŝoj oni transportis al «Malhela Flamo».

Rodis ricevis inviton de la Kvaropa Konsilio. La regantoj de la planedo esprimis al ŝi kondolencon pro pereo de tri gastoj el la Tero. Ĉu hazarde, ĉu intence la Konsilio kunvenis en la nigra halo, kiun la teranoj nomis la Halo de Mallumo.

Rodis, senpasia kaj senmova, starante elaŭskultis la mallongan paroladon de Ĉojo Ĉagas. La prezidanto de la Kvaropa Konsilio, evidente, atendis respondon, sed Rodis silentis. Neniu kuraĝis rompi la maltrankvilan silenton. Finfine Faj Rodis aliris Ĉojo-n Ĉagas.

— Mi multon lernis sur via planedo, — diris ŝi senafekte, — kaj nun komprenas, kiel povas mensogi homo, devigita al tio per minaco. Sed kial mensogas tiu, kiu posedas forton de granda potenco, la forton, kiun donas al li la tuta piramido de la homaro de Jan-Jaĥ, sur kies pinto li staras? Por kio? Ĉu la tuta sistemo de via vivo estas tiel trapenetrita per mensogo, ke eĉ regantoj obeas ĝin?

Ĉojo Ĉagas ekstaris, paliĝinte, kaj, distirinte la dense kunpremitajn lipojn, tra la dentoj eldiris:

— Kio?! Kiel vi aŭdacas…

— Pro bonaj intencoj mi aŭdacas ĉion. Vi kredigis min, ke la avioj estis senditaj, kaj rememorigis, ke viaj ordonoj estas plenumataj senŝanĝe. Al la dua demando vi respondis, ke la avioj estas prokrastitaj per tempesto kaj trabatiĝas tra ĝi. Mia malklereco en la planedografio de Jan-Jaĥ igis min kredi tion, sed Gen Atal kaj Tor Lik esploris la atmosferon, divenis la trompon kaj sukcesis antaŭ la morto averti nin.

Rodis eksilentis. La vizaĝo de Ĉojo Ĉagas tordiĝis. Li kriis falsete tiel, ke aŭdis la tuta halo:

— Gen Ŝi!

— Mi aŭskultas, granda prezidanto!

— Esploru, kiu kondukis la aviojn, kiu informis pri la tempesto kaj kiu estris la operacion. Ĉiujn ĉi tien! Mi mem enketos.

— Mi petas vin, prezidanto de la Konsilio! — Faj Rodis kunmetis la manplatojn kaj klinis la kapon. — Ne plu necesas viktimoj — ili sen tio multas. Viaj gardistoj mortigis multajn homojn en la urbo Kin-Nan-Te, kaj ni, — Rodis unuafoje tremeris, — perdis proksimulojn.

— Vi ne komprenas, — kun kolero kontraŭdiris Ĉojo Ĉagas, — tiuj, kiuj kulpas, malhonoris min, la Konsilion, nin ĉiujn, montrinte mensoguloj kaj hipokrituloj!

— Kio do ŝanĝiĝos, se oni ilin ekzekutos?

— Ĉio! La rompintoj de la ordono estos punitaj, vi konvinkiĝos pri sincereco de niaj intencoj kaj mia veremo.

Faj Rodis penseme rigardis al Ĉagas. La muta riproĉo de Faj Rodis iĝis netolerebla por la reganto de Tormans. Li malleviĝis en la fotelon, mallerte fleksiĝinte, kaj, svinginte la manon, disirigis la Konsilion.

Faj Rodis leviĝis laŭ la ŝtuparo en la «teran» alon de la palaco, preparante sin al malfacila interparolo kun Grif Rift. La ŝipestro insistis pri duopa konversacio. Rodis komprenis, ke tiun peton kaŭzis nur lia deziro koncentri tutan sian volon sur ŝi sola.

Ili iĝis vizaĝo al vizaĝo, kvazaŭ Rodis enirus kaj sidiĝus en la pilota kajuto inter la vando kaj la regpanelo. La nevidebla limo de kontakto de la frontaj flankoj de la stereoprojekcioj entenis en si la tutan distancon, disigantan ilin. Rift kaj Rodis, kiel ĉiuj teranoj kun evoluinta kaj trejnita psiko, komprenis unu la alian preskaŭ sen vortoj — vortoj servis nur kiel konfirmo de sentoj.

Kaj, renkontinte rigardon de Grif Rift, kun riproĉo observanta la «vivsignalojn» — la verdajn lumetojn, da kiuj restis nur kvar, Faj Rodis firme diris:

— Tio ne eblas, Rift. Fuĝo, retiriĝo, nomu tion kiel vi deziras, ne eblas. Ne eblas post tiam, kiam ni semis esperon, post tiam, kiam tiu espero komencis kreski en kredon!..

La ŝipestro peze levis sin. Kunpremante la grandajn manojn, ĝibetiĝante, li sendeŝire rigardis en la verdajn okulojn de la virino, kiun ne eblis ne ami. Poste li rektigis sin, etendis la bruston. Tuta lia figuro esprimis indignon.

— La damnita planedo ne kostas eĉ milonon de niaj perdoj. Ĉi tie oni ankoraŭ ne pretas al io ajn bona! Ni ne povas allasi tiajn viktimojn! — Rift almontris per la mano al la por ĉiam estingiĝintaj «vivsignaloj».

Rodis aliris la limon mem, disigantan iliajn projekciojn.

— Trankviliĝu, Grif, — milde kaj mallaŭte diris ŝi, levante al li la malgajan vizaĝon. — Ni ambaŭ, inicitaj en scion, pri kiu oni eĉ ne suspektas ĉi tie, ne povas vivi kaj esti liberaj, dum ekzistas malfeliĉuloj. Kiel eblas transiri la sojlon de la plej alta ĝojo, kiam ĉi tie tuta planedo estas en infereco, dronanta en maro de malfeliĉo? Kio kompare kun tio estas mia vivo, la via kaj de ni ĉiuj? Demandu tri miajn kunulojn!

— Mi scias, kion ili diros, — ekreginte sin, respondis Grif Rift, rigardante preter Rodis. — Ili diros, ke ilia ĉeesto mem estas necesa, ke ĝi donas al la homoj de Tormans revon kaj kredon kaj per tio kunigas en strebo al la celo.

— Jen, vi mem respondis, Rift! Vi scias, ke ju pli longe ni estas ĉi tie, des pli bone estas por ili. Kun tuta nia malperfekteco por ili ni estas la viva realiĝo de ĉio, kion alportas al la homo la komunisma socio. Se ni fuĝos, tiam la pereo de Tivisa, Tor kaj Gen vere estos vana. Sed se ĉi tie kreiĝos grupo de homoj, posedantaj scion, forton kaj kredon, do tiam nia misio estos pravigita, eĉ se ni ĉiuj pereos.

— La legendo pri sep virtuloj. Sed la tuta planedo ne estas urbeto, kaj ni estas tro malmultaj! — morne subridis la stelŝipestro.

— Kaj ree vi forgesas, ke kun ni estas la Tero, ĝiaj scioj, ĝia aspekto en la stereofilmoj, tiom sukcese demonstrataj de vi. Aldonu niajn prelegojn, kaj rakontojn, kaj nin mem. Baldaŭ Ĉedi, Vir kaj Eviza iros en la urbon, se mia interparolo kun la reganto estos sukcesa.

— Ĉu Tael diris al vi, ke oficistoj de la Konsilio indignas pri la demonstro de la filmoj? — demandis Grif Rift.

— Ankoraŭ ne. Mi atendis tion. Mi esperas bridi la regantojn, por ke ili ne malutilu al tiuj, kiuj spektis kaj spektos. Kaj ne staru tiel ŝtipe, kara!

Grif Rift senhelpe dismetis la manojn, evitante la rigardon de Rodis. Subite li rimarkis malantaŭ ŝi sur la muro kolorajn konturojn de iaj bildoj: antaŭe ili ne ekzistis. Rodis movis la fokuson de la ekrano, kaj mem depaŝis flanken.

La tuta muro de ŝia ĉambro estis pripentrita per helaj krudetaj farboj de Jan-Jaĥ. La ĵus finita fresko, kiel tuj komprenis Grif Rift, simbolis leviĝon el infero.

Laŭ teruraj deklivoj, helpante unu al alia, per lastaj penoj grimpis homoj. Malsupre, sur abunda herbo, svarmis diversspeca homamaso, malestime montrante al la ŝvitkovritaj, kompatindaj kaj palaj grimpantoj. Malproksime staris grupetoj de homoj, certaj pri sia supereco, rigardantaj fremde kaj indiferente.

Tragike senespera ŝajnis tiu leviĝo. Alte supre, preskaŭ sur la eĝo de la muro, ĉirkaŭanta la belan malaltaĵon, per akra kojno elstaris la lasta ŝtupo de la leviĝa vojo. Blua lumo estis leviĝanta el ombro, reflektiĝante en la roko. Sur la rando mem de la elstaraĵo, katenita per brilanta ĉeno, sur la genuoj staris virino, ŝiaj manradikoj kun kruela forto estis altiritaj al la dorso per tria turno de la ĉeno, ĉirkaŭinta la ventron kaj la dekstran femuron. La ĉeneroj enpremiĝis en la nudan korpon, apenaŭ kovritan sur la dorso per nigra ondo de la haroj. Ligita, ne povanta etendi la manojn al la grimpantoj kaj eĉ doni kuraĝigan signon, ŝi tamen estis simbolo: neŝancelebla certeco de la scio! Kvazaŭ ŝi koncentris en si ĉiujn ĝojojn de konsolo kaj espero. La Katenita Kredo ŝajnis sendependa kaj libera, kvazaŭ ne estis la kruelaj katenoj, morto kaj sufero. Ĉu hazarde, ĉu intence, la Katenita Kredo similis al Ĉedi…

— Por kio ĝi estas ĉi tie? — ekdubis Grif Rift. — Ĉu oni komprenos?

— Komprenos, — certe diris Rodis, — mi volas lasi en la palaco memoron pri ni.

— Ili neniigos!

— Eble. Sed antaŭ tio ĝiaj fotoj disiros laŭ la planedo.

— Vi estas pli forta ol mi ĉiufoje… — Rift, eksilentinte, rigardis al Rodis kiel antaŭ disiĝo.

Ŝi kliniĝis al la limo de la fokuso mem, movis la manon trankvilige kaj karese.

— Lastatempe mi sonĝas pri Amria Maĉen, la plej granda monto de Azio. Sur monta plataĵo, kie bosko de himalajaj piceoj limas kun senarba monteto, staras budaisma antikva templo — restadejo por laculoj. En tiu templo — la loko de ripozo kaj medito antaŭ potenca impeto de la montoj al la ĉielo — dum mateniĝo kaj antaŭ sunsubiro sonas grandegaj gongoj de pura ora koloro el tantal-kupra alojo. Longaj potencaj sonoj flugas en senfinan foron, kaj ĉiu bato longe daŭras en ĉirkaŭanta silento.

Saman senton kaŭzas sonorilejoj de antikvaj rusaj temploj, restaŭritaj kaj provizitaj per titanaj sonoriloj. Tiuj arĝentecaj sonoriloj sonoras per same longaj notoj de speciale pura tono, altirantaj el malproksime per sorĉa nesuperebla voko. Kaj kvazaŭ mi kuras al tiu voko tra maldensa matena nebulo en arĝento de mateniĝo… sed ĉi tie mateniĝo alportas nur mornan rememorigon pri nefiniteco. Kaj kuras nur tempo…

Rodis rapide adiaŭis kaj malŝaltis la TVF-on.

En najbara ĉambro Eviza Tanet estis kritike pririgardanta Ĉedi-n kaj Vir Norin-on, vestintajn sin por eliro ekster la ĝardenojn Coam, malsupren, en la vivsvarmon de la ĉefurbo, loĝata, el la tera vidpunkto, kun nekredebla denseco.

— Malsukcese, Ĉedi, — decideme deklaris Eviza, — el kilometra distanco en vi videblas tera virino. Se ĉi tie homoj estas vere malbone edukitaj, do vin sekvos tuta homamaso.

— Nu, kaj kiel vi?

— Mi ne intencas vagi laŭ stratoj sola, kiel vi kaj Norin, min akompanos tormansaj kolegoj. Ili ekipos min per speciala vesto de medicinisto, de kanarie flava koloro. Tial por mi sufiĉas pantalono kaj bluzo.

55
{"b":"87641","o":1}