Литмир - Электронная Библиотека
Содержание  
A
A

931. Akiro

931.01 Kiel akirite, tiel perdite.

932. Enspezo

932.01 Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.

933. Ĝuado

933.01 Li vivas en ĝuo kaj bruo.

933.02 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.

934. Vivo

934.01 Li vivas sur la tero kiel en infero.

934.02 Hunda vivo.

935. Decido

935.01 La loto estas tirita.

935.02 La ĵeto estas farita.

936. Por

936.01 La "por" kaj la "kontraŭ".

937. Eraro

937.01 Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.

937.02 Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.

938. Envio

938.01 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.

939. Bonstato

939.01 Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.

939.02 Pli bone estas ŝviti, ol tremi.

939.03 Tro da enspezo ne estas tro da pezo.

939.04 De pli da suko ne malboniĝas la kuko.

940. Envio

940.01 Envia moko sukceson ne detruas.

941. Morgaŭ

941.01 Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.

942. Prokrasto

942.01 Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.

942.02 Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.

942.03 Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.

942.04 Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.

943. Vico

943.01 Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.

944. Pentofaro

944.01 Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.

945. Flamiĝemo

945.01 Eksplodis kiel pulvo.

945.02 Flamiĝema kiel ligno rezina.

946. Konfuzo

946.01 Fari al iu bonan lavon.

946.02 Ŝuti polvon en la okulojn.

946.03 Sapumi la okulojn.

947. Regado

947.01 Doni la tonon.

947.02 Konduki la dancojn.

947.03 Havi la ĉefan voĉon.

948. Malfrueco

948.01 Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.

949. Malpaco

949.01 Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.

950. Vundo

950.01 Tranĉi rekte en la karnon.

951. Resaniĝo

951.01 Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.

952. Amiko

952.01 Amiko en ĝojo kaj malĝojo.

953. Maljuneco

953.01 Atingi la vesperon de sia vivo.

954. Ebrieco

954.01 Tralavi la gorĝon.

954.02 Havi iom da vaporo en la kapo.

954.03 Li esploris iom la fundon de la glaso.

955. Veto

955.01 Per kio la veto?

956. Garantio

956.01 Disputu pri ĉio, sed sen garantio.

956.02 Disputo kredigas, sed ne certigas.

956.03 Pri nenio oni povas ĵuri.

957. Magio

957.01 Magia rondo.

958. Leĝo

958.01 Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.

958.02 Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.

958.03 Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.

959. Leĝo

959.01 Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.

960. Leĝo

960.01 Sur leĝa bazo.

960.02 Leĝe kaj rajte.

961. Praviĝo

961.01 Nesciado de leĝo neniun pravigas.

961.02 Pro eraro ne praviĝas la faro.

961.03 Senkonscie vi agis, — konscie vi pagos.

962. Trinko

962.01 Eltrinki per unu tiro.

963. Tento

963.01 Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.

963.02 Vane vi tentas, mi ne konsentos.

964. Malpureco

964.01 Malpurulo.

964.02 Cindrulino.

965. Superfluo

965.01 Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.

966. Malpermeso

966.01 Frukto malpermesita estas plej bongusta.

966.02 Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.

966.03 Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.

967. Provo

967.01 Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.

967.02 Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.

967.03 Marĉando aĉeti ne devigas.

967.04 Ĉiu provas, kion li povas.

967.05 Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.

967.06 Demando ne kostas, demando ne devigas.

968. Memoro

968.01 Enskribu en vian memoron.

969. Mateno

969.01 Horo matena estas horo bena.

969.02 Vespero lacigas, mateno freŝigas.

969.03 Matena horo estas plena de oro.

969.04 Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.

969.05 Post nokta ripozo helpas la muzo.

969.06 Post dorma trankvilo venas bona konsilo.

970. Mateno

970.01 Ĉe la tagiĝo.

971. Embaraso

971.01 Esti en granda embaraso.

971.02 Esti en situacio sen eliro.

971.03 Sidi en amaso da embaraso.

971.04 Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.

972. Malhelpo

972.01 Ĵeti bastonon en la radon.

972.02 Meti trabojn sur la vojon.

973. Petolo

973.01 Troa petolo estas danĝera por la kolo.

974. Entrepreno

974.01 Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.

975. Laboro

975.01 Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.

976. Malapero

976.01 Malaperis kiel vaporo.

976.02 Kaptu lin kiel forflugintan venton.

976.03 Notu en la kamentubo.

977. Ĝustulo

977.01 Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.

977.02 Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.

26
{"b":"123267","o":1}