Rezonante, Eviza iris apud la ĉefkuracisto laŭ aleo al malalta domo, kie lokiĝis la manĝejo kaj gastejo.
— Ĉu vi miras, kial mi kaŝiĝis malantaŭ arbustoj, sed ne kuris por helpi al la verkisto? — subite demandis la ĉefkuracisto, serĉante rigardon de sia akompanatino.
— Ne, — indiferente respondis Eviza. Ŝin tute ne interesis la persona motivo de la ago, neeviteble sekvanta el la socia vivo de Tormans.
— Mi povis difekti la manojn kaj kaŭzi malutilon al multegaj homoj, seniginte ilin je eblo esti operaciitaj.
Neatendite el post arboj elkuris multaj homoj kaj kun krio ĵetiĝis al ili. La ĉefkuracisto griziĝis, lia vizaĝo tordiĝis pro timo. Eviza, restinta trankvila, rekonis la junajn kuracistojn, partoprenantojn de la konferenco. Ili alkuris kirle, flankenigis la ĉefkuraciston kaj per densa ringo ĉirkaŭis la gastinon el la Tero. Eviza rememoris, kiel en unu el la unuaj tagoj en la ĉefurbo ŝin miregigis homamaso, ĉirkaŭanta belan, absurde vestitan virinon. Tio estis fama aktorino, poste oni klarigis al Eviza. Ŝi disŝutadis dekstren kaj maldekstren trejnitajn ridetojn. Kelkaj viroj en ruĝa vesto malĝentile forpuŝadis same senceremonie alpremiĝantajn homojn. Sufiĉis al populara homo veni en publikan lokon, kaj tuj centoj da gejunuloj ĵetiĝadis al li, petante ion por memoro.
Nun la stelŝipanino mem trafis en ringon de gapuloj, feliĉe, nur kuracistoj. Antaŭ ŝi staris ridanta, sufiĉe ĉarma tormansanino: la malhela haŭto, la nigraj haroj kaj la brilantaj mallarĝaj okuloj hele kontrastis kun la strikta flava vesto.
— Ne ofendiĝu, ni decidis kapti vin. Ni rimarkis, ke vi deziras foriri. Ni apenaŭ ankoraŭfoje renkontiĝos kun vi! Ni havas gravegajn demandojn, kaj ĉu vi ne rifuzos al ni…
— Ne rifuzos, — same gaje respondis Eviza, — se povos. Miaj scioj estas tre limigitaj. Kio vin interesas?
— La amoro! Rakontu, kiel ĉe vi sur la Tero oni regas tiun kaŭzon de multegaj malfeliĉoj, la fortan knuton en la manoj de la potenco, la fantomon de la plej alta kaj mensoga feliĉo. Rakontu aŭ almenaŭ respondu al la demandoj, kiujn ni ne povis fari en la konferenca halo!
Eviza rimarkis gazonon, baritan per meridiana aleo de altaj kaj densaj arboj kaj defenditan de varmego. Ŝian proponon transiri tien oni akceptis kun entuziasmo. Malalta kaj malmola herbaro buntiĝis pro vestoj de dissidiĝintaj en la ombro homoj, kaj Eviza lokiĝis antaŭ ili sur terbuleto, submetinte la piedojn, subridante pri si, ke ŝi ree iĝis predikanto. Nun antaŭ ŝi staris alia celo, ol en la konferenco. Ĉi tie eblis paroli sen timo traŭmi per formuloj, kiuj ĉiam ŝajnas akraj ĉe diferenco de intelekta percepto. Eviza rigardis al la malhela ĉielo de Tormans, transirigis la rigardon al violkoloraj strioj de ombroj kaj eksentis, kiel ŝin ekkaptis muzika logiko de penso.
Ŝi penis kiel eble plej poezie transdoni al la tormansanoj versaĵon de antikva rusa poeto.
«Kaj malsato kaj pasi' torturas[29] ĉiun, kiu flugas, rampas, kuras, kiu naĝas en profunda nigr'…» Kaj la kantecan finon: «Kaj per forta vipo de dolor' ilin plu malsato pelas kaj amor'!»
— La homo kaj sur la Tero, kaj ĉe vi sur Jan-Jaĥ luktadis, por forigi el la vivo tiujn du dolorigajn fortojn. Komence la vipon de malsato — kaj ricevis amasan adipozon. Poste la vipon de amoro, atinginte malplenecon kaj indiferentecon de la seksa vivo. La homaro de Jan-Jaĥ jen malakceptas forton kaj gravecon de amoro, jen laŭdegas tiun deziron, atribuante al ĝi dominantan rolon en la vivo. Pro ĵetiĝado de unu ekstremaĵo al la alia ne aperas seksa edukado.
— Sed ĉu ĝi estas ĉe vi? — sekvis la demando.
— Jes, kaj oni opinias ĝin tre grava. Necesas lerni esti mastro de sia korpo, ne subpremante dezirojn kaj ne obeante al ili ĝis malĉasteco.
— Ĉu eblas reguligi amon kaj pasion?
— Tio estas malĝusta nocio. Kiam vi rajdas sur eĝo de ondo, tiam necesas arto de ekvilibrado, por ne degliti. Sed se necesas halti, do vi forlasas la ondon, restante malantaŭ ĝi…
Vidante nekomprenon de la aŭskultantoj, Eviza komprenis, ke en la maroj de Tormans ne ekzistas grandaj surfaj ondoj kaj la aŭskultantoj ne konas rajdadon sur tabuloj.
— Mi parolis en la kunveno pri la duobla dependo. Riĉeco de la psiko dependas de la forta kaj sana korpo, kiun la multeflanka psiko saturas per kuraĝo, streboj, nelacigeblo kaj sentivo. La bioĥemio de la homo estas tia, ke ĝi postulas konstantan tujpretecon de la cerbo je unu kvinono de ĝia potenco, kaj tio estas subtenata nur per nivelo de ketosteronoj — la seksaj hormonoj en la sango. Pro tio la homo pagas, dirante per viaj vortoj, per konstanta erotika akreco de sento. Se oni bremsas tiun senton tro longe, do aperas nervaj rompiĝoj kaj psikaj deŝovoj, tiu subita kaj sklaviga tiro al hazardaj paruloj, kiu en la antikveco ĉe ni nomiĝis malfeliĉa amo.
— Sekve, necesas malstreĉiĝi kaj fari tion impulse, eksplode, — diris la tormansanino, komencinta la konversacion.
— Tute prave.
— Sed kio pri la amo? Ja impulso ne povas daŭri longe?
— Tio estas antikva eraro! La homo leviĝis al la vera amo, sed ĉi tie ĉe vi oni plu opinias kaverne, ke amo estas nur amoro, kaj amoro estas nur seksa kuniĝo. Ĉu necesas diri al vi, kiomgrade la vera enamiĝo estas pli riĉa, pli hela, pli daŭra? Tiu granda konformeco al ĉiuj streboj, gustoj, revoj, kiun eblas nomi la amo, ankaŭ ĉe ni sur la Tero ne troveblas facile kaj simple. Por ni amo estas sankta vorto, signifanta senton universalan kaj multeflankan. Sed eĉ en la plej strikta sia senco, pure korpa, seksa amo neniam havas unuflankan nuancon. Tio estas pli ol ĝuo, tio estas servo al la amata homo kaj samtempe al la belo kaj al la socio, iufoje eĉ obeante al postuloj de genetikaj leĝoj kontraŭ siaj personaj gustoj, se ili malkonformas inter si, kiam oni deziras havi infanojn. Kaj la insidan forton de nemalstreĉitaj hormonoj ni lernis liberigi, kreante internan trankvilon kaj harmonion…
— Ĉu en la Tero oni ne lernis reguligi tiun forton ĥemie, per drogo? — demandis neŭroĥirurgo, konata al Eviza.
— Prefere oni ne enmiksiĝu en la komplikegan interplekton de hormonoj, kiuj subtenas la psikofiziologian fundamenton de individuo, sed iru laŭ la natura vojo de erotika edukado.
— Kaj ĉu vi instruas erotikon al gejunuloj? Nekredeble! — ekkriis la neŭroĥirurgo.
— Sur la Tero tio komenciĝis antaŭ kelkaj miloj da jaroj. Templa erotiko de Antikva Helenujo, Fenicujo, Hindujo, farita religia servo. Devadazi — templaj dancistinoj — studis kaj praktikis Eroson de tioma intenseco, por plene elĉerpi seksajn dezirojn kaj transirigi homon al aliaj streboj. Tielas ankaŭ la tantraj ritoj por virinoj.
— Do, ĉu sur la Tero ĉiam ekzistis kulto de pasio kaj virino? — demandis maljuna aŭskultantino. — Ĉe ni oni ĉiam komencas paroli pri senbrideco kaj malĉasto…
— Tute ne! En praaj socioj, kreiĝintaj longe antaŭ la komunismaj eraoj, virinoj estis mallevitaj al la rolo de labora bruto. Ekzistis kvazaŭ «sanktaj» ritoj de specialaj operacioj, kiel, ekzemple, klitorotomio, por senigi virinon je seksa ĝuo.
— Por kio? — timigite ekkriis la tormansanoj.
— Por ke virino nenion postulu, sed obeeme plenumu siajn devojn de servistino kaj infannaska meĥanismo.
— Kiaj do estis iliaj infanoj?
— Malkleraj kaj kruelaj sovaĝuloj, ĉu povis esti alie?
— Kaj ĉu vi venkis tion?
— Vi vidas nin ĉi tie, posteulojn de ĉiuj rasoj de la Tero…
— Ho Granda Serpento! Kiom da obstakloj estas sur la vojo al la vera bonkoreco kaj amo! — laŭte pensis juna tormansanino, kiu sidis, kruciginte la krurojn, en la unua vico.
— Ĉio estas atingebla kun saĝa kaj serioza aliro al la seksaj demandoj. Estas nenio pli humiliga kaj abomena por viro, ol virino, postulanta de li neeblaĵon. Por virino estas ofenda la neceso de memlimigo, la devo «savi la amon», kiel oni diris antikve. Ambaŭ seksoj devas same serioze rilati al la seksa flanko de la vivo…
Aŭdiĝis neglekta «hm!». Alta kuracisto kun ia brilanta broĉo sur la brusto ekstaris kaj trairis antaŭ la vicoj de aŭskultantoj, iom aroge rigardante al Eviza.
— Mi atendis aliajn revelaciojn de la senditino de la Tero. Tiuj ĉi estas malnovaj, kiel la Blankaj Steloj. Kion vi praktikas — ĉu komencan, se eblas tiel diri, interkoniĝon de ĉiu paro?
— Certe! Por iĝi paro de geamantoj por longe.
— Kaj se ili ne sukcesos por longe?
— Ambaŭ ricevos malstreĉiĝon, lerninte Eroson.
— Tio absolute ne eblas ĉe ni! Ĉu la teranoj ne havas la ĉefan senton de la amo — la ĵaluzon? Diri al la tuta mondo: tio estas mia virino!
— Tia ĵaluzo ĉe ni ne ekzistas. Tio estas restaĵo de la praa seksa selektado — konkurado por femalo, por masklo — tutegale. Pli poste, kiam establiĝis patriarkeco, la ĵaluzo ekfloris surbaze de la instinkto de posedo, provizore estingiĝis en la erotike ordigita vivo de la antikva helena epoko kaj denove renaskiĝis dum la feŭdismo, sed jam pro timo de komparo, pro kompleksoj de malplivaloreco aŭ humiligiteco. Interalie, la terura netoleremo de via oligarkio estas fenomeno de sama speco. Por ke oni ne kuraĝu starigi iun pli alte, opinii pli bona! Sed niaj fortaj, trankvilaj virinoj kaj viroj ne estas ĵaluzemaj, eĉ atentante provizoran reciprokan nekomprenon. Sed ili scias, ke la plej alta feliĉo de homo ĉiam estas sur la ekstremo de liaj fortoj!
La oponanto rigardis al Eviza virece takse.
— Probable, tio eblas nur tial, ke vi, teranoj, estas tiel malvarmaj, ke via mirinde bela aspekto pli forpuŝas, ol allogas.
Parto de viroj aprobe aplaŭdis.
Eviza sonore ekridis.
— Dum la vojo ĉi tien mi aŭdis parton de konversacio inter iuj ĉeestantoj, kiuj taksis miajn virtojn per tute aliaj esprimoj. Kaj ankaŭ nun mi sentas atenton, adresitan al miaj kruroj. — Eviza karesis siajn rondajn genuojn, nudiĝintaj el sub la mallonga robo. — Eĉ por minuto mi ne ĉesis senti direktitan al mi deziron. Sekve, la malvarmeco ne malhelpas al la allogeco, kaj mia oponanto ne pravas.
Virinoj-kuracistoj regalis Eviza-n per aprobaj aplaŭdoj.
— Ni vere estas malvarmaj, dum ne liberigis nin en erotiko, kaj tiam…
Eviza malrapide ekstaris kaj rektigis sin, streĉiĝinte tuta, kvazaŭ en minuto de danĝero. Kaj la tormansanoj ekvidis metamorfozon de la stelŝipanino. Ŝiaj lipoj duonmalfermiĝis, kvazaŭ por kanto aŭ nediritaj vortoj, la «tigraj» okuloj iĝis preskaŭ nigraj. La jam sen tio defie altaj mamoj de la juna virino leviĝis eĉ pli alte, la svelta kolo iel emfaziĝis sur la nelarĝaj rektaj ŝultroj de nepensebla pureco kaj glateco, ruĝo de ekscito iĝis videbla tra la sunbruno sur la nuda haŭto. La trankvile rezonanta kaj afabla sciencistino ne plu ekzistis. Aperis virino, la esenco mem de ŝia sekso, en defia belo kaj forto, vokanta, minaca, iom malestima…