1145. Ĉioserva
1145.01 Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
1146. Nekonstanteco
1146.01 Li havas ĉiun horon alian moron.
1146.02 El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.
1147. Ripeto
1147.01 Ripetata parolo pri la sama titolo.
1147.02 Malnova afero en nova livero.
1148. Regado
1148.01 Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
1149. Troeco
1149.01 Pli bone estas sensale, ol tro sale.
1149.02 Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
1149.03 Tro akra fajro estas sen daŭro.
1150. Skribo
1150.01 Diron oni neas, skribo ne pereas.
1150.02 Nigro sur blanko pruvas sen manko.
1151. Drinko
1151.01 Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
1151.02 Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
1152. Fiero
1152.01 En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
1153. Ripeto
1153.01 Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
1154. Malfrueco
1154.01 Pli bone malfrue, ol neniam.
1155. Pasintaĵo
1155.01 Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
1155.02 Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
1155.03 Pasinta doloro for el memoro.
1156. Specialisto
1156.01 Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
1157. Garantio
1157.01 Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
1157.02 De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
1158. Ordo
1158.01 Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
1158.02 Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
1159. Proverbo
1159.01 Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
1159.02 Venas proverbo el popola la cerbo.
1160. Postmortaĵo
1160.01 Post mia malapero renversiĝu la tero.
1161. Sendito
1161.01 Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
1161.02 Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
1162. Ĉieesta
1162.01 Nenie semata, ĉie trovata.
1163. Vero
1163.01 Kiu diras la veron, havas suferon.
1164. Vero
1164.01 Vero ne bezonas mediti nek spriti.
1165. Vero
1165.01 Amiko estas kara, sed vero pli kara.
1166. Kutimo
1166.01 Kutimo estas dua naturo.
1167. Hejmo
1167.01 Neniu estas profeto en sia urbeto.
1168. Ebrieco
1168.01 Vera opinio montriĝas en ebrio.
1168.02 Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
1169. Ebrieco, Malsaĝo
1169.01 Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
1170. Superfluo
1170.01 Kvina rado ĉe veturado.
1170.02 De superfluo malboniĝas la ĝuo.
1171. Trofrueco
1171.01 Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
1172. Ĵaluzo
1172.01 Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
1173. Metio
1173.01 Al posedanto de metio mankas nenio.
1173.02 Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
1173.03 Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.
1174. Patrino
1174.01 Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
1175. Vino
1175.01 Fiŝo volas naĝi.
1175.02 Fiŝo sen vino estas veneno.
1176. Samgenteco
1176.01 Sama gento, sama sento.
1177. Frato
1177.01 Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
1178. Siaĵo
1178.01 Propran vangon neniu batas.
1178.02 Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
1179. Forto
1179.01 Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.
1179.02 Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
1180. Trankvileco
1180.01 Kiu iras trankvile, iras facile.
1180.02 Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
1181. Avareco
1181.01 Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
1181.02 Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
1182. Honoro
1182.01 Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
1182.02 Ekstere honoro, interne doloro.
1182.03 Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
1182.04 Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
1183. Vorto
1183.01 Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.
1183.02 Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
1184. Vorto
1184.01 Sprita vorto tentas, nenion atentas.
1184.02 Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
1184.03 Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
1185. Servo
1185.01 Servo ne petita ne estas merita.
1186. Aŭskulto
1186.01 Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
1187. Nutro
1187.01 Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
1187.02 Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
1188. Aŭskulto
1188.01 Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
1188.02 Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
1189. Trovo
1189.01 Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
1190. Morto
1190.01 Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.
1190.02 La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
1190.03 Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
1190.04 Kapoj diferencas, kranioj egalas.