890. Amo
890.01 Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.
890.02 Geamantoj sin pikas.
890.03 Amo supermezura ne estas plezura.
891. Privateco
891.01 Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.
891.02 Vivon privatan kaŝu la muroj.
892. Privateco
892.01 Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
893. Ŝanĝo
893.01 Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.
893.02 Nova stato, — nova vivo.
893.03 Novaj sinjoroj, — novaj moroj.
894. Edzeco
894.01 Edzo kaj edzino — ĉiela difino.
895. Edzeco
895.01 Edziĝo tro momenta estas longapenta.
895.02 Tro rapida edziĝo — porĉiama kateniĝo.
896. Edzeco
896.01 Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
896.02 De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
896.03 Edzigu filon, kiam vi volas, — edzinigu filinon, kiam vi povas.
897. Edzeco
897.01 Kiam sako mizeras, amo malaperas.
897.02 Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.
897.03 Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
898. Malfrueco
898.01 Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.
899. Fianĉo
899.01 Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
900. Virino
900.01 Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
900.02 Virina rideto pli kaptas ol reto.
900.03 Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
901. Virino
901.01 La lango de virino estas ŝia glavo.
901.02 Virino batas per lango, — aperas vundo plej sanga.
902. Bezono
902.01 Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
902.02 Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.
902.03 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.
902.04 Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.
903. Vundo
903.01 Tranĉi rekte en la karnon.
903.02 Piki al iu la vundan lokon.
904. Rapideco
904.01 Rapide — senvide.
904.02 Kudri per fluganta kudrilo.
904.03 Superpinte — nur tuŝinte.
904.04 Transsalte-senhalte.
905. Vivo
905.01 Treni sian vivon de mizero al mizero.
905.02 Vivi iele-trapele.
906. Abundo
906.01 Tro sata, tro bata.
907. Emerito
907.01 Vivi emerite.
908. Senlaboreco
908.01 Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
908.02 Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
908.03 De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.
909. Antaŭzorgo
909.01 Vivi per sistemo de "el mano al buŝo".
909.02 El la poŝo al la buŝo.
910. Modereco
910.01 Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.
910.02 Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
910.03 Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
911. Lukso
911.01 Vivi larĝe kaj lukse.
912. Bonstato
912.01 Vivi sate kaj glate.
912.02 Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
912.03 Vivi kiel kuko en butero.
912.04 Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro.
912.05 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
913. Mastrumado
913.01 Li estas sia propra mastrino.
914. Konsumado
914.01 Vivi de ŝparita kaso.
914.02 Konsumi sian antaŭan grason.
915. Konsumado
915.01 Vivi de estontaj enspezoj.
915.02 Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
916. Kalkulo
916.01 Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
916.02 Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
916.03 Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
916.04 Estu ĉapo laŭ la kapo.
917. Kalkulo
917.01 Ne faru kalkulon sen la mastro.
918. Malproksimo
918.01 Loĝi en la fino de la mondo.
918.02 Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.
919. Konformeco
919.01 Inter lupoj kriu lupe.
920. Sorto
920.01 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
921. Morto
921.01 Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
922. Avideco
922.01 Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
922.02 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
922.03 Senlanigu, sed ne senfeligu.
923. Reciprokeco
923.01 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
924. Trankvileco
924.01 Kiu vivas trankvile, vivas facile.
924.02 Vivo modera estas vivo sendanĝera.
924.03 Kiu akvon evitas, droni ne timas.
924.04 Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
925. Vivmaniero
925.01 Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
925.02 Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.
925.03 En ĉiu kranio estas sia opinio.
925.04 Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
926. Merito
926.01 Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
926.02 Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
926.03 Kia ago, tia pago.
926.04 Kia la semo, tia la rikolto.
926.05 Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.
927. Malvirto
927.01 Vivis puninde, mortis ridinde.
928. Malriĉo
928.01 Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
929. Estonteco
929.01 Kiu vivos, tiu vidos.
929.02 La tempo venos, ni ĉion komprenos.
929.03 La parto plej vasta venos la lasta.
930. Feliĉo
930.01 Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.
930.02 Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.