Литмир - Электронная Библиотека

Faj Rodis decidis uzi la momenton. Post la interparoloj kun Tael kaj Rift ŝin maltrankviligadis penso pri la facilanimeco, kun kiu ili komencis demonstri la filmojn malgraŭ la malpermeso de la oligarko. Vere, la fortaj venintoj el la Tero ne timis la potenculojn de Tormans. Kontraŭ ilia forto frakasiĝis la penoj de la potenculoj malhelpi al la popolo ekscii pri sia bela prapatrujo. Kaj samtempe la sagacaj dialektikistoj de la Tero forgesis pri la alia flanko — pri tiuj, al kiuj ili transdonis la malpermesitan informon, per tio igante ilin fari krimon. Kiel ajn freneza ŝajnu tio al la homoj de la komunisma mondo de la Tero, la soifantoj de scio estis serioze punindaj. Kaj ili, la astronaŭtoj, provokis tiun danĝeron! Restante netuŝeblaj, ili kunpuŝigis sendefendajn homojn de Tormans rekte kun la terura aparato de potenco, subpremo, perfido kaj spionado.

— Mi kaj miaj amikoj pripensis niajn misfarojn post mia interparolo kun vi, — nelaŭte komencis Rodis.

— Kaj? — malpacience sulkigis la brovojn Ĉojo Ĉagas, evidente ne dezirante paroli ĉi tie pri aferoj.

— Kaj konkludis, ke ni estis ne pravaj. Ni ĉesigis niajn elsendojn kaj petas pardonon.

— Ĉu tiele? — miris kaj mildiĝis Ĉojo Ĉagas. — Agrabla mesaĝo. Mi vidas, ke niaj konversacioj estas ne vanaj.

— Ho ne! — ekkriis Rodis kun nefalsa entuziasmo kaj tute sincere, per kio donis al la reganto eĉ plian plezuron.

Ĉojo Ĉagas demandis Rodis-on, kiel progresas la pentraĵo. Ŝi miris nur por momento. Alie ne povis esti. Pri ŝia laboro oni «denuncis», verŝajne, multfoje.

— Mi imagis ĝin finita, sed fakte ĝin necesas refari. La koncepto estas erara! Por trovi vojon el infereco, necesas antaŭ ĉio Mezuro, sed ne Kredo.

— Domaĝe, — indiferente diris Ĉagas, — mi kalkulis vidi ĝin… post kelkaj tagoj.

Er Vo-Bia subite rozkoloriĝis, brilinte per la okuloj.

Senceremonie eniris la estro de la «liluloj» Jangar. Alirinte al la reganto, li komencis diri ion al li duonvoĉe. Faj Rodis ekstaris kaj deiris al la ŝranketo, admirante majstrecon de la antikva ornamaĵo. Ĉojo Ĉagas malkontente haltigis Jangar-on kaj demandis, kial foriris Rodis. La reganto de la planedo ne ŝatis, kiam en lia ĉeesto homoj ekstaradis sen permeso.

— Mi ne deziris malhelpi al vi. Sur la planedo Jan-Jaĥ ĉio estas urĝa kaj ĉio estas sekreta.

— Vane. Estas nenio grava, — malkontente diris Ĉojo Ĉagas, dum Jangar ekokulumis al la tera gastino, penante konfuzi ŝin per sia malvarma rigardo de juĝisto kaj ekzekutisto.

Ĉojo Ĉagas per abrupta gesto forsendis Jangar-on, kaj mem kliniĝis sur la apogbrakoj pli proksime al Rodis.

Er Vo-Bia estis plu oblikve observanta Rodis-on kaj subite ne eltenis kaj senceremonie demandis ŝin, kie kaj kiel sur la Tero oni instruas pri arto de delogo.

— Se vi diras pri scipovo konduti kaj plaĉi al viroj en la admirinda ludo de reciproka altiro — do ekde la infanaĝo. Ĉiu virino de la Tero scipovas emfazi en si tion, kio estas originala, interesa, bela. Al mi ŝajnas, ke «delogo», pri kiu vi pensas, estas io alia.

— Tio estas scipovo enamigi viron en sin, — diris la tormansanino.

— Tiuokaze mi ne vidas diferencon. Eble, ne nur scipovo, sed ankoraŭ denaska kapablo. Al mi ŝajnis, ke vi diris tiun vorton kun nuanco de malaprobo, kiel pri io malbona.

— Delogo ĉiam iugrade estas trompo, falsaĵo. Mi vidas vin unuafoje, sed oni diris al mi, ke vi estas ne tia.

— Ĉiuj ĉeestantoj, krom vi, konas min ankaŭ en aliaj aspektoj… diversaj.

— Kaj kiu do estas la vera?

— Tiu, en kiu mi estas plej ofte. Ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ, mi portas la aspekton de estrino de la tera ekspedicio, historiisto, sed ankaŭ tiu aspekto same ne estas konstanta kaj post ioma tempo ŝanĝiĝos. Mi estos sur la Tero alia, tute alia! — reveme finis Rodis.

Er Vo-Bia alportis al la lipoj la tason, faris gluton kaj ion mallaŭte diris al Zet Ug. La amikino de Ĉojo Ĉagas ekstere estis pli efekta ol Rodis. Verkistoj kaj kortegaj poetoj de Jan-Jaĥ skribis, ke ŝia belo efikas kiel elektra kurento. Ŝia virina esenco simple kriis. Literaturistoj de Jan-Jaĥ notis, ke ŝi vokas tian pasian deziron, ke eĉ ĉenita besto, vidante ŝin, kapablas ŝiri sian ĉenon. Er Vo-Bia radiis misteron. Ŝi kvazaŭ staris sur limo, post kiu kuŝis malpermesita lando. Dum jarmiloj tiu virina sekreto promesadis multe pli, ol donadis, kaj tamen restadis alloga eĉ por spertuloj.

Er Vo-Bia ridetis, kaj subite sur la juna glata haŭto aperis maldikaj sulkoj, elmontrante, ke tiu neordinara virino nemalmulte spertis sur sia virina vojo.

Faj Rodis, malgraŭ la masko de maharani , restis la sama rekta, malfermita kaj sentima virino, kiu afekciis la reganton jam en la unua renkontiĝo. En ŝia interna mondo, evidente, regis ekvilibro kaj scipovo rapide restarigi en si trankvilon — la kvalitoj, eblaj nur ĉe abundo de psikologia fortikeco kaj volo. Ĝuste tial, kontraste kun la difekta psiko de Jan-Jaĥ, tiuj ŝiaj bonegaj homaj kvalitoj — plena malesto de malŝato, suspektemo aŭ memkontento — tamen ne altiradis al ŝi tormansanojn. Senŝanĝa restis la abismo inter ŝi kaj ĉiuj aliaj, eĉ Ĉojo Ĉagas mem. «Eĉ kun li, la granda kaj ĉiopova!» — kun indigno agnoskis la reganto. Li rememoris fragmenton el la konversacio inter inĝeniero Tael kaj Faj Rodis — pri tio oni raportis siatempe. Rodis estis klariganta al Tael, ke sur la planedo Jan-Jaĥ plene mankas unu el la tre gravaj psikologiaj fundamentoj de krea vivo — la konscio de senfineco de la spaco kun ĝiaj neatingeblaj limoj kaj nenombreblaj mondoj, ankoraŭ ne malkovritaj de la homo. Abismaj profundaĵoj de la kosmo ekzistas eĉ ekster la scio de la Granda Ringo kaj en la plej neatenditaj kombinoj de la leĝoj de la materia mondo. La inĝeniero respondis, ke Rodis mem estas por li enkorpiĝo de tiu senlimeco kaj ŝia animo same diferencas de ilia psiko, kiel senfineco diferencas de la fermita kaj enua mondo de Jan-Jaĥ, kies ĉefa akso estas la strikta hierarkio.

«Jen saĝa komplimento de la inĝeniero, — pensis la reganto, — sed ekzistas alio, pri kio la kompatindulo, certe, eĉ ne kuraĝas pensi. Ŝi estas virino de sama radiko kun ĉiuj, kaj tial neeviteble devas obei al volo kaj forto de viro. Tamen, mi ne pensas, ke tiu malvarma, gaja kaj memfida filino de la Tero estos same bona amorantino, kiel mia Er Vo-Bia. Sed tamen tio estas provinda!»

Kaj, kiel ĉiuj regantoj de ĉiuj tempoj kaj mondoj, la prezidanto de la Kvaropa Konsilio komencis senprokraste plenumi sian intencon.

Li ekstaris, kaj tuj leviĝis Zet Ug kaj Gen Ŝi. Er Vo-Bia restis sidi, metinte unu kruron sur la alian kaj balancante la ŝueton kun enmuntita en ĝin steleto-lanterneto. Radioj de la lanternetoj, direktitaj vertikale, estis prilumantaj la sveltajn krurojn de la tormansanino, desegnante ilin laŭ la tuta longo tra maldika ŝtofo de la robo.

Faj Rodis, opiniante la vesperon finita, same ekstaris, pensante pri la pentraĵo en sia ĉambro. Post la konversacio kun Tael ŝi deziris jam hodiaŭ preni penikojn kaj farbojn. Sed Ĉojo Ĉagas deklaris, ke li devas senprokraste pridiskuti kun ŝi gravan demandon. Ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, riverencinte, malaperis, lasinte sian prezidanton, kiel ŝajnis al Rodis, kun plezuro. Er Vo-Bia leviĝis, ĵetis rigardon al Ĉojo Ĉagas, senvorte demandante lin. Ŝi spiris emociplene, nudiginte en afekta subrido la grandajn bluetajn dentojn. Sed Ĉojo Ĉagas kvazaŭ ne rimarkis ŝian alvokon. Kaj tiam Er Vo-Bia ekiris al la elirejo, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, ofendita, bela kaj nebonkora.

Ĉojo Ĉagas unuafoje ekridegis en ĉeesto de Rodis, kaj ŝi miris, kiel krude sonis lia rido. La reganto deŝovis la mezan kurtenon kaj enkondukis Rodis-on en blindige helan koridoron, kie sur benkoj unu kontraŭ alia sidis du gardistoj en verdaj vestoj. Ne atentante ilin, Ĉojo Ĉagas trairis al la pordo en la fino de la koridoro kaj faris iajn manipulojn kun la seruro. La dika pordo malfermiĝis, kaj Faj Rodis eniris en la personan, por neniu atingeblan ĉambron de la reganto, kaŝitan en dikaj muroj de la palaco.

Giganta kristala prismo servis kiel fenestro, reflektante la brulantan sunsubiran horizonton. Ĉojo Ĉagas premis baskulŝaltilon, la prismo turniĝis, aperis la morna ĉielo de Tormans, kaj en la ĉambro aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj. Granda kvinangula spegulo reflektis la blankan kun arĝento maharani -n kaj apude la reganton en nigra vesto, brodita per arĝentaj serpentoj.

Ĉagas faris paŝon al larĝa divano, kovrita per vila tapiŝo kun ornamo el interplektitaj ringoj, haltis malantaŭ la dorso de Rodis kaj super ŝia ŝultro rigardis al la reflektaĵo en la spegulo. Ŝi komprenis, kio devas okazi. La komencitan ludon endis fini, ne lasante implikitajn kontraŭdirojn. Rodis respondis al la reganto per indiferenta kaj degna rigardo. La grandaj manoj de Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭkaptis ŝian maldikan talion… Unu momento, kaj Rodis tuŝos lin per la dorso, metos la kapon sur lian ŝultron… Nenio tia okazis. Nekomprenebla forto deĵetis liajn manojn, momente malaperis lia memfido, kaj kvazaŭ ne ekzistis la deziro. Li eĉ ŝanceliĝis for de ŝi, tiomgrade tio estis afekcia.

— Prefere ni revenu al la antaŭa, — mallaŭte diris Rodis.

Ĉojo Ĉagas falis sur la divanon, kvazaŭ vekiĝinte post dormo serĉante sur la tableto fumajn ilojn.

Faj Rodis trankvile, sen vortoj eksidis flanke sur la randon de la divano. Afekciita Ĉojo Ĉagas ekfumis. Unuafoje dum multaj jaroj li ne sciis, kiel agi. Ĉu ŝajnigi, ke nenio okazis, aŭ koleri?

Rodis helpis al li. La ludo finiĝis, de la maharani restis nur la blanka sario.

— Ĉu vere la reganto de la planedo same obeas al instinktoj, kiel la plej malklera «mavo»? — demandis ŝi, propriginte la terminologion de Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas kun indigno negis tiun supozon.

— Cedinte al via ĉarmo, mi ne klarigis miajn sentojn, kiel indus, sed pri tio ja kulpas vi mem!

Rodis per tuta sia aspekto esprimis silentan nekomprenon.

— Ĉu al vi sufiĉas kelkfoje renkontiĝi kun virino, ne simila al la aliaj, por ekflami per senbrida pasio? — demandis ŝi, uzante mediteman tonon, plej forte influantan la reganton. — Oni povas kompreni homojn, malmulte vidintajn, starantajn malalte en via hierarkia sistemo, prematajn de la vivo. Por ili tio, verŝajne, estas neevitebla, sed vi!

Por momento la vizaĝo de la reganto ricevis lilan koloron. Tamen li tuj ekregis sin.

— Vi parolas tiel, ne komprenante la verajn motivojn. Mi deziris konvinkiĝi pri via allogeco por mi, antaŭ ol peti vin pri unu tre serioza afero!

— Do, ĉu vi konvinkiĝis?

— Konvinkiĝis! — Kolera subrido por momento tordis la vizaĝon de la reganto, li forviŝis ĝin per kutima volstreĉo.

61
{"b":"87641","o":1}