1059. Legado
1059.01 De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
1060. Penado
1060.01 Streĉiĝi el la haŭto.
1061. Propeka
1061.01 Propeka kapro.
1062. Senefikeco
1062.01 Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
1063. Trograndigo
1063.01 Fari el muŝo elefanton.
1064. Amataĵo
1064.01 Tio estas lia amata ĉevaleto.
1065. Fino
1065.01 La fino kronas la verkon.
1065.02 Fino bona, ĉio bona.
1066. Fino
1066.01 Ĉio havas finon.
1067. Beleco
1067.01 Bela vizaĝo estas duono da doto.
1068. Beleco
1068.01 Beleco logas, virto apogas.
1068.02 Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.
1069. Elvoko
1069.01 Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.
1069.02 En abelujon ne blovu.
1070. Ĝustatempeco
1070.01 Ĝustatempa vorto estas granda forto.
1070.02 Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.
1071. Komerco
1071.01 Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
1071.02 Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
1071.03 Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
1072. Amanto
1072.01 Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
1073. Aspiro
1073.01 Ekzameni ne devigas preni.
1073.02 Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
1074. Rerakonto
1074.01 Kio al mi sonis, tion mi resonas.
1075. Tuteco
1075.01 Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
1076. Troeco
1076.01 Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.
1076.02 Eĉ najtingalo ne estas sen galo.
1076.03 Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
1076.04 Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.
1076.05 Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
1076.06 Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
1076.07 Ĉio supermezura estas terura.
1076.08 Troa festeno estas veneno.
1077. Braveco
1077.01 Brava homo en sia domo.
1077.02 Li estas bravulo en sia angulo.
1077.03 Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
1077.04 Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.
1077.05 Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
1078. Paco
1078.01 Kie estas harmonio, estas beno de Dio.
1078.02 Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
1078.03 Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
1078.04 Konsento konstruas, malpaco detruas.
1078.05 Kie regas konkordo, regas ordo.
1078.06 Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
1078.07 Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.
1078.08 Unueco donas fortecon.
1078.09 Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
1078.10 Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
1078.11 Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.
1079. Fino
1079.01 Bona vino al la fino.
1080. Bono
1080.01 Bongusta peco longe ne atendas.
1081. Facila
1081.01 Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
1082. Lerteco
1082.01 La enigmo simple solviĝas.
1082.02 Lerteco sorĉon ne bezonas.
1083. Afableco
1083.01 Per vorto ĝentila ĉio estas facila.
1083.02 Kiu agas afable, vivas agrable.
1083.03 De bona vorto lango ne doloras.
1083.04 Afabla vorto pli atingas ol forto.
1084. Vorto
1084.01 Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.
1085. Bojo
1085.01 Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.
1085.02 Hundo bojas, pasanto vojas.
1085.03 La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
1086. Imito
1086.01 Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
1087. Mensogo
1087.01 Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.
1087.02 Ne taŭgas la vero por komerca afero.
1088. Mensogo
1088.01 Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
1089. Mensogo
1089.01 Mensoganto devas havi bonan memoron.
1089.02 Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
1090. Mensogo
1090.01 Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
1091. Memoro
1091.01 Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
1092. Beleco
1092.01 Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo.
1093. Bono
1093.01 Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.
1093.02 Kvalito bona ne bezonas admonon.
1094. Vizaĝo
1094.01 Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.
1095. Allogo
1095.01 Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
1096. Gracio
1096.01 Li saltas gracie, kiel urso ebria.
1097. Mensogo
1097.01 Mensogo malproksimen ne kondukas.
1098. Ebrieco
1098.01 Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
1098.02 Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
1099. Senlaboreco
1099.01 Senlaboreco dormon alportas.
1099.02 Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
1099.03 Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
1099.04 Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
1099.05 Kiu ŝvitas, tiu profitas.
1099.06 Akvon senmovan kovras putraĵo.
1100. Nekaŝebleco
1100.01 Arbaro aŭdas, kampo vidas.
1101.
1101.01 Unu orienten, alia okcidenten.