Ĉapitro 12
Kristala fenestro
Antaŭ eliro sur straton Vin Norin pririgardis sin en spegulo. Li penis ne distingiĝi inter loĝantoj de la ĉefurbo kaj imitis ilin eĉ per irmaniero. Homoj kun bonega staturo kaj potenca muskolaro sur Tormans ĝenerale estis ne tiom raraj: profesiaj sportistoj — luktistoj, pilkludistoj, cirkaj atletoj. Sed, verŝajne, atenta okulo distingus Vir Norin-on ankaŭ de ili laŭ fulma reago, kun kiu li movis sin en homamaso.
Vir Norin direktis sin al medicin-biologia instituto. Sciencistoj de Jan-Jaĥ kunigis tiujn du branĉojn de naturaj sciencoj.
Sur strato ĉio estis obeanta al hasto de senfina torento de pasantoj, pelataj de konstanta timo malfruiĝi pro nescipovo disponi sian tempon, pro malbona funkciado de transportiloj kaj lokoj de distribuo, pli ĝuste, de vendo de varoj. Maltrankvile hastis viroj; virinoj, maldikaj, kiel tigetoj, iris per malglataj paŝoj, kripligitaj per maloportuna piedvesto, trenante tro pezajn por ili sakojn kun aĉetitaj nutraĵoj. Tio estis «lovoj». «Mavoj» iris multe pli rapide. Ombroj de laco jam sulkigis iliajn vizaĝojn, sub la okuloj ŝvelis tuberoj, amaraj faltoj ĉirkaŭis la sekiĝintajn lipojn. Ĉiuj virinoj ordinare ĝibigis la ŝultrojn, kaŝante la mamojn, hontante pri ili. Tiuj, kiuj iris tro fiere kaj rekte, apartenis al tiuj, kiuj vendas sin kontraŭ mono aŭ riĉa vivo, dum ordinara virino, iranta kuraĝe, kun bela staturo, en ajna minuto povus iĝi ofendita.
En mirinda maniero tiu ĉi seksa sovaĝeco kunekzistis kun luksaj Domoj de Manĝo, kie en malfrua tempo kaj kontraŭ granda prezo dancadis, kantadis kaj eĉ portadis manĝaĵojn nudigitaj ĝis la zono, aŭ eĉ tute nudaj junulinoj. Tre malglataj, nestabilaj sociaj kaj personaj rilatoj, en kiuj sentoj de homa digno kaj zorgo transformiĝadis al kolero kaj malpura insultado, la neklarigebla miksaĵo de bonaj kaj malbonaj homoj — ĉio ĉi rememorigis al Vir Norin neregulitan aparaton, kiam malantaŭ vitro de testata indikilo pintoj kaj faloj ŝanĝiĝas en bizara danco.
Vir Norin ĉiam ĝojis, kiam inter multo de renkontaj pasantoj, same premataj per laco aŭ zorgo, li trovadis purajn, revemajn okulojn, karesajn aŭ sopirajn. Tiel eblis sen ajna DPE distingi bonajn homojn disde malplenigitaj kaj velkintaj animoj. Li diris pri tio al Tael. La inĝeniero kontraŭis, ke tiom supraĵa observo taŭgas nur por primara selekto. Restas nekonataj psika persistemo, profundeco kaj seriozeco de intencoj, sperto de antaŭa vivo. La astronavigaciisto konsentis, sed plu avide serĉadis tiujn signojn de la vera vivo en miloj da renkontataj pasantoj.
La instituto, invitinta Vir Norin-on, okupis novan konstruaĵon de simpla kaj klara arkitektura formo. Ĉio atestis pri tio, ke en ĝi devis bone kombiniĝi oportuneco de laboro kaj de priservo. Grandegaj fenestroj estis donantaj multegan lumon. («Tro multe, — pensis Vir Norin, — ĉe manko de ombrigiloj kaj lumfiltriloj».) Sed maldikaj muroj ne povis savi kontraŭ strata bruo, la plafonoj estis malaltaj, kaj ventolado estis malbona. Tamen, ĉie malbona aero kaj malvasteco estis nepraj akompanantoj de la vivo de Saĝejo. Antikvaj domoj, konstruitaj antaŭ la komenco de la loĝeja krizo, almenaŭ havis masivajn murojn kaj altajn etaĝojn, tial en ili estis kaj malpli brue kaj malpli varme.
Lila gardisto en vestiblo servile salte ekstaris, vidinte la karteton de la Kvaropa Konsilio. La unua vicdirektoro malleviĝis el la supra etaĝo kaj afable kondukis la teran gaston laŭ la instituto.
Sur la tria — biofizika — etaĝo komputiloj estis prikomputantaj aparatojn, laŭ sia efiko analogajn al retikulaj kompariloj de la Tero. La astronavigaciiston oni kondukis en prilumitan per nehelaj rozkoloraj lampoj koridoron, kies maldekstran muron konsistigis fenestro el tuteca kristale diafana vitro, longa je kelkaj metroj, apartiganta la koridoron disde la laboratoria ejo. La grandega halo, plene senigita je natura lumo, malalta, apogita per kvar kvadrataj kolonoj, estus simila al elĉerpita nivelo de subtera minejo, se ne estus strioj de bluetaj lumantaj tuboj en la plafono kaj arĝente-griza koloro de la glataj muroj. Teda monotoneco: vicoj de samaj tabloj kaj regpaneloj, viroj kaj virinoj en flavaj ĥalatoj kaj ĉapetoj kliniĝis super la tabloj en pozoj de ekstrema koncentriĝo. Vir Norin sukcesis rimarki, ke la homoj prenis tiujn pozojn, tuj kiam en la koridoro aperis la vicdirektoro. La tormansano kontente subridis.
— Tio estis oportune elpensita! Pasante ĉi tie, ni, administrantoj, observas ĉiun laboranton. Estas multaj pigruloj, necesas peli!
— Ĉu aliaj rimedoj ne ekzistas? — demandis Vir Norin.
— Tiu ĉi estas la plej bona kaj la plej humana.
— Ĉu tiel estas aranĝite en ĉiu laboratorio?
— En ĉiu, se instituto lokiĝas en nova domo. La malnovaj estas ekipitaj multe pli malbone, kaj por ni, estroj, estas pli malfacile. Sciencistoj babilas dum laboro pri ajnaj bagateloj, ne aprezas tempon, kiu apartenas al la ŝtato. Necesas pli ofte kontroli ilin.
Evidente, la scienco de Jan-Jaĥ, samkiel ĉiuj aliaj specoj de agado, havis devigan karakteron. Scio, diserigita je etaj pecoj, interesis homojn ne pli, ol ajna alia laboro, en kiu oni ne vidas sencon kaj celon. Gravis nur scienca rango kaj posteno, donantaj privilegiojn. Ŝirpecoj de scienca informo, akiritaj en ordinaraj institutoj, estis prilaborataj kaj uzataj fare de altklasaj sciencistoj, kiuj laboris en pli bone ekipitaj kaj neatingeblaj, kiel fortikaĵoj, institutoj, gardataj de «liluloj». Ĉiuj iom talentaj sciencistoj estis kolektitaj en la ĉefurbo kaj en du-tri grandaj urboj ĉe ambaŭ bordoj de la Ekvatora oceano. Ĝuste en tian altklasan instituton venis Norin, serĉante verajn inteligentojn, serĉantojn de scioj por feliĉo de la homaro de Jan-Jaĥ, tiajn, kiel inĝeniero Tael kaj liaj amikoj.
La astronavigaciisto kaj la vicdirektoro ĉirkaŭiris la konstruaĵon. Ĉiuj laboratorioj estis konstruitaj samtipe, diferencante nur per aparataro kaj nombro de laborantoj.
— Ni revenu en la sekcion de komputiloj, — proponis Vir Norin, — min ekinteresis la prikomputata aparato. Se vi permesos, mi pridemandos biofizikistojn.
— Ili malmulton povos rakonti al vi. Nun ili estas okupitaj pri karakterizo de enaj kaj elaj fluoj. Ŝajne, tio estas simpla afero, sed kapti kvantajn rilatojn ni ankoraŭ ne sukcesas.
— Ĉu vi mem scias la celon de la aparato?
— Memkompreneble. Mi ne scias pri via kompetenteco, sed mi provos klarigi, — gravmiene rimarkis la vicdirektoro. — La reta, aŭ retikula strukturo de la cerbo transmetas en la konscion fiksitajn asociaĵojn…
— Pardonu, sur la Tero tio estas delonge sciata. Min interesas nur la celo de la aparato. Ĉe ni io simila servas por elekto de la plej efika kombino de homoj en laborgrupoj por malvastaj taskoj.
— Tro komplike! Ni bezonas aparaton por distingo kaj posta elŝeligo de retroasociaĵoj, neeviteble ripetiĝantaj ĉe senescepte ĉiuj homoj. Ĉe multaj ili estas tiom fortaj, ke kreas stabilan reziston al enradikigo de saĝo kaj al edukado de amo al la Granda. — La vicdirektoro aŭtomate fleksiĝis en respekta riverenco.
— Ĉio estas klara, — per glacia tono diris Vir Norin, — dankon. Mi vere ne bezonas iri en la laboratorion.
— Niaj sciencistoj deziras renkontiĝi kun vi, — haste diris la vicdirektoro, — sed nun ili estas disaj sur laborlokoj. Necesos atendi, ĝis ĉiuj kunvenos. Eble, vi venos al ni en la «metiejon»? Tiel nomiĝas niaj vesperaj kunvenoj, kie ni amuziĝas, diskutas aŭ aranĝas spektadon de iaj spektaĵoj.
— Do, — ridetis la astronavigaciisto, — evidente, mi estos kaj amuzo, kaj spektaĵo, kaj diskutaĵo.
— Ne, tute ne! — konfuziĝis la vicdirektoro. — Niaj homoj deziras konversacii kun la tera kolego, pridemandi vin kaj respondi al viaj demandoj.
— Bone, — konsentis Vir Norin kaj ne prokrastigis lin per demandoj, komprenante, ke la administranto devas fari respektivan preparon, — mi venos vespere.
Li direktis sin al la ĉefa poŝtejo. Tie, kiel kun fiero rakontis loĝantoj de la ĉefurbo, funkciis modernaj maŝinoj. Ili eldonadis leterojn, laŭ sesnumeraj signoj momente ordigante venintajn korespondaĵojn por tiuj, kiuj ne deziris uzi videokomunikadon, timante pri malkovro de iliaj personaj sekretoj. Homoj ne sciis, ke ĉe eta suspekto leteroj estis transĵetataj al najbara maŝino, traradianta kaj filmanta ilian enhavon. Dum voko de la kodo la ricevanto aŭtomate estis fotografiata sur saman filmon…
Aliaj maŝinoj donadis ĉiaspecajn informojn, inklude determinon de kapabloj, kaj konsilojn pri elekto de speco de laboro, necesa en la ĉefurbo.
La antikva, bone konstruita domo de la poŝtejo konsistis el giganta halo, ĉirkaŭita per konzoloj de aŭtomataj maŝinoj. Neforte lumantaj hieroglifoj super ĉiu konzolo estis detale klarigantaj, kiajn manipulojn oni devas plenumi, por ricevi korespondaĵon, konsilon aŭ informon. Evidente, en tormansaj lernejoj oni ne instruis pri uzo de publikaj maŝinoj. Laŭ la halo paŝadis vestitaj en brunan uniformon konsilistoj, pretaj helpi al vizitantoj de la poŝtejo. Ili promenadis kun fiere neatingeblaj mienoj, imitante du «lilulojn», lokiĝintajn en malsamaj randoj de la halo. Vir Norin ne rimarkis, ke la vizitantoj turnus sin al tiuj orgojlaj kaj malbonkoraj konsilistoj. Ĉedi pravis, kiam diris, ke ili impresas al ŝi abomene, — ili odoras per kolero kaj anima malpleneco.
Tio estas «malhomoj» el antikvaj rusaj fabeloj, ekstere en homa aspekto, sed kun animo, plene detruita per speciala preparo. Ili faros ĉion ajn, kion oni ordonos, pensante kaj sentante nenion.
Vir Norin aliris la maŝinon por determino de kapabloj, penante penetri sentojn de tormansano, alveturinta en la ĉefurbon el malproksime (ju pli malproksime de la centro, des malpli bona estis stato de klerigado kaj de ĉiutaga vivnivelo), por trovi ĉi tie novigon de sia vivo. Li faris manipulojn, listigitajn en la tabelo. En la fenestreto supre ekbrilis oranĝkolora lumo, kaj senpasia voĉo kriis por la tuta halo: «Mensaj kapabloj estas malaltaj, psika nivelo estas sub la averaĝa por la ĉefurbo, stulta kaj malsprita, sed muskola reago estas bonega. Konsilo: serĉu laboron de ŝoforo de urbaj transportiloj».
Vir Norin perplekse rigardis al la aŭtomato: la indikiloj de la alta konzolo estingiĝis, malaperis ankaŭ lumo en la supra fenestreto. Malantaŭe oni ekridis, la astronavigaciisto retrorigardis. Kelkaj homoj aliris la aparaton. Vidinte la konsternon de Vir Norin, ili komprenis ĝin siamaniere.
— Kial ci staras, kiel perdita? Ĉu laboro de ŝoforo por ci ne bonas, jen kia fortega ulaĉo! Pasu, ne prokrastu! — ekkriis ili, facile puŝante la astronavigaciiston. Vir Norin deziris diri al ili, ke tia karakterizo ne konformas al lia mempercepto, sed komprenis, ke estas senutile klarigi ion ajn, kaj deiris en preskaŭ senhoman parton de la halo, kie estis vendataj libroj kaj gazetoj.