Литмир - Электронная Библиотека

— Kaj ĉu tio estas ĉio, kion ci povas raporti?

— Ĉio.

La sperta orelo de Gen Ŝi rimarkis stumblon en la respondo. Li ludis per la brovoj, rompitaj, kiel ĉe plej multaj loĝantoj de Jan-Jaĥ, penetrante la viktimon per senkompata rigardo.

— Domaĝe, sed mi devos vin rajdigi sur la umaago. He, prenu lin!

— Ne, ne! — despere ekkriegis Nar-Jang. — Mi diris ĉion, kion mi divenis. Sed… Ĉu vi kompatos kaj liberigos mi, ho granda?

— Nu? — abrupte kriis Gen Ŝi, frakasante la lastajn restaĵojn de la volo de la sciencisto.

— Mi aŭdis konversacion de du niaj fizikistoj, hazarde, mi ĵuras per la Serpento! Kvazaŭ ili solvis la enigmon de la defenda kampo de la teranoj. Ĝin ne eblas traigi per momentaj batoj kiel de kugloj aŭ eksplodo. Ju pli forta estas bato, des pli granda estas forto de reflekto. Sed se dissekci ĝin per malrapida premo de polarizita kaskada radio, do ĝi cedas. Kaj unu el ili diris, ke li dezirus provi sian kvantuman generatoron, kiun li antaŭnelonge faris kiel laboran modelon.

— Nomoj?

— Du Ban-La kaj Niu-Ke.

— Ĉu nun ĉio?

— Tute ĉio, granda. Plie mi nenion scias. Mi ĵuras…

— Ci povas iri. Donu al li pikilon kaj mantelon, forveturigu kien necesas.

Al surmetanta pantalonon Nar-Jang aliris «liluloj».

— Ankoraŭ du — al tiuj fizikistoj! Ne, prenu nur Du Ban-La-n. Kun la virino necesos klopodi, ili ĉiam estas pli persistaj!

La pli altranga el la «liluloj», malalte riverencante, malaperis malantaŭ la pordo. La ceteraj kondukis la scienciston al la elirejo. Tuj kiam li paŝis trans la sojlon, oficiro en nigra vesto, silente starinta flanke, pafis en lian nukon per longa pikilo el pneŭmatika pistolo. La pikilo sensone penetris inter la bazo de la kranio kaj la unua vertebro, ĉesiginte la vivon de Nar-Jang, kiu ne sukcesis lerni la simplan veraĵon, ke neniaj kondiĉoj, petoj kaj interkonsentoj eblas kun banditoj. Restaĵoj de la malnova kredo je vorto, honesto aŭ kompato pereigis multegajn tormansanojn, kiuj penis servi al oligarkoj kaj kredis al «leĝoj» kaj «rajtoj» de la bando de murdistoj, kiuj estis, esence, la Kvaropa Konsilio kaj ĝiaj superaj proksimuloj.

Gen Ŝi per movo de la fingro forsendis la nigran oficiron kaj transiris en najbaran ĉambron kun regpaneloj kaj ekranoj de komunikiloj. Turninte bluan klemon, li vokis Kando-n Leluf, alidire Ka Luf-on, la trian anon de la Kvaropa Konsilio, kiu estris prikalkuladon de la planeda ekonomio. Tio estis dika malalta homo en pompa parada vesto, simila al Zet Ug, sed kun granda makzelo, virineca malgranda buŝo kaj pepa voĉo.

— Kando, vi devos nuligi vian aŭdiencon, — sen longaj antaŭparoloj deklaris Gen Ŝi. — Tuj venu al mi, de ĉi tie ni komandos iun operacion. Aperis rara okazo fari tion, kion ni intencis…

Ne pasis eĉ duonhoro, kiam ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, fumante per pipoj, estis pridiskutantaj la malican planon.

Ĉojo Ĉagas de tempo al tempo foriradis en sekretajn ĉambrojn de sia palaco (eĉ Gen Ŝi ne sciis, kio tie troviĝas, en tiuj subteraĵoj sub la turo). Ĉi-foje la reganto forestis nur dum unu diurno, kaj tio signifis, ke almenaŭ dum ankoraŭ unu diurno la plena potenco super la tuta planedo estos en iliaj manoj. Dum tiu tempo eblas multon fari!

La plano estis simpla: aresti Faj-on Rodis kaj Vir Norin-on, per torturoj devigi ilin diri ĉion, kio necesas, televide, kaj kiel eble plej rapide mortigi. La teranoj ne militos kontraŭ la tuta planedo. Estus bone, certe, provoki la stelŝipon al aktivaj agoj, se per torturoj igi la regantinon de la teranoj ordoni bati al la ĝardenoj Coam kaj neniigi Ĉojo-n Ĉagas, kiel kulpulon. Forto de la stelŝipo estas granda. De la ĝardenoj Coam restos kavo, en kiu malaperos la proksimaj helpantoj kaj la gardistaro de la reganto, ne parolante eĉ pri li mem. Tiam Gen Ŝi kaj Ka Luf iĝas sen troaj kataklismoj kaj risko la unuaj personoj en la ŝtato, kaj pri Zet Ug — ili poste vidos! Ĉiujn atestantojn forigi, inklude la stultulon Tael-on, kiu ne scipovas ĝuste spioni!

— Por estonteco necesas zorgi pri profundaj subteraj kaŝejoj. Ja stelŝipoj el la Tero, unuafoje eksciinte la vojon, nepre direktos sin ĉi tien. Mi ordonos, ke ĉiujn, kiujn oni kaptas en la ĉefurbo, oni ne sendu al Palaco de Karesa Morto aŭ al foraj lokoj, sed kreu el ili armeon de subteraj laboristoj, — eldiris Gen Ŝi.

— Saĝega penso! — pepis Ka Luf.

Dum la komplotantoj konsiliĝis supre, en la malsupran etaĝon oni altrenis batitan, sed ankoraŭ rezistantan fizikiston Du Ban-La-n. Tiu montriĝis pli persista ol la fidema denuncanto Nar-Jang, kaj la «liluloj» devis sidigi lin sur la umaagon. Perdinte la voĉon pro nehoma kriego, verŝiĝante per ŝvito kaj larmoj, la fizikisto cedis kaj sub eskorto de la torturistoj ekveturis por preni sian aparaton.

Faj Rodis post noktiĝo malleviĝis en la subteraĵon. Hodiaŭ okazis granda komuna kunveno de «mavoj» kaj «lovoj» — oni estis diskutantaj realajn paŝojn al kunigo de fortoj en komunan rezistan organizon. Aŭskultante parolantojn, Rodis ne ĉesis pripensi, kiel helpi al Vir Norin kaj lia ĉarma feino Sju-Te. Ŝi ne dubis pri decido de ĉiuj Konsilioj de la Tero. Ĉi tien oni ne sendos ekspediciojn, antaŭ ol elkreskos tio, kion semis la anoj de «Malhela Flamo», aŭ, en malpli bona okazo, iĝos klare, ke la Horo de Bovo ne finiĝas kaj demonoj plu regas sur Tormans. Tiuokaze eblos apliki la leĝon de la Granda Ringo pri neniigo de reĝimoj, malfermantaj al pensantaj estaĵoj vojon al ĉiuflanka ekkono de la mondo, haltigintaj ilian evoluon, konservante inferecon. Neniu ripetos erarojn de antikvaj koloniistoj de la Tero, kiuj loĝiĝis en fremdaj landoj, konante nek historion, nek psikologion, nek morojn de aborigenaj popoloj, des pli se tiuj popoloj havis alte evoluintan propran kulturon.

Jen bona ideo: interkonsenti kun Ĉagas pri tio, ke Vir Norin laŭleĝe restu ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ, kiel historiisto, observanto kaj korespondanto ĝis veno de la sekva ŝipo. Aŭ jen eĉ pli bona preteksto — la veno de la imagita, «vokita» de ŝi stelŝipo kvazaŭ prokrastiĝas, kaj la astronavigaciisto restos por komunikado kaj alterigo. Tio donos al Vir Norin ioman tempon da trankvila vivo…

El la ĉirkaŭanta mallumo venis sento de minaca danĝero, densiĝinta subite, kiel alpelitaj de blovego sinistraj nuboj. La sentiva psiko de Faj Rodis avertis ŝin. Unuafoje dum la tuta tempo de estado sur Tormans ŝi eksentis, ke al ŝi proksimiĝas morta danĝero.

Malamikoj estis proksime. La intereso pri la diskutado, la pensoj pri Vir malfortigis ŝian normalan sentivon, kaj ŝi malfruis je horo aŭ pli. Alvokinte Tael-on, Rodis sciigis lin pri sia antaŭtimo. La inĝeniero atente rigardis al ŝi, kaj malvarmo trakuris laŭ lia dorso. La mildan, preskaŭ karesan gardemon de la tera virino anstataŭis minaca decidemo, nekaptebla rapideco de moviĝoj kaj pensoj. La volo, kvazaŭ streĉita kordo, vibris en ŝi, influante sentojn de la homoj, ĉirkaŭantaj ŝin.

Rodis konsilis disiri laŭ la du ĉefaj kaj laŭ la malproksimaj pasejoj. Ŝi anticipe trarigardis ilin psike: ĉu ne estas insido? Neniu devas trafi en manegojn de «liluloj», alie komencos disvolviĝi terura fadeno de persekutado.

Poste ŝi hastis supren akompane de Tael, koncentrante tutan sian volon sur voko al Vir Norin. Minutoj pasis, sed Rodis ne kaptis respondon.

— Mi penos komunikiĝi kun la Reganto, — diris ŝi al Tael ĉe la bazo de la ŝtuparo, kiu kondukis en ŝian dormoĉambron.

— Ĉu vi diras pri Ĉojo Ĉagas? — demandis Tael, anhelante pro rapida irado.

— Jes. Kun la ceteraj ne eblas aferi. Ili estas ne nur senresponsaj, ili malamikas al Ĉagas.

— Granda Serpento kaj Serpento-Fulmo! Ja Ĉojo Ĉagas forestas, kaj nun mi komprenas…

— Kiel forestas? (Ĉe Rodis glitis la rememoro pri la sekreta konservejo de la aĵoj, elveturigitaj el la Tero).

— Li foriris por du diurnoj en la sekretan restadejon kaj transdonis regadon, kiel ĉiam, al Gen Ŝi.

— Do ili deziras kapti nin dum foresto de Ĉojo Ĉagas! Per torturoj devigi ion fari por ili, aŭ simple murdi nin, por ke oni sur la ŝipo punu Ĉagas-on, tio estas senduba. Tael, kara, savu Vir Norin-on. Prenu la SDP-on el la sanktejo, forkonduku malproksimen kaj komunikiĝu kun li. Li estas ĉe si, mi sukcesos veki lin, kaj vi interkonsentu, kien li kaŝiĝu. Rapide, Tael, ne prokrastu. Unuavice ili penos kapti min. Rapide! Ankaŭ mi vokos lin el mia ĉambro.

— Kaj vi, Rodis? Kiel do? Se ili sukcesos?

— Mia plano estas simpla. Mi defendos min per la kampo de la SDP, ĝis mi parolos kun la stelŝipo. Donu koordinatojn de la loko en la forlasita ĝardeno, kie oni alterigis la diskavion dum la vundo de Ĉedi. Por preparo de diskavio necesos horo kaj duono. Ankoraŭ ĉirkaŭ dudek minutoj pasos, ĝis alflugos Grif Rift. Da baterioj por la naŭpiedulo sufiĉos por kvin horoj, eĉ ĉe senĉesa pripafado. Mia rezervo de tempo estas grandega. Kiam vi kaŝos Vir Norin-on, revenu kun la naŭpiedulo kaj atendu min apud la elirejo el la kvara galerio. Mi programos mian SDP-on al memdetruo ĉe malŝargiĝo kaj foriros malsupren, dum ili furiozos ĉirkaŭe. Ne timu, mi orientos la eksplodon supren, por ne difekti la domon kaj ne malkaŝi la pasejon en la subteraĵon. Ĝi ankoraŭ necesos al ni.

— Mi timas nenion, krom… — La inĝeniero subpremis subite elŝiriĝintan plorĝemon. — Mi timas pri vi, Rodis, mia stelo, apogo, amo! Venas io senekzemple terura!

Faj Rodis mem estis luktanta kontraŭ sinistra tristo, per akra kojno trabatiĝanta el la ĉirkaŭanta mallumo tra ŝia persistema psiko. Probable, al la tormansano transdoniĝis ŝia sento.

— Iru, Tael. Vi povas malfruiĝi al Norin.

— Permesu al mi leviĝi kun vi! Nur du minutojn. Mi devas konvinkiĝi, ke ili ne penetris en vian ĉambron.

— Ili ne povos. Mi baris la enirejon, kiel ĉiam, kiam mi malleviĝas en la subteraĵon.

Tre singarde ili deŝovis la muran blokon en la malluma dormoĉambro de Rodis. Almetinte la fingron al la lipoj, ŝi ŝteliris al la pordo en la duan ĉambron, aŭdis fortan zumadon de la naŭpiedulo kaj elrigardis trans la sojlon. Ĉe la malfermegita pordo el la koridoro amasiĝis multaj homoj en nigraj ĥalatoj, kapuĉoj kaj gantoj — noktaj punistoj. La vasta trairejo inter ĉambroj de la supera etaĝo estis plenigita per «liluloj», hantantaj en malklaraj konturoj de la defenda kampo. La malantaŭaj klopodis, trenante ion pezan, kaj la antaŭaj staris per senmova spaliro, provante nek pafi, nek ataki.

Faj Rodis nerimarkita retiriĝis en la dormoĉambron.

— Hastu, Tael!

La inĝeniero faris paŝon al la enirejo, kiu restis malfermita, kaj retrorigardis. Tuta lia sindonemo kaj ama adoro al Rodis reflektiĝis en la vizaĝo kun forto de antaŭmorta adiaŭo.

93
{"b":"87641","o":1}