Литмир - Электронная Библиотека

— Kie vi estas, Tor? — laŭte vokis Tivisa, enirante post li.

— Ŝ-ŝ-ŝ! Foriru de ĉi tie, la domo apenaŭ tenas sin.

— Kion vi trovis interesan en tiu polva ĉambro?

— Ĝi estas tegita per mineraloj el profundoj de Tormans, — respondis Tor, elirante sur la straton, — ĝi tute similas al la sama en la Urala geologia muzeo. La interna konsisto de la planedo, kiel estis atendeble, estas tre proksima al la Tero. Konsekvenco de tio estas preskaŭ samaj gravito kaj karaktero de geologiaj procezoj.

Malantaŭ la urbo etendiĝis nuda ebenaĵo, malkrute leviĝanta al la montoj. Tre malproksime en varmega aero svagis nigraj makuloj. La stereoteleskopo permesis vidi, ke tio estas unuaj vivaj arboj.

La tri teranoj persiste iris laŭ antikva sinua vojo el rulpremita gruzo, simila al fluejo de rivero: dum jarcentoj radoj de pezaj ĉaroj enpremis la vojkovraĵon en la malkompaktan grundon. Subite Gen Atal haltis tiel abrupte, ke la trotetinta apude SDP levis nubeton de polvo, enfosiĝinte en la vojon per siaj mallongaj kruretoj.

— Rigardu, ni iras tra tombejo! — ekkriis la inĝeniero de kirasa defendo, montrante al senfina kampo de nerimarkeblaj montetoj. Ie, rompante monotonecon, amasiĝis restaĵoj de baraĵoj, cementaj platoj anstataŭ tomboŝtonoj.

— Ĉu vi miras, Gen? — diris Tor Lik. — Aĥ jes, vi ja ĵus venis el la ĝardenoj Coam. Ĉirkaŭ ĉiu granda urbo je dekoj da kilometroj etendiĝas similaj tombejoj, aperintaj dum la epoko de troloĝateco, kiam manko de brulaĵo devigis rezigni forbruladon de kadavroj kaj reveni al la malnova rito de enterigo. Gigantaj tombejoj de Tormans estas unu el elokventaj pruvoj de la fosfora katastrofo, okazinta sur la planedo. Se Tormans tiel similas al la Tero per elementa konsisto, do, samkiel sur la Tero, rezervoj de fosforo en ĝi estis tre limigitaj. La tormansanoj ne nur dissolvis fosforon en rubaĵoj, defluigitaj en la oceanon, el kie ĝin ne kapablas preni ilia malforta energi-produktado. Ili ligis ĝin en trilionoj da siaj ostaroj kaj enterigis en tiuj sekiĝintaj tombejoj, ekskludinte el cirkulado de la planedo, ne atentante, ke entute ĉiuj kontraŭentropiaj procezoj ne eblas sen fosforo.

— Jes, estas strange, kial ili ne rezignis la antikvan manieron eternigi korporestaĵojn?

— Evidente, ili jam ne havis fortojn por ŝanĝi la okazintaĵojn, — diris Gen.

— Anihilacio de kvalito per kvanto, — diris Tivisa. — En verda ĝangalo tigro ŝajnis belega besto, preskaŭ mistike terura. Sed imagu dek mil tigrojn, elpelitajn sur ĉi tian ebenaĵon! Kiel ajn estu danĝera tiu amaso, sed ĝi estas nur kondamnita grego, la tigro en ĝi ne ekzistas.

Gen Atal ial suspiris kaj ne plu diris eĉ vorton.

Malofta kreskaĵaro etendiĝis ĉiuflanken kaj foriris malantaŭ la horizonton sur antaŭmonta vico de montetoj. La teranoj aliris al la unuaj arbetoj. La malhelbrunaj mallongaj trunkoj estis levantaj al la plumba ĉielo regulajn funelojn de branĉoj kun krudaj ĉokoladkoloraj folioj. Mirinda simetrio de la malaltaj konusoj, starigitaj per la pintoj malsupren, rememorigis pri konstanta senventeco apud la Spegula maro. Al la vojaĝantoj estis tre varme, kvankam ventolado de la skafandroj funkciis plene. Aero trairadis sub la metala «haŭto» kaj eliradis tra la klapoj sur la kalkanoj, deĵetante ĉe ĉiu paŝo mallongajn striojn de polvo.

Senkrepuska vespero de Tormans atingis la teranojn inter samaj arboj, sed pli dikaj kaj kun tiaj densaj branĉaroj, ke en la folia amaso tute kaŝiĝis apartaj branĉoj. Longaj ombroj kuŝiĝis sur la sekan grundon. Nenio viva aperis en la rigidiĝinta bosko. Kiam la teranoj aranĝis bivakon por ripozo ĉe arbo, kreskanta apud la vojo, al lumo de la lanterno alflugis iaj duondiafanaj insektoj. La teranoj singarde ŝaltis blovadon el la kolumoj de la skafandroj. Tivisa malrapide entiris la aeron per la larĝiĝintaj nazotruoj kaj diris:

— Sugestio estas granda afero. La blovaj kartoĉoj estas ŝargitaj per aero de la Tero, kaj, kvankam mi scias, ke tio estas nur atoma miksaĵo, absolute senigita je odoro kaj gusto, tamen en ĉi tiu prema atmosfero ĝi ŝajnas al mi aroma vento de nordaj lagoj… Tie mi laboris antaŭ la ekspedicio.

— Ĉi tie ajna ventolilo ŝajnos norda vento, kontraste kun varmega aero kaj polvo, — grumblis Tor Lik, elprenante malvarmigan kusenon kaj almetiĝante al la flanko de la SDP.

La duondiurna nokto de Tormans daŭris tro longe, por ke la teranoj povu permesi al si atendi la tagiĝon. La unua vekiĝis Gen Atal, turmentita de koŝmaroj. Li sonĝis gigantajn ombrojn, baraktantajn malproksime, malklarajn figurojn, ŝtelirantajn laŭ klinita ŝtona palisaro, ruĝajn flokojn de fumo en oscedantaj nigraj abismoj. Dum ioma tempo Gen kuŝis, analizante siajn viziojn, ĝis komprenis, ke la instinktoj de la subkonscio avertas pri minaco, malproksima, sed senduba. Gen Atal levis sin, kaj en la sama minuto vekiĝis Tivisa.

— Mi sonĝis ion malbonan, maltrankvilan. Ĉi tie, sur Tormans, al mi ofte estas malfacile dum noktoj, speciale antaŭ tagiĝo.

— Horo de Bovo, la dua horo de nokto, — rimarkis Gen Atal. — Tiel oni nomis en la antikveco la plej suferan por homo tempon nelonge antaŭ tagiĝo, kiam regas demonoj de malbono kaj morto. Mongoloj de Centra Azio difinis tiel: la Horo de Bovo finiĝas, kiam ĉevaloj kuŝiĝas antaŭ mateno sur la teron.

— Dolor ignis ante lucem — kruela tristo antaŭ tagiĝo. Antikvaj romianoj same konis la strangan forton de tiuj noktaj horoj, — diris Tivisa kaj okupiĝis pri gimnastiko.

— Estas nenio stranga, — diris la astrofizikisto. — Tio estas tute regula sento, kreiĝinta pro fiziologio de organismo jam ekde praaj tempoj, kaj pro speciala stato de atmosfero antaŭ tagiĝo.

— Por Afi ĉio ĉiam estas ligita kun kosmo! — Tivisa ekridis.

La ruĝ-ora SDP de Gen eliris antaŭen. La lampo, alte levita sur elasta tigo, prilumis la vojon. Sovaĝe ektumultis nigraj ombroj en sulkoj kaj kavoj, tute kiel en la sonĝo de Gen Atal. La SDP ŝanceliĝadis sur malglataĵoj de la vojo, kaj la ĉirkaŭanta mallumo jen retiriĝadis, jen alkuradis proksimege. En fluoj de mallumo supre por momentoj aperadis solecaj fajretoj de steloj. Dekstre, apenaŭ skizante la regulan kupolon de la malproksima monto, malforte lumis la satelito de Tormans. Nerimarkite la teranoj atingis la montopasejon. Kaj ree nuda dezerto… Komenciĝis malleviĝo, same malkruta, kiel la leviĝo. Antaŭe tra heliĝanta mallumo vidiĝis io malhela, ŝirmanta la tutan apenaŭ videblan horizonton. Malforta kaj monotona bruo aperis antaŭe kaj malsupre. La teranoj kutimiĝis al senakveco de grandegaj spacoj de la planedo Jan-Jaĥ kaj ne tuj komprenis, ke tio estas murmuro de akvo. La mallonga tagiĝo estingis la lanternon de la SDP, la morna purpura suno eklumis malantaŭe dekstre. Ĝi leviĝis, heliĝante, kaj inter la montoj malkovriĝis valo. Ie sub la deklivo bruis rivereto, kaj post ĝi, sur malaltaj montetoj, kreskis densejo de gigantaj arboj. Eĉ la vojaĝantoj, kutimiĝintaj al centkvindekmetraj eŭkaliptoj kaj sekvojoj de la Tero, retenis la spiron. Kolonaro de relative maldikaj trunkoj, altaj je ne malpli ol ducent kvindek aŭ tricent metroj, supre estis kovrita per kontinua ĉapo de branĉoj kaj foliaro. La teranoj malleviĝis al la rivereto, atendante vidi kurantan laŭ rulŝtonetoj montaran torenton, sed trovis profundan, malhelan, apenaŭ rimarkeble fluantan akvon, parte digitan per falinta transverse rompaĵo de kolosa arbo. Singarde balanciĝante laŭ la glita digo, ĉiuj ses vojirantoj — tri homoj kaj tri SDP-oj — transiris sur molan moskosimilan kovraĵon. La SDP-oj devis fari saltojn, por ke iliaj mallongaj kruretoj ne dronu en ĝi. Post la moska strio ree aperis seka ŝtoneca grundo, kiu en la arbaro estis kovrita per dika tavolo de formortintaj folioj kaj branĉoj. Sub la piedoj de la irantoj la duonputrinta kovraĵo iĝis bruna polvo, probable, dum jarcentoj neniu tretis tiujn kadukiĝintajn restaĵojn.

— Do, jen kiel aspektis arbaroj de Tormans antaŭ la veno de niaj stelŝipoj, — nelaŭte diris Tivisa.

— Estas interese, kiu loĝis ĉi tie dum tiuj tempoj? — demandis Gen Atal, piedbatante forputrintan amason da folioj kaj fruktoj, kaj per tio levante malhelan polvon. — Apenaŭ iu povis nutri sin ĉi tie, malsupre!

— En grandaj arbaroj de la Tero, — respondis Tivisa, — tuta animala vivo koncentriĝas tie. — Ŝi levis la manon al kurbaj branĉoj, perdiĝantaj en alto.

Kvazaŭ respondante al ŝia gesto, krio, alta, kiel fajfo, tranĉis la silenton de la arbaro, rigidiginte la homojn pro neatenditeco. Ie malproksime aŭdiĝis responda krio, simila al ŝriko de rapide rotacianta diamanta segilo.

Tor Lik, elpreninte la stereoteleskopon, penis vidi ion en la densa foliaro. Sur tricentmetra alto al li ŝajnis apenaŭ rimarkebla ŝanceliĝo de branĉoj.

— A ha! — gaje ekkriis Gen Atal. — Ne ĉio formortis ĉi tie, trans la Spegula maro! Ne ĉion formanĝis la tormansanoj!

— Se efikas la faktoro de SA, do tie apenaŭ restis io taŭga, — sulkiĝis Tor Lik. — Tiu ŝriko ne elvokas en mi simpation.

La teranoj longe staris, fiksaŭskultante kaj agordinte la fotokulon de la SDP-oj al malforta lumo. Sed la giganta arbaro, ŝajne, tenis en si ne pli da vivo, ol la kubetoj de apenaŭ starantaj domoj de Ĉendin-Tot.

Ankoraŭ du tagojn pasigis la teranoj en la arbarego, trabatiĝante de unu monteto al alia tra amasiĝoj de vegetaĵaj restaĵoj. Iufoje malgrandaj arbarkampetoj foriradis supren per blindigaj tuboj de lumo. Supre vidiĝis la plumbe griza ĉielo, kadrita de vilaj ĉokoladaj branĉoj. Dum la tria tago ili haltis ĉe rando de unu el arbarkampetoj.

— Ni vane malŝparas tempon, — decideme diris Tivisa, — se ĉi tie, en rezervejo kaj en sendube antikva arbaro, restis nur malgranda kvanto da animaloj, kiel tiuj ŝrikuloj, do ni havas malmultajn ŝancojn ne nur observi, sed eĉ pretere vidi ilin! Tro granda estas ilia timo de la homo. Kia kontrasto kun la Tero! Mi dum tiuj ĉi tagoj ofte rememoradis niajn plumajn kaj vilajn amikojn. Kiel vivas la tormansanoj sen zorgado pri siaj malgrandaj fratoj? Ja amo al la naturo malaperas, se ne estas, kun kiu oni dividu ĝin!

— Krom tiu ĉi! — flustris Gen, montrante al la kontraŭa flanko de la kampeto.

Tie, malantaŭ kolono de lumo, inter trunkoj kaŝiĝis animalo, granda kiel urso, sed malpli alta. La okuloj, helaj, kiel ĉe birdo, observis la senmove starantajn teranojn sen timo, kvazaŭ komparante siajn fortojn kun la fortoj de la alvenintoj.

Tivisa deŝiris de la zono narkotan pistolon kaj sendis arĝentan ampolon en la flankon de la animalo. Ĝi aŭdigis mallongan basan muĝon, saltis, kaj, ricevinte duan ampolon en la malantaŭan kruron, ekkuris for. Gen Atal impetis post ĝi. Tivisa moderigis lian fervoron, dirinte, ke la drogo efikas post du minutoj. Tamen, se la animalo estas malalte organizita, tiam la drogo povas postuli plian tempon.

48
{"b":"87641","o":1}