Литмир - Электронная Библиотека

Prologo

«Di pi yu chou — la Tero estis naskita je la horo de Bovo (alie Demono, je la dua horo de nokto)». Malnova ĉina-rusa vortaro de episkopo Inocento. Pekino, 1909.

En la lernejo de tria ciklo komenciĝis la lasta lernojaro. Fine de ĝi la lernantoj sub gvido de jam elektitaj mentoroj devos komenci plenumadon de heraklaj heroaĵoj. Preparante sin al memstara vivo, la gejunuloj kun speciala intereso studis sinoptikaĵon de historio de la homaro de la Tero. La plej grava oni opiniis studon de ideaj eraroj kaj de malĝusta kurso de socia organizo sur tiuj ŝtupoj de evoluo de la socio, kiam la scienco donis eblon regi sortojn de popoloj kaj landoj unue nur ete, kaj poste plene. La historio de la homoj de la Tero estis komparata kun multaj aliaj civilizoj sur foraj mondoj de la Granda Ringo.

Supraj blukadraj fenestroj kun opaleskaj vitroj estis malfermitaj. Malantaŭ ili apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de ondoj kaj susuro de vento en foliaro — eterna muziko de la naturo, kreanta humoron de trankvila meditado. Silento en klasĉambro, pensemaj klaraj okuloj… La instruisto ĵus finis sian lekcion.

Senbrue mallevinte kurtenojn sur grandajn ekranojn kaj per premo de butono foriginte sub la katedron la stereoprojekciilon de TVF,[2] li eksidis, admire rigardante al la koncentriĝintaj vizaĝoj. Ŝajne, la lekcio estis sukcesa, kvankam estis tre malfacile kunigi la malgrandan kaj la grandan, la potencan ekflugon de la homaro kaj la abismon de malfeliĉo de la pasintaj tempoj, la kortuŝajn mallongajn ĝojojn de apartaj homoj kaj la terurajn kraŝojn de ŝtatoj.

La instruisto sciis — post la silento sekvos demandoj, des pli sciavidaj, ju pli tuŝis la junulojn la historia bildo, pripentrita de li. Kaj, atendante la demandojn, li penis diveni, kio pleje interesis la lernantojn hodiaŭ, kio povis resti nekomprenita… Probable, tio estis la psikologio de homoj en malfacilaj epokoj de transiro de malaltaj sociaj formoj al la altaj, kiam kredon je nobleco kaj honesto de homo, je lia hela estonteco, rodis amasiĝo de mensogo, sensenca krueleco kaj timo. Duboj senarmigadis luktantojn por transformo de la mondo aŭ faris homojn indiferentaj pri ĉio pigraj cinikuloj. Kiel kompreni terurajn amasajn psikozojn fine de la EDM — la Erao de la Disa Mondo, kiuj kaŭzis detruojn de kulturoj kaj buĉadojn de la plej bonaj homoj? Junuloj de la EKM — la Erao de Kuniĝintaj Manoj — estas senfine malproksimaj de ĉio ligita kun histerie streĉa nervozeco kaj timoj de la pasintaj tempoj…

La pensoj de la instruisto rompiĝis, kiam el malantaŭ la tabletoj en malsamaj vicoj samtempe levis sin knabino kaj knabo, similaj inter si per maniero vaste malfermi la okulojn, kio donis al ambaŭ mirigitan aspekton. Ili rigardis unu al la alia, kaj la junulo levis la manon per la manplato supren, — gesto de demando.

— Ĉu estas ĝuste diri, ke la tuta historia sperto asertas neeviteblan venkon de la altaj formoj super la malaltaj tiel en evoluo de la naturo, kiel en ŝanĝo de sociordoj? — komencis la junulo.

— Ĝuste, Lark, se ne atenti esceptajn kondiĉojn, kiuj estas tre raraj, kiel ĉio, kio foriras ekster limojn de la granda dialektika procezo de mezumado, — respondis la instruisto.

— Ekzemple, la okazo de Zirda, sur kies malvivaj ruinoj kreskas nigraj papavoj? — demandis Puna, tiriĝante alten per tuta sia malalta staturo.

— Aŭ de aliaj planedoj, malkovritaj pli poste, — aldonis la instruisto, — kie estas ĉio por la vivo: lazura firmamento de granda atmosfero, diafana maro kaj puraj riveroj, varma suno. Sed ventoj blovŝutas senvivajn sablojn, kaj ilia bruo kune kun bruo de maro aŭ tondro estas la solaj sonoj, rompantaj silenton de gigantaj dezertoj. Pensanta vivo en freneza misvojiĝo murdis sin kaj ĉion vivan, apenaŭ tuŝinte la potencon de atomo kaj kosmo.

— Sed ni jam loĝigis ilin, ĉu?

— Ho jes! Sed ĉu tio gravas por tiuj, kies spuroj dispolviĝis antaŭ milionoj da jaroj, konservinte nenion, el kio ni povus kompreni, kiel kaj por kio ili neniigis sin kaj la tutan vivon de sia planedo!

En la trairejon inter la tabletoj glitis Ajoda — silentema kaj flameca, laŭ ĝenerala opinio de la klaso simila al antikvaj junulinoj de Suda Azio, kiuj portis en hararoj aŭ malantaŭ zonoj akregajn ponardojn kaj kuraĝe uzis ilin por defendi sian honoron.

— Mi ĵus legis pri mortintaj civilizoj de nia Galaksio, — diris ŝi per malalta voĉo, — ne murditaj, ne memmortigintaj, sed ĝuste mortintaj. Se konserviĝis heredaĵo de iliaj pensoj kaj aferoj, do iufoje tio estas danĝera veneno, kiu povas veneni ankoraŭ nematuran socion, blinde akceptintan la pseŭdan saĝon. Iufoje tio estas valorega sperto de milionjara lukto por liberiĝo el katenoj de la naturo. Esplorado de pereintaj civilizoj estas same danĝera, kiel malkonstruado de antikvaj arsenaloj, de tempo al tempo renkontataj sur nia planedo. Mi dezirus dediĉi mian vivon al tiaj esploroj, — mallaŭte aldonis la junulino.

— Ŝajne ni deflankiĝas de tio, de kio komencis Lark, — diris la instruisto.

— Puna demandis neĝuste, — levis sin diketa nigrahara knabo. Li ĵetis rigardon malantaŭen al la kamaradoj, plejmulto da kiuj levis la manojn, preskaŭ saltante pro malpacienco.

— Ĉu necesas kompreni tiel, ke komenciĝinta evoluo de socio estas nepre aŭ transiro en la pli altan, komunisman formon, aŭ ĉies pereo? Kaj nenio alia? — daŭrigis li.

— La formulo estas malĝusta, Kimi, — kontraŭdiris la instruisto. — Ne eblas egaligi la procezon de socia evoluo al du pesiltasoj. Inter civilizoj, kiujn ni konas laŭ la Ringo, estas konataj okazoj de rapida kaj facila transiro al la supera, komunisma socio. Ni ĵus parolis pri neniiĝo de disiĝinta mondo, kiu atingis grandajn sciencajn kaj teĥnikajn sciojn. Okazis periodoj de longa tumulto, de buĉaj militoj, deĵetintaj homarojn de kelkaj planedoj malantaŭen, en mizeron kaj sovaĝon. Komenciĝis nova leviĝo, nova milito — kaj tiel okazis kelkfoje, ĝis la produktivaj fortoj de la planedo forkonsumiĝis kaj teĥnike degeneris. Tiun degeneron la posteuloj devis korektadi dum jarcentoj, malgraŭ senlima povo de la supera socia formo kaj helpo de la saĝo de la Granda Ringo.

— Sed ankaŭ tiam la veno de tiu formo de komunisma socio estis neevitebla, ĉu?

— Certe!

— Tiuokaze mi malĝuste formulis la demandon, — post ioma pensado diris Kimi. — Ĉu estas konataj okazoj, kiam homaro sur iu alia planedo atingis altan nivelon de scienco, teĥniko, produktivaj fortoj, sed ne iĝis komunisma kaj ne pereis pro teruraj fortoj de trofrua scio? Ĉu multas tiaj esceptoj el la ĝenerala leĝo de evoluo, kiu, se ĝi estas ĝenerala, devas ilin havi?

La instruisto pensis dum minuto, mallevinte la rigardon al la duondiafana verda pupitro de la katedro, sur kiu dum la lekcio lumis necesaj informoj kaj ciferoj.

La mirinda historio de la planedo Tormans estis sensacio en la memoro de la pli maljuna generacio. Certe, pri ĝi sciis ankaŭ liaj junaj lernantoj. Multajn librojn, filmojn, kantojn kaj poemojn naskigis la epopeo de la stelŝipo «Malhela Flamo». Dek tri ĝiaj herooj estas eternigitaj per monumenta grupo el brilanta ruĝeta ŝtono sur malgranda altebenaĵo Revat, ĝuste sur tiu loko, de kiu komencis sian vojon la stelŝipo.

La klaso silente atendis. Lernantoj de superaj klasoj estis sufiĉe trejnitaj pri eltenado kaj sinregado. Sen eduko de tiuj necesaj trajtoj homo ne povis plenumi heraklajn heroaĵojn, nek eĉ komenci ilin.

— Ĉu vi diris pri la planedo Tormans? — finfine ekparolis la instruisto.

— Ni scias nur pri ĝi! — ĥore respondis la lernantoj. — Kaj kiom estis da aliaj, similaj al ĝi?

— Mi ne povas diri sen detalaj esploroj, — la instruisto ridetis iomete senhelpe, — mi estas historiisto de la Tero kaj scias pri civilizoj de aliaj planedoj nur ĝenerale. Ĉu necesas rememorigi al vi, ke por ekspliko de komplikega procezo de historio de aliaj mondoj necesas tre profunda penetro en esencon de fremdaj por ni ekonomio kaj socia psikologio.

— Eĉ por kompreni, ĉu bonas aŭ malbonas la civilizo, ĉu portas ĝi ĝojon aŭ malĝojon, disfloron aŭ pereon? — respondis sidinta ĉe la fenestro knabo, malsimila al aliaj per sia seriozeco.

— Eĉ por tio, Miran, — konfirmis la instruisto. — Alie ni ne diferencos de niaj prauloj, rapidaj en agado kaj nematuraj en penso. Mi diris al vi pri planedoj, pereintaj pro malsaĝo, sed ja estis ankaŭ aliaj mondoj, kie neniu iun murdis, tamen racihava vivo sur ili finiĝis, kiel oni diris en antikvaj tempoj, per «natura» maniero. Pensanta specio sur tiuj planedoj formortis, kiel formortas neeviteble ĉiuj anstataŭantaj sin specioj de animaloj, kaj kiel formortos ankaŭ la homo, se li neglektos ekkonon de biologiaj fenomenoj en ilia historia evoluo. Tiuj planedoj, komfortaj kaj belaj, estis transdonitaj fare de iliaj formortantaj loĝantoj al la aliaj, por kiuj plej konvenis iliaj naturaj kondiĉoj. Ĉiuj informoj estis transsendataj laŭ la Granda Ringo, kaj loĝigo okazis post kiam foriris la lastaj reprezentantoj de la pereanta civilizo kaj laŭ la Ringo traflugis signalo de morto.

— Kiel la Kavaliroj de Feliĉo, — diris sinĝenema Kunti, — sed ni malbone konas eĉ Tormans-on. Certe, ĉiu legis, sed nun, kiam ni studis nian historion, ni pli ĝuste komprenos Tormans-on.

— Des pli ke la planedo estas loĝata de niaj homoj, posteuloj de la teranoj, kaj ĉiuj procezoj de ĝia evoluo estas analogiaj al la niaj, — konsentis la instruisto. — Tio estas bona ideo. Mi petos en la Domo de Historio «steleton» de memormaŝino kun plena rakonto pri la ekspedicio al Tormans. Por ĝia spektado ni devas prepariĝi. Interkonsentu kun la distribua buroo pri liberiĝo de aliaj lekcioj. Iu el vi, kiu interesiĝas pri kosmofiziko, ekzemple Kimi, preparu por morgaŭ referaĵon pri unuaj stelŝipoj de rekta radio, por ke vi komprenu la etoson kaj zorgojn de la ŝipanoj de «Malhela Flamo». Poste ni veturos al la altebenaĵo Revat, al la monumento, dediĉita al la ekspedicio. Tiam la «steleto» donos al vi plenan komprenon de ĉio okazinta…

Post du tagoj la supera klaso de la lernejo SP LC-401 gaje dissidiĝis sub diafana kupolo de giganta vagono de la Spirala Vojo. Tuj kiam la trajno atingis sian rapidon, en la centra trairejo aperis Kimi kaj deklaris, ke li pretas legi la referaĵon. Aŭdiĝis energiaj protestoj. La lernantoj estis pruvantaj, ke ne sufiĉos atento — estas tro interese rigardi en disajn flankojn. La instruisto pacigis ĉiujn per konsilo aŭskulti la referaĵon en la mezo de la vojaĝo, kiam la trajno veturos tra la frukta zono, larĝa ĉirkaŭ kvarcent kilometrojn, — tio estas du horoj da veturado.

4
{"b":"87641","o":1}