Литмир - Электронная Библиотека

Ĉapitro 6

Prezo de paradizo

— Eviza, kie estas Rodis?

— Mi ne scias, Vir.

— Mi ne vidis ŝin dum tri tagoj.

Ĉedi serĉis ŝin ĉie — de la Rondo de Scioj ĝis la restadejo de la supera reganto, sed tien oni ŝin ne enlasis.

— Rodis malaperis post la demonstro de niaj stereofilmoj, tuj kiam Tivisa kaj Tor forflugis en la vostan hemisferon de Tormans, ne ĝisatendinte permeson demeti la skafandrojn, — diris Vir.

— Ve, — konsentis Eviza, — necesos ankoraŭ iomete porti la kirason. Mi kutimiĝis al la metala haŭto, kaj la liberiĝo de la tuboj kaj la vizaĝaj ŝildetoj estis mirakla. La biofiltriloj malhelpas multe malpli… Sed jen Gen Atal! Ĉu vi scias ion pri Rodis?

— Rodis estas en la Halo de Mallumo. Mi estis leviĝanta laŭ la nigra ŝtuparo, kaj ŝi iris apud Ĉojo Ĉagas, akompanata de gardistoj, kiujn tiel ne ŝatas Ĉedi.

— Ne plaĉas al mi ĉio ĉi, — diris Vir Norin.

— Kial vi maltrankvilas? — senemocie demandis Gen Atal. — Faj restas sola kun Ĉagas. Reganto kun reganto, kiel ŝi ŝercas.

— Tiuj regantoj, malbone edukitaj kaj opiniantaj sin super disciplino, similas al tigroj. Ili danĝeras per neretenataj emocioj, puŝantaj ilin al absurdaj agoj. Kaj la SDP de Rodis staras ĉi tie malŝaltita.

— Ni tuj vidos, — la inĝeniero de kirasa defendo faris en la aero krucan geston per la mano.

Tuj la brun-ora, konvena al la koloro de la skafandro de Gen, SDP alkuris al liaj piedoj. Post kelkaj sekundoj cilindro sur alta tigo, eliĝinta el la kloŝo de la dorso de la roboto, eklumis per lile-roza koloro. Antaŭ la muro de la ĉambro densiĝis, fokusiĝante, bildo de parto de la pilota kajuto de «Malhela Flamo», farita nun posteno de komunikado kaj observado.

La ĉarma vizaĝo de Neja Holli ŝajnis laca en briloj de verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj sur diversaj regpaneloj.

Neja salutis Gen-on per aera kiso kaj, subite maltrankviliĝinte, demandis:

— Kial ne en la difinita tempo?

— Necesas rigardi al la «tabulo de vivo», — diris Gen.

Neja Holli movis la rigardon al la kremkolora panelo, kie hele kaj konstante brilis sep verdaj lumoj.

— Mi vidas mem! — ekkriis Gen, adiaŭis Neja-n kaj malŝaltis la roboton.

— Ni ĉion eksciis! — diris li al Eviza kaj Vir. — Rodis estas nedamaĝita, kaj la signala braceleto estas sur ŝi, sed, eble, oni tenas ŝin… kiel tio nomiĝas…

— Kaptita! — sufloris Vir Norin.

— Kiu estas kaptita? — sonoris malantaŭe Ĉedi.

— Faj Rodis! Vir vidis ŝin en la Halo de Mallumo kun Ĉojo Ĉagas antaŭ tri tagoj, kaj ni tute ne renkontiĝis kun ŝi.

— Do ni iru en la Halon de Mallumo kaj Gen montru, kien ili foriris, — la rapida Ĉedi ekiris antaŭe.

En la fino de la serpe kurbigita galerio ili malleviĝis sur nigrajn tapiŝojn en la rondo de nigraj kolonoj, niĉoj kaj muroj de la Halo de Mallumo, kiel nomis tiun halon la stelŝipanoj.

Gen Atal deiris al la ŝtuparo kun balustrado, pensis dum kelkaj sekundoj kaj certe direktis sin al la nigra spaco inter du proksimigitaj kolonoj. Malantaŭ ĝi troviĝis fermita pordo. Post kelkaj malsukcesaj provoj malfermi ĝin Gen Atal laŭte frapis.

— Kiu aŭdacas frapi pordon de la reganto de Jan-Jaĥ? — ekbojis de supre elektronike amplifita voĉo de gardisto.

— Ni, la homoj de la Tero, serĉas nian regantinon! — ekkriegis, imitante la amplifilon, Vir Norin.

— Mi nenion scias. Revenu al vi kaj atendu, ĝis la regantoj trovos necese veni al vi!

La teranoj interrigardis. Ĉedi flustris ion al Vir Norin, kaj sur la lipoj de la astronavigaciisto ekludis tute knabeca rideto.

— La reganto de Tormans faras tiel! — kaj li klakis per la fingroj.

Post kelkaj sekundoj aŭdiĝis facila troto de la naŭpiedulo, kaj en la nigra halo aperis la ruĝ-viola SDP.

— Kion vi elpensis, Vir? — kun maltrankvilo demandis Eviza. — Ni nur ne malutilu al Rodis!

— Malutilo ne estos. Venis la tempo por doni etan lecionon al ĉiaspecaj regantoj kaj superaj estaĵoj, kiuj ĉi tie tro abundas.

Eviza deiris flanken kun malaproba, sed tamen interesita aspekto, kaj Ĉedi kaj Gen Atal ravite proksimiĝis al Vir Norin. Laŭ komando de la astronavigaciisto la SDP eligis antaŭen rondan, spegule ekbrilintan skatoleton sur dika ringa kablo.

— Fermu la orelajn filtrilojn, — ordonis Vir.

Neimagebla ŝriko tranĉis la silenton de la palaco. La skatoleto de la SDP ĉirkaŭskribis en la aero paralelogramon, kaj la grandega pordo falegis en internon de malhela koridoro, de kie aŭdiĝis timaj krioj.

Vir Norin movis la manon, la ultrasona radiilo kaŝiĝis sub la SDP-on, lasinte sian lokon por la ordinara funelo de sonsendilo.

— Faj Rodis! Ni vokas Faj-on Rodis! — pro la laŭta muĝo de la SDP supre ekŝutiĝis pecoj de vitroj, ekŝanceliĝis kaj estingiĝis la pir-simila lumilo, kiu pendis inter la kolonoj.

— Ni vokas Faj-on Rodis! — ankoraŭ pli laŭte ekkriegis la SDP, kaj subite la teranoj eksentis, ke la planko de la nigra halo foriras el sub la piedoj, kaj ili glitas laŭ klinita galerio. Pro neatenditeco, kun tuta fulma reago de terano, Vir Norin ne sukcesis malŝalti sian SDP-on. La naŭpiedulo plu vokadis Faj-on Rodis en senluma nigro de la subteraĵo, kien deruliĝis ĉiuj kvar teranoj.

Vir Norin strekis per la manplato laŭ la aero, kaj la SDP eksilentis. Blindigaj lumĵetiloj krucigis siajn radiojn sur la vizaĝoj de la teranoj. Tiuj apenaŭ povis vidi, ke ili falis en rondan kelon kun muroj el neprilaborita, krude nitita fero. El kvin flankoj faŭkis malaltaj koridoroj, kaj en ĉiu aperis grupo da gardistoj en lila uniformo, direktintaj nigrajn funelojn de siaj armiloj al la stelŝipanoj.

La naŭpiedulo elstarigis radiilon de defenda kampo, similan al fungo kun akrigita ĉapelo. La teranoj trankvile ĉirkaŭrigardadis, pensante, kiel eliri el la kaptilo. La kvieta aspekto de la rompintoj de la sankta trankvilo de la palaco furiozigis la gardistojn. Malfermante la nigrajn buŝojn en neaŭdata krio, ili ĵetiĝis al la grupo de teranoj kaj estis deĵetitaj al la feraj muroj. El la maldekstra koridoro aperis homoj kun galonoj «okulo en triangulo».

— Jen fia kaptilo! — indigne ekkriis Ĉedi.

— Sprita, el ilia vidpunkto, — diris Gen Atal.

— Mi pensas, kiel trabati la plafonon kaj leviĝi en la Flavan Halon, — kun dubo diris Vir Norin. — Sed por tio malŝpariĝos tro multe da energio.

— Ĉu ne estas pli bone atendi evoluon de la eventoj? — konsilis Eviza.

— Eble! — konsentis la astronavigaciisto.

Longe atendi ne necesis. La lilaj gardistoj faris kelkajn pafojn el siaj armiloj. La stelŝipanoj nenion aŭdis — la defenda kampo ne tralasis eĉ sonojn, ili nur rimarkis ekbrilojn de frambkolora flamo, eliĝanta el la funeloj. La kugloj, reflektitaj per la defenda kampo, batis malantaŭen al tiuj, kiuj sendis ilin. La pafintoj kun torditaj vizaĝoj falis sur la feran plankon.

Vir Norin zorgoplene rigardis al la indikilo, maltrankviliĝante pri malŝarĝo de la baterioj kaj bedaŭrante, ke ankoraŭ kvar potencaj helpantoj senutile staras malŝaltitaj en iliaj ĉambroj supre. Faj Rodis petis malŝaltadi la robotojn, por per ia hazarda signalo ne igi ilin rompi la striktajn regulojn.

Subite — ĉi tie, sur Tormans, ĉio okazadis subite, ĉar pro nescio de karaktero de tormansanoj kaj de iliaj sociaj rilatoj por la gastoj de la Tero estis malfacile diveni evoluon de eventoj — la tumulto ĉesis, la lilaj gardistoj malaperis en la koridoroj, forportante la vunditojn, kaj en la monotonan zumadon de la defenda kampo entranĉiĝis signalo de Faj Rodis:

— Malŝaltu la SDP-on, Vir!

Faciligite elspirinte, la astronavigaciisto forigis la «ombrelon» kaj ekaŭdis amplifitan ordonon de Ĉojo Ĉagas: «La miskomprenon ĉesigu, disiru, la “okuloj” konduku la gastojn supren, en iliajn ĉambrojn!»

Post kelkaj minutoj granda lifto transportis la kvar heroojn al tiu sinuo de la koridoro, de kie komenciĝis la balustrado de la Halo de Mallumo. Ĉe fenestro, malfermita en la ĝardenon, klare vidiĝis la silueto de Faj Rodis. Trablovo movetadis ŝiajn mallongajn nigrajn harojn. La unua al ŝi ĵetis sin Ĉedi. Rodis metis la manojn sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝiaj lipoj ridetis, sed la okuloj estis malgajaj, pli malgajaj, ol dum la unuaj tagoj de la restado sur Tormans.

— Kian tumulton vi faris, karaj! — ekkriis Rodis sen riproĉo. — Mi ankoraŭ ne estas kaptita… ankoraŭ!

— Malaperi por tiel longe! — riproĉis Eviza.

— Vere, mi agis malbone. Sed mi vidis tiom multe dum tiuj tagoj, ke forgesis pri via maltrankvilo.

— Tutegale necesis iom sobrigi ilin ĉi tie, — kolere sulkigis la brovojn Gen Atal. — La vivo iĝas malagrabla pro sensencaj limigoj, stultega memkontento kaj ĉie dissemita timo.

— Sed Faj bezonas ripozon, — interrompis Ĉedi.

Submetiĝante al viviga duŝo de negativaj jonoj, dum la maldikaj kruretoj de la SDP per facilaj tuŝoj de biologie aktivigitaj gantoj masaĝis ŝin, Faj Rodis estis rememoranta la tagojn, pasigitajn en la restadejo de Ĉojo Ĉagas. Tiu travivaĵo ŝancelis ŝian certecon pri la antaŭe skizita plano.

Ĉio komenciĝis de demonstro de stereofilmoj de la Tero. Du SDP-oj establis kanalon, laŭ kiu «Malhela Flamo» komencis transsendi vivajn kaj klarajn bildojn, malnovmaniere nomatajn sur la Tero stereofilmoj. Por loĝantoj de Jan-Jaĥ ili ŝajnis miraklo, transportita ĉi tien vera vivo de la fora planedo.

La anoj de la Kvaropa Konsilio, iliaj edzinoj, kelkaj superaj funkciuloj, inĝeniero Tael, retenante la spiron, observadis, kiel antaŭ ili disvolviĝas bildoj de naturo kaj homa vivo de la Tero.

Por grandega miro de la tormansanoj, nenio mistera kaj nekomprenebla estis en ĉiuj flankoj de la vivo de tiu belega hejmo de la homaro. Gigantaj maŝinoj, aŭtomataj fabrikoj kaj laboratorioj en subteraj aŭ subakvaj ejoj. Tie, en konstantaj fizikaj kondiĉoj, okazadis senlaca laboro de meĥanismoj, plenigantaj per produktaĵoj diskosimilajn konstruaĵojn de subteraj tenejoj, de kie diskuradis transportaj linioj, same kaŝitaj subtere. Kaj sub la blua ĉielo kuŝis vastaĵoj por homa loĝado. Al la tormansanoj malfermiĝis kolosaj parkoj, vastaj stepoj, puraj lagoj kaj riveroj, senmakule blankaj montaraj neĝoj kaj la glacia ĉapo en la centro de Antarkto. Post longa ekonomia lukto la urboj fine cedis lokon al stelaj kaj spiralaj sistemoj de urbetoj, inter kiuj estis disĵetitaj esploraj kaj informaj centroj, muzeoj kaj artejoj, ligitaj en unu harmonian reton, kovrantan la plej oportunajn por loĝado zonojn de la moderaj subtropikaĵoj de la planedo. Ĝardenoj de lernejoj de diversaj cikloj estis planitaj alie. Ili lokiĝis meridiane, liverante al la kreskantaj generacioj de la komunisma mondo ĉiuspecajn vivkondiĉojn.

33
{"b":"87641","o":1}