Литмир - Электронная Библиотека

Ĉapitro 5

En la ĝardenoj Coam

Neja Holli, transloĝiĝinta sub la kupolon de la stelŝipo anstataŭ Gen Atal, vekiĝis pro obtuza hurlado de aparatoj de ekstera aŭskultado. Ŝi komprenis, ke «Malhela Flamo» transiris sur malaltan orbiton, ne malŝaltante la defendan kampon. Sur la ekrano de la interna TVF ŝi ekvidis la pilotojn de la stelŝipo, vigle konversaciantajn kun Faj Rodis.

La malleviĝo de «Malhela Flamo» devis eksciti la tutan planedon. Eblis dua atako ĝuste en tiu momento, kiam la teranoj malŝaltos la defendan kampon. Faj Rodis, insistinta pri malŝalto de la kampo, venkis en la disputo. Ŝi konvinkis la pilotojn pri tio, ke en oligarkia ŝtato la informa retrokuplo nepre estas malforta. Dum mesaĝo pri tio, ke la kampo estas forigita kaj eblas ripeti la atakon, atingos la superan estron, «Malhela Flamo» sukcesos alteriĝi.

La stelŝipo turniĝis super la planedo Jan-Jaĥ, celante al la difinita loko de alteriĝo. Tiu kabo, elstaranta en maron, estis tro malgranda por la grandega, mallerta SRR. Estis malfermitaj ankoraŭ du vidaj ŝaktoj, kaj la teranoj ne povis deŝiriĝi de ili, unuafoje rigardante al la planedo el tiom proksima distanco. «Malhela Flamo» faris lastajn rivoluojn sur alto de ĉirkaŭ 250 kilometroj. La atmosfero, iom pli densa, ol la tera, jam komencis varmigi la ŝipon, dissekcantan ĝin. La planedo Jan-Jaĥ ne ŝajnis lazura, kiel la Tero. La dominanta kolornuanco estis viola, grandaj lagoj inter montoj aspektis preskaŭ nigraj, kun oreca brilo, kaj oceanoj — intense ametistaj. Tie, kie tra maldika tavolo de akvo videblis malprofundaĵoj, la maro morne verdis.

La teranoj kun malgaja sento rememoris ĝojan verdan koloron de Tibeto, kia ili vidis ĝin lastfoje el sama alto.

Paralelaj ripoj de dissekcitaj malaltaj montaraj eĝoj, vicoj de dense starantaj piramidoj, labirintoj de sekaj valoj sur neĉirkaŭrigardeblaj altebenaĵoj de Jan-Jaĥ ŝajnis helbrunaj kun violkolora nuanco. Iuloke maldika vegeta kovraĵo kuŝis sur prifosita kaj senfrukta grundo kiel ĉokolada kovrilo. Kolosaj elverŝaĵoj de sulkecaj malhelgrizaj lafoj markis la zonon de ekvatoraj disrompoj. Ĉirkaŭ tiuj mornaj regionoj la grundo ricevis brikruĝan koloron, kaj kun malproksimiĝo for de la lafaj montoj iĝis ĉiam pli flava. Simetriaj sulkoj de sablaj dunoj faltis dezertan bordon, kaj la planedo ŝajnis neloĝata.

Nur rigardinte pli atente, la teranoj ekvidis, ke laŭ longaj riveroj kaj en malaltaj valoj, kie la grundo bluis pro humidaj vaporoj, grandaj areoj estis dislimitaj per regulaj kvadratoj. Poste videbliĝis vojoj, verdaj insuloj de urboj kaj gigantaj grizbrunaj makuloj de subakvaj ĝangaloj sur maraj malprofundaĵoj. Nuboj ne diseriĝadis al lanugaj buletoj, plumaj strioj aŭ ŝiritaj blindige blankaj kampoj, kiel sur la Tero. Ĉi tie ili aglomeriĝadis kiel skvamaj, grajnaj bulegoj, amasiĝante super maroj de la vosta kaj la kapa hemisferoj.

La stelŝipon trapenetris vibrado. Grif Rift ŝaltis malvarmigilojn. Ĉirkaŭita de arĝenta nubo, la ŝipo ekimpetis malsupren. La ŝipanaro ĉi-foje renkontis la bremsan superpezecon ne en la magnetaj kameroj, sen en la amortizaj foteloj kaj sur divanoj. Kaj ree, senkonscie obeante al la nevidebla limo, la sepopo, vestita en metalajn kirasojn, kuniĝis sur divano aparte de la ceteraj ŝipanoj.

La loko kaj la tempo de alteriĝo de «Malhela Flamo», kiel poste eksciis la teranoj, estis sekretigita. Tial nur nemultaj loĝantoj de Jan-Jaĥ vidis, kiel la giganta ŝipo, subite aperinta el profundo de la ĉielo, ekpendis super la dezerta kabo. Varmega fosto de bremsa energio batis la maldensan grundon, levinte polvan kaj fuman trombon. La freneze kirliĝanta kolono longe ne cedis al premo de mara vento. Ĝia varmega spirado disvastiĝis fore laŭ la maro kaj la firmaĵo, renkonten al hastantaj ĉi tien longaj bruantaj maŝinoj, plenŝtopitaj per tormansanoj en samaj lilaj vestoj. Ili estis armitaj — sur ĉies brusto pendis skatoloj kun elstarantaj antaŭen mallongaj tuboj. Kaptitaj per la varmega spirado de la trombo, la aŭtoj haltis en respekta malproksimo. La tormansanoj atente rigardis en la polvan kurtenon, penante kompreni, kio estas tio — ĉu bona alteriĝo aŭ katastrofo? Iom post iom tra la grizbruna mallumo komencis aperi la malhela kupolo de la stelŝipo, kiu staris tiel firme, kvazaŭ ĝi malleviĝis sur anticipe preparitan fundamenton. Mirige por la tormansanoj, eĉ alta vepro ĉirkaŭ la ŝipo estis nedamaĝita. Oni devis trahaki vojon, por tralasi aŭtojn kun emblemo de kvar serpentoj, destinitajn por la alflugintoj.

Ĝuste apud la stelŝipo mem vegetaĵoj estis neniigitaj kaj la grundo fandiĝis, kreinte glatan ringan placeton.

Subite la malsupro de la stelŝipo dronis en arĝenta nubo. Al la tormansanoj blovis malvarmo. Post kelkaj minutoj la grundo malvarmiĝis. En la ŝipo malfermiĝis du rondaj lukoj, similaj al larĝe dismetitaj okulegoj. Iliaj elstaraj poluritaj surfacoj eklumis per malbonaŭgura rebrilo sub radioj de la ruĝa suno, trapenetrintaj la kirlaĵojn de maldensiĝanta polvo. La lile vestitaj tormansanoj, traŝiriĝantaj duonringe tra la vepro, haltis, retrorigardante al la aŭtoj, restintaj malantaŭe. De tie oni laŭ vico transsendis ordonon ne aliri pli proksime. Nehome potenca elspiro aŭdiĝis super la kabo. Spirala moviĝo de aero kirlis foliojn, pecojn de karbiĝintaj branĉoj kaj malleviĝintan polvon, levante ilin supren al la violkolora firmamento. Vento kaptis kaj forportis la rubaĵon en la dezertan maron. Sen paŭzo super la ringa elstaraĵo de la malsupro de la ŝipa kupolo disrampis flanken dikaj kirasaj platoj. Eliĝis peza tubo, diametre pli granda, ol homa alto. Sur ĝia fino elegante kaj senbrue disvolviĝis ventumilo el metalaj traboj, sub kiu malleviĝis sur la grundon diafana ĉelo de lifto. Retenante la spiron, la tormansanoj rigardis al tiu kristale brilanta kesto.

Faj Rodis, kiu iris antaŭe laŭ la tuba galerio, per rigardo adiaŭis la restantajn ŝipanojn. Ili viciĝis, kaj, penante kaŝi maltrankvilon, adiaŭis la forirantojn per ridetoj kaj karesaj manpremoj.

Ĉe regstangoj de la lifto staris Grif Rift. Li retenis la metalan kubuton de Rodis, flustrinte kun nekutima por li mildeco:

— Faj, memoru, mi pretas ĉion responsi! Mi forviŝos ilian urbon for de la planedo kaj disfosos ĝin ĝis kilometra profundo, por savi vin!

Faj Rodis brakumis la ŝipestron ĉe la fortika kolo, altiris lin al si kaj kisis.

— Ne, Grif, vi neniam faros tion!

En tiu «neniam» estis tiom da forto, ke la severa stelŝipano obee klinis la kapon…

Antaŭ la loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ aperis virino en nigra vesto, simila al tiuj, kiuj estis permesitaj nur al la superaj funkciuloj de Saĝejo. Metalaj stangetoj sur la kolumo tenis antaŭ la vizaĝo de la gastino diafanan ŝildeton. Sur la ŝultroj en takto kun paŝoj tremetis serpentsimilaj tubetoj kaj blindige brilis triangulaj speguletoj, kvazaŭ sanktaj simboloj de potenco. Apude, brilante per nigra metala kovrilo, lerte trotis per naŭ fostetoj-kruretoj ia meĥanismo, nedeirante sekvanta la virinon de la Tero…

Unu post alia eliris ŝiaj kunuloj — tri virinoj kaj tri viroj, ĉiu akompanata de sama meĥanika naŭpiedulo.

Pleje konsternis la renkontantojn la kruroj de la alvenintoj, nudigitaj ĝis la genuoj. Ili brilis per diverskolora metalo, kaj sur la kalkanoj elstaris dentoj, similaj al mallongaj spronoj. Metalo brilis ankaŭ en malfermitaj kolumoj de viraj ĉemizoj, kaj en vastaj manikoj de virinaj bluzoj. La loĝantoj de Jan-Jaĥ kun miro ekvidis, ke la vizaĝoj de la teranoj, glataj, kovritaj per sunbruno, esence neniel diferencis disde la «blankstelaj homoj», kiel la tormansanoj nomis sin. Ili komprenis, ke la metalo sur la korpoj de la alvenintoj estas nur strikta, tre maldika vesto.

Du gravmienaj tormansanoj deiris de alta kaj longa veturilo, fleksiĝinta en la vepro simile al plurartika insekto. Ili ekstaris antaŭ Faj Rodis kaj abrupte kliniĝis.

La virino de la Tero ekparolis en pura lingvo de Jan-Jaĥ. Sed ŝia voĉo, sonora kaj alta, kun metala tembro, eksonis el cilindro sur la ŝultro de la akompananta meĥanismo.

— Parencoj, disiĝintaj de ni por dudek jarcentoj, venis tempo renkontiĝi denove.

La tormansanoj respondis per senorda bruo, interrigardante kun esprimo de ekstrema mirego. La ornamitaj per serpentaj emblemoj oficistoj haste alproksimiĝis kaj invitis la gastojn al la granda veturilo. La plej aĝa oficisto eligis el surbrusta sako folion de flava papero, ĉirkaŭskribita per belaj signoj de Jan-Jaĥ. Klininte la kapon, li komencis krii vortojn tiel, ke lin aŭdis eĉ la homoj en la stelŝipo, kaj la tormansanoj, starantaj malproksime malantaŭ la vepro. Ĉe unuaj vortoj de la oficisto la tormansanoj respekte rektiĝis kaj sammaniere klinis la kapojn.

— Parolas la granda kaj saĝa Ĉojo Ĉagas. Jen liaj vortoj al la alvenintoj: «Vi venis ĉi tien, sur la planedon de feliĉo, de facila vivo kaj de facila morto. En sia granda bonkoreco la popolo de Jan-Jaĥ ne rifuzas al vi pri gastemo. Vivu kun ni, lernu kaj rakontu pri nia saĝo, bonfarto kaj justa vivaranĝo en tiuj nekonataj abismoj de la ĉielo, de kie vi tiel neatendite venis!»

La oratoro eksilentis. La teranoj atendis daŭrigon de la parolo, sed la oficisto kaŝis la paperon, rektigis sin kaj svingis la manon. La tormansanoj respondis per laŭta muĝo.

Faj Rodis retrorigardis al la kunuloj, kaj Ĉedi povis ĵuri, ke la verdaj okuloj sur la senpasia vizaĝo de ŝia estrino ridis, kiel ĉe petolema lernejanino.

Pordo en flanko de la veturilo malfermiĝis, kaj Rodis paŝis sur malleviĝintan ŝtupeton. La naŭpieda roboto, alivorte la fidela SDP, impetis sekve, la plej aĝa oficisto faris protestan geston. Post momento el malantaŭ lia dorso aperis diketa, lile vestita homo kun okulaspekta galono sur la maldekstra flanko de la brusto. Faj Rodis jam levis sin en la aŭton, kaj la SDP kroĉiĝis per antaŭaj kruroj al la rando de la ŝtupeto, kiam la lilvestita homo energie piedbatis la roboton rekte en la kloŝon el nigra metalo. Averta krio de Rodis, kiu turniĝis tro malfrue, frostiĝis sur ŝiaj lipoj. La tormansano ekflugis en aeron kaj, fluginte laŭ arko, falis en la dornan vepron. Vizaĝoj de la gardistoj tordiĝis pro furiozo. Ili estis pretaj ĵetiĝi al la SDP, direktante al ĝi tubojn de siaj surbrustaj aparatoj. Faj Rodis etendis la manon super sia roboto, mallevis la ŝildeton, ŝirmantan la vizaĝon, kaj unuafoje la forta voĉo de la tera virino aŭdiĝis sur la planedo Jan-Jaĥ sen transsendilo:

— Gardu vin! Tio estas nur maŝino, servanta kiel kofro por aĵoj, portanto, sekretario kaj gardisto. La maŝino estas tute sendanĝera, sed estas konstruita tiel, ke kuglo, pafita en la roboton, deflugos malantaŭen kun sama forto, kaj bato povos kaŭzi depuŝan kampon, kiel okazis ĵuse. Helpu al via servisto elrampi el la vepro kaj lasu sen atento niajn meĥanikajn servistojn!

26
{"b":"87641","o":1}