Литмир - Электронная Библиотека

La tormansano, ĵetita en dornojn, baraktis tie, hurlante pro kolero. La gardistoj kaj ambaŭ oficistoj retroiris, kaj ĉiuj sep SDP-oj enrampis en la veturilon.

Lastan fojon la teranoj ĵetis rigardojn al «Malhela Flamo». La komforta kaj fidinda peco de la gepatra planedo solece staris meze de la polva kampeto sur ebenaĵo, klare prilumita de la fremda suno. La homoj de la Tero sciis, ke la ses restintoj atente observas ilin, sed la mallumo en profundo de la luko kaj de galerio ŝajnis nepenetrebla.

Obeante al signo de la oficisto — «serpentulo», kiel nomis lin Eviza, — la stelŝipanoj malleviĝis en profundajn molajn sidilojn, kaj la aŭto, ŝanceliĝante kaj saltetante, ekkuris laŭ malglata vojo. Ie sub la planko zumis motoroj. Leviĝis bruna polvo, kaŝinte la kupolon de «Malhela Flamo». Tuboj de forta kompresoro deblovadis la polvon malantaŭen. La teranoj ĉirkaŭrigardis. La akompanantoj, estrataj de du «serpentuloj», eksidis malproksime, montrante nek amikecon, nek malamikecon, nek eĉ simplan scivolemon. Tamen Rodis kaptis avidan kaj timeman intereson en iliaj kaŝaj rigardoj. Tiel povus konduti infanoj de malproksima pasinteco de la Tero, al kiuj sub minaco de puno oni ordonis ne konatiĝi kun la fremduloj kaj ne kontakti kun ili. La elŝipiĝo de la teranoj estis sekretigita. La rapidege kuranta aŭto komence ne altiris atenton de ĉiam pli multaj piedirantoj aŭ de homoj en altaj veturiloj, terure ŝanceliĝantaj dum irado. Sed onidiroj pri gastoj el la Tero iamaniere disvastiĝis en Saĝejo. Post kvar teraj horoj, kiam la aŭtoj komencis proksimiĝi al la ĉefurbo de la planedo, ĉe rando de la larĝa vojo jam amasiĝis homoj, ĉiuj senescepte junaj, en laboraj vestoj de unu sama fasono, sed de diversaj koloroj. Restis malantaŭe la brunaj sekaj ebenaĵoj. Tre malhela kaj densa verdo de boskoj nun alternis kun regula geometrio de kultivitaj kampoj, kaj longaj vicoj de malaltaj dometoj — kun pezaj kuboj, evidente, de fabrikaj konstruaĵoj.

Finfine sub la radoj de la aŭto netolereble ekbrilis spegule vitreca kovraĵo de strato, simila al tiuj, kiujn vidis la stelŝipanoj en televidaj elsendoj. Anstataŭ profundiĝi en la urbon, la aŭtoj turniĝis sur vojon, ĉirkaŭplantitan per altaj arboj kun malhele oliva ŝelo de rektaj trunkoj. Longaj branĉoj, similaj al ventumilegoj, estis direktitaj al la vojo kaj kulise kovris najbarajn arbojn. La vojo iris en ombron, kiel en profundon de scenejo tra senfinaj vicoj de dekoracioj. Subite la kulisajn arbojn anstataŭis triobla vico de nealtaj arboj, similaj al flavaj konusoj, renversitaj per la bazo supren. Inter ili en triangulaj truoj sur fono de la malhele lila ĉielo videblis kovrita per buntaj floroj pinto de la monteto, dominanta super la ĉefurbo. Sentrua, kvarmetre alta helblua muro estis limanta ovalan spacon, en kiu bolis, kvazaŭ strebante elverŝiĝi, densa bosko de arĝente-verdaj arboj, similaj al piceoj. Tiu ĝardeno aŭ parko malantaŭ la bunta tapiŝo de la kampeto ŝajnis belega post grizaj, brunaj kaj malhel-ĉokoladaj stepoj, etendiĝintaj sub la densa lila ĉielo laŭ tricent kilometroj da vojo ekde la stelŝipo ĝis la ĉefurbo.

— Kio estas tiu bosko? — unuafoje rompis la silenton Faj Rodis, turniĝinte al la plej aĝa «serpentulo».

— La ĝardenoj Coam, — respondis tiu, iomete kliniĝante, — la loko, kie loĝas la granda Ĉojo Ĉagas mem kaj liaj altaj helpantoj — la anoj de la Kvaropa Konsilio.

— Ĉu ni veturas ne en la urbon?

— Ne. En sia senfina bonkoreco kaj saĝo la granda gastigos vin en la ĝardenoj Coam. Vi estos liaj gastoj dum la tuta tempo, ĝis forlasos la planedon Jan-Jaĥ… Jen, ni atingis la celon. Veturi plu rajtas neniu aŭto. — La plej aĝa oficisto kun neatendita lerto malfermis la malantaŭan pordon kaj eliris sur vitrecan glataĵon de antaŭporda placeto. Li levis antaŭ la vizaĝo ekbrilintan diskon kaj kaŝiĝis en la trairejo, malfermiĝinta flanke. La dua «serpentulo», ĉiam silentanta, geste invitis la teranojn eliri el la aŭto.

La stelŝipanoj kuniĝis antaŭ la pordego, ekzercante rigidiĝintajn muskolojn kaj ĝustigante la tubetojn de biofiltriloj. Vir Norin kaj Ĉedi Daan deiris malantaŭen, por ĉirkaŭrigardi la pluretaĝan konstruaĵon kun internaj elstaraĵoj kaj orumitaj eĝoj, kiu servis kiel la pordego de la ĝardenoj Coam.

— Ankaŭ ĉi tie estas serpento! — ekkriis Ĉedi. — Ĉu vi rimarkis: sur brustoj de oficistoj, kaj sur flankoj de aŭtoj, kaj nun ĉi tie, sur la pordego de la palaco de la regantoj.

— Estas nenio mirinda, — kontraŭdiris la astronavigaciisto, — ja ili devenas el la Tero, kie tiu simbolo tiel ofte renkontiĝas ĉe antikvaj civilizoj. Serpento ne vane estis elektita atributo de Satano kaj de potenco. Ĝi posedas kapablon de hipnoto, penetras ĉien kaj estas venena…

— Mi ne komprenas, kiel ili forigas polvon en tiuj rompeblaj kaj komplikaj arkitektaj formoj? — diris, alvenante, Eviza Tanet.

— Sen homaj manoj ne eblas, sed tio estas danĝera okupiĝo, — respondis Vir Norin.

— Sekve, ili aprezas nek manojn, nek vivojn, — konkludis Ĉedi, eble, tro haste.

Ŝiaj vortoj dronis en tondra muĝo, aŭdiĝinta el malgranda tureto en centro de la pordega superkonstruaĵo:

— Mi salutas vin, fremduloj. Eniru sen timo, ĉar ĉi tie vi estas sub alta protekto de la Kvaropa Konsilio — la superaj elektitoj de la popolo de Jan-Jaĥ, kaj de mi persone, ilia prezidanto…

Kun la lasta vorto malfermiĝis la klapegoj de la pordego. La teranoj ridetis: la kredigoj de la estro de Tormans estis vanaj — neniu el ili sentis eĉ ombron de timo. La stelŝipanoj ekiris laŭ elastaj platoj, mallaŭtigantaj sonojn de paŝoj. La vojo faris abruptajn zigzagojn, similajn al signoj de fulmo, kiujn oni delonge uzadis sur la Tero.

— Ĉu ne estas tro multe da vortoj pri sekureco? — demandis Ĉedi kun apenaŭ rimarkebla nuanco de malpacienco.

— Kaj da vojturnoj, — aldonis Eviza.

Tra denso de arboj vidiĝis mallertaj linioj de arkitekturo de la palaco, peze kuŝanta malantaŭ tapiŝo de flavaj floroj, kies akraj konusaj infloreskoj elstaris firme, ne ŝanceliĝante sub vento.

Altega, je kvar homaj altoj, pordo ŝajnis mallarĝa. La malhelaj paneloj de la pordo estis kovritaj per brilantaj metalaj piramidetoj. La robotoj SDP, ĉiuj sep, subite ekimpetis antaŭen, aŭdigante intermitan alarman sonoron. Ili spaliris sin antaŭ la pordo, barante vojon al la stelŝipanoj, sed post kelkaj sekundoj eksilentis kaj disiris.

— La piramidetoj sur la pordo estas sub tensio, — respondis al la demanda rigardo de Faj Rodis elirinta antaŭen Gen Atal.

— Jes, sed oni jam malŝaltis la kurenton, — konfirmis Tor Lik, kiu tenis sin flanke kaj kun rimarkebla malŝato observis arkitekturon de la ĝardenoj Coam.

Subite kaj senbrue malfermiĝis la malhela alta fendo de la pordo, kaj la teranoj eniris en kolose altan halon, kontraste dislimigitan je du partoj. La antaŭa, kun planko el sesangulaj spegulaj platoj, estis je du metroj malpli alta ol la malantaŭa, kovrita per dika nigre-flava tapiŝo. Radioj de la alta suno penetris tra ruĝe-oraj vitroj, kaj pro tio la levita parto de la halo estis traigita per ia sorĉa lumo. Tie sidis en la konata ordo la ĉiamaj kvar figuroj: unu — antaŭe kaj centre, la tri ceteraj — maldekstre kaj iom malantaŭe. En la malalta parto de la halo regis malhela lumo, trairanta el la plafono inter gigantaj metalaj serpentoj, fiksitaj sur elstaraĵoj kaj dentege faŭkantaj super la teraj gastoj. La spegulaj platoj ĵetadis malklarajn diskurantajn ombrojn, plifortigante maltrankvilan konfuzon, kiu kaptadis ĉiun, kiu kuraĝis ekstari vidalvide al la Kvaropa Konsilio.

La regantoj de Tormans, evidente, jam estis informitaj pri ĉio, koncernanta la teranojn. Ili ne esprimis miron, kiam ekvidis la amuzajn naŭpiedulojn, trotantajn apud la metalbrilaj kruroj de la stelŝipanoj. Obeante al signo de Faj Rodis, ĉiuj sep SDP viciĝis linie sur la krepuska spegula planko. La teranoj trankvile leviĝis laŭ flanka ŝtuparo sur la altaĵon kaj haltis, silentaj kaj seriozaj, ne mallevante la okulojn antaŭ la regantoj de la planedo. Paŭzinte, Ĉojo Ĉagas ekstaris renkonten al Faj Rodis kaj etendis la manon. Samon, sed pli haste, faris la ceteraj tri. Nur sekundon bezonis Rodis, por rememori la forgesitajn sur la Tero antikvajn formojn de saluto. Ŝi premis la manon de la reganto, kiel antaŭ jarmiloj faris ŝiaj prauloj, montrante maleston de armilo kaj de malbonaj intencoj. Tamen, estis malprobable, ke ĉi tie vere malestis armiloj. En ĉiu niĉo de la muro, inter lumantaj fenestroj, kaŝiĝis apenaŭ videbla figuro. Unu, du, tri… ok senmovajn homojn nombris Tor Lik. Iliaj vizaĝoj esprimis nenion, krom minaca preteco. Estis nedubeble, ke laŭ unusola signo tiuj ŝtoniĝintaj figuroj iĝos senpensaj plenumantoj de ajna ordono. Jes, de ajna, tio klare esprimiĝis sur la malspritaj vizaĝoj kun pezaj kraniaj ostoj, elstarantaj sub glata malhela haŭto.

Eviza ne povis reteni sin de petolo kaj sendis al la gardistoj la plej ĉarmajn rigardojn, al kiuj ŝi kapablis. Ne vidinte reagon, ŝi ŝanĝis la taktikon, kaj la esprimo de ŝia vizaĝo iĝis humile ravita. Tio efikis. Sur la vangojn de du la plej proksimaj al ŝi gardistoj verŝiĝis lileta ruĝo.

La teranoj eksidis en fotelojn kun ungegaj disaj piedoj. La stelŝipanoj silente rigardis komplikajn ornamaĵojn de la tapiŝo, kaj kontraŭe, kun malafabla atento esplorante la gastojn, same silente sidis la anoj de la Kvaropa Konsilio. La silento tro daŭris. Vir Norin kaj Faj Rodis, sidantaj plej proksime al la regantoj, povis aŭdi ilian bruan spiradon — spiradon de homoj, malproksimaj de sporto, de fizika laboro aŭ de asketa abstinado.

Ĉojo Ĉagas interrigardis kun maldika kaj vejneca Gentlo Ŝi, jam konata al la teranoj sub la mallongigita nomo Gen Ŝi, la administranto de paco kaj kvieto de la planedo Tormans. Tiu etendis la kolon kaj diris, iom fajfetante:

— La Kvaropa Konsilio kaj la granda Ĝojo Ĉagas mem deziras scii viajn intencojn kaj dezirojn.

Ĉedi atente rigardis al la estro de la planedo, ne komprenante, kiel povas homo, sendube saĝa, aŭskulti stultan flaton, sed la vizaĝo de Ĉojo Ĉagas montris neniajn sentojn.

— La Kvaropa Konsilio scias ĉiujn niajn dezirojn, — respondis Faj Rodis, — ni ne povas ion aldoni al tio, pri kio ni petis per TVF.

— Nu, kaj la intencojn? — ruze demandis Gen Ŝi.

— Kiel eble plej baldaŭ komenci esploradon de la planedo Jan-Jaĥ kaj de ĝia popolo!

— Kiel vi planas tion fari? Ĉu vi konscias malfacilecon de la tasko — dum tiom mallonga tempo esplori grandegan planedon?

— Ĉio dependas de du faktoroj, — trankvile respondis Rodis, — de kunlaboro de viaj konservejoj de scioj, memormaŝinoj, akademioj kaj bibliotekoj, kaj de rapido de viaj planedaj transportiloj. Estas absurdo pensi, ke ni mem povos ekscii ĉion, kio estis akumulita de viaj sciencistoj dum plurjarmila laboro. Sed ni povas elekti la plej gravan kaj penetri en esencon de la vivo de la popolo de Jan-Jaĥ tra ĝia historio, literaturo kaj arto. Multon ni povas registri per memormaŝinoj de la stelŝipo. Ni dezirus forveturigi sur la Teron plej multan informon.

27
{"b":"87641","o":1}