Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

1191. Elvoko

1191.01 La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.

1191.02 Abelujon ne incitu, amason ne spitu.

1192. Moko

1192.01 Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.

1193. Konscienco

1193.01 Konscienco trankvila estas bona dormilo.

1194. Deziro

1194.01 Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.

1194.02 Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.

1195. Trankvileco

1195.01 La afero ne brulas.

1196. Rimedo

1196.01 Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.

1196.02 Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.

1197. Sperto

1197.01 Pasero sperta estas lerta.

1198. Maljuneco

1198.01 Aĝo maljuna ne estas oportuna.

1198.02 Aĝo tro matura ne estas plezura.

1199. Timo

1199.01 Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.

1199.02 Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.

1200. Proceso

1200.01 Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.

1200.02 Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.

1201. Juĝo

1201.01 Pri propra afero neniu juĝas libere.

1202. Promeso

1202.01 Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.

1202.02 Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.

1202.03 Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".

1202.04 Promeso ne satigas.

1202.05 Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.

1203. Feliĉo

1203.01 Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.

1203.02 Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.

1204. Feliĉo

1204.01 Feliĉon oni ne heredas nek cedas.

1204.02 Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.

1205. Feliĉo

1205.01 Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.

1206. Malsaĝo

1206.01 Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.

1207. Pacienco

1207.01 Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.

1207.02 Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.

1208. Trankvileco

1208.01 Akvo trankvila estas akvo danĝera.

1208.02 Akvo silenta subfosas la bordon.

1209. Rapideco

1209.01 Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.

1210. Prudento

1210.01 Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.

1210.02 Saĝo abunda, sed ne profunda.

1211. Komerco

1211.01 Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.

1211.02 Per lerta admono alfluas la mono.

1212. Dronanto

1212.01 Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.

1213. Lerno

1213.01 Kio estas lernita, ne estas perdita.

1213.02 Kiu iras sperte, iras certe.

1214. Kompetenteco

1214.01 Al la fiŝo ne instruu naĝarton.

1214.02 Al kokino la ovo lecionojn ne donu.

1214.03 Ne prediku knabino al via patrino.

1215. Trofrueco

1215.01 Ne diru "hop" antaŭ la salto.

1215.02 Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.

1215.03 Plej bone ridas, kiu laste ridas.

1215.04 Ne moku riveron, ne atinginte la teron.

1215.05 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.

1216. Memlaŭdo

1216.01 Kiu mem sin adoras, nenion valoras.

1216.02 Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.

1216.03 Kiu mem sin gloras, malbone odoras.

1217. Ornamo

1217.01 Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.

1218. Alternativo

1218.01 Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.

1219. Malbono

1219.01 Malbona herbo froston ne timas.

1219.02 Malbonulon diablo ne prenas.

1220. Bonstato

1220.01 Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.

1220.02 Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.

1221. Rifuzo

1221.01 Oni invitas — venu, oni donacas — prenu.

1221.02 Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon.

1222. Fremdo

1222.01 En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.

1222.02 Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.

1223. Rango

1223.01 Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.

1224. Fremdo

1224.01 Fremda manĝo havas bonan guston.

1224.02 Propra supo brogas, fremda allogas.

1225. Fremdo

1225.01 Ne doloras frapo sur fremda kapo.

1226. Fremdo

1226.01 De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.

1226.02 Fremda spesmilo estas sen utilo.

1227. Fremdo

1227.01 Pagi sen partopreno por fremda festeno.

1228. Kiso

1228.01 Kiso publika estas kiso malamika.

1228.02 Kiso malsincera estas danĝera.

1228.03 Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.

1229. Lango

1229.01 Lang' estas mola kaj laŭvole petola.

1230. Demando

1230.01 Plej bona gvidilo estas la lango.

1230.02 Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.

1231. Lango

1231.01 Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.

1232. Lango

1232.01 Sidu lango malantaŭ la vango.

Fino bona — ĉio bona; finiĝis malbona — des pli bone.

Alfabeta registro

Abundo, 409, 825, 906.

Afableco, 711, 1083.

Afero, 861, 1026.

Aĝo, 1009.

Akiro, 55, 56, 99, 557, 750, 931, 1105.

Akordo, 982.

Akvo, 265.

Alfluo, 644.

Alia, 780, 781, 782.

Aliloke, 1103.

Aliulo, 1032.

Alkonformiĝo, 289.

Allogo, 1095.

Almozo, 227.

Alternativo, 576, 1218.

Altrudo, 352.

Aludo, 450.

Amanto, 1072.

Amataĵo, 1064.

Ambicio, 1128.

Amboso, 205.

Amiko, 89, 784, 785, 786, 787, 788, 789, 790, 796, 798, 952.

Amo, 170, 890.

Antaŭtempeco, 640, 1106.

Antaŭvido, 132, 706.

Antaŭzorgo, 909.

Antikvaĵo, 5.

Aplaŭdo, 190.

Aprilo, 22, 23, 24.

Aspiro, 1073.

Atako, 793.

Atendo, 878, 879, 880, 882, 883.

Atento, 138, 426, 677, 775, 1008.

Atingo, 91, 258.

Aŭskulto, 1186, 1188.

Avareco, 16, 1181.

Averto, 47, 779, 807.

Avideco, 10, 226, 428, 607, 628, 885, 922, 1033.

32
{"b":"123267","o":1}