Литмир - Электронная Библиотека

— Estas malfacile tuj kompreni, kio kaŭzis la diferencon, — diris Olla Dez. — Probable, vi ŝatas bruon, tumulton, homamasiĝon.

— Ja ne, ni malamas tion, kiel plejmulto da homoj de intelekta laboro. Sed neeviteble ĉiu bela loko, ĉiu novkonstruita Palaco de ripozo iĝas plenŝtopita de homoj.

— Mi, ŝajne, komprenis, en kio estas la afero, — diris Sol Sain. — Ĉe vi ne konformas la kvanto de loĝantaro kaj la rimedoj. En tiu ĉi okazo ne sufiĉas publikaj ejoj por ripozo kaj distroj.

— Ĉu ĉe vi ili konformas?

— Tio estas la plej grava tasko de la Konsilio de Ekonomio. Nur en konformo inter la kvanto de homoj kaj la realaj ekonomiaj ebloj estas la fundamento de komforta vivo kaj stabiligo de la planedaj rimedoj por ĉiam.

— Sed kiel vi atingas tion? Ĉu per reguligo de naskado?

— Kaj per tio, kaj per antaŭvido de hazardaĵoj, de fluktuoj de sukcesoj kaj malsukcesoj, de kosmaj cikloj. Homo devas scii ĉion ĉi, alie ĉu li estas homo? La ĉefa celo de ĉiuj sciencoj estas sola — feliĉo de la homaro.

— Kaj el kio ĝi konsistas, via feliĉo?

— El komforta, trankvila kaj libera vivo, unuflanke. Kaj ankaŭ el strikta memdisciplino, eterna malkontenteco, strebo plibeligi la vivon, plivastigi ekkonon, plilarĝigi limojn de la mondo.

— Sed tio ja kontraŭdiras unu al la alia!

— Male, tio estas dialektika unueco, kaj, sekve, en ĝi estas evoluo!

Tiaspecaj konversacioj akompanis ĉiun demonstron de stereofilmoj, kaj iufoje ili iĝadis prelegoj aŭ emociaj diskutoj. Tormansanoj per sia psikologia strukturo neniel diferencis de teranoj. Ilia antaŭhistorio pasis kune. Tial ankaŭ la moderna tera vivo, kvankam nur ĝenerale, iĝadis por ili komprenebla. Kaj la arton de la Tero loĝantoj de Jan-Jaĥ perceptadis facile. Kun la scienco la afero statis malpli bone. Tro malproksimen iris la teranoj en kompreno de la plej subtilaj strukturoj de la mondo.

Eĉ pli malfacile oni perceptadis stereofilmojn de la Granda Ringo. Strangaj estaĵoj, iufoje similaj al teranoj, nekompreneblaj paroloj, ritoj, amuzoj, konstruaĵoj, maŝinoj. Ŝajna malesto de loĝantoj sur planedoj apud la centro de la Galaksio, kie sub kilometraj volboj restis senmovaj aŭ malrapide turniĝis diafanaj diskoj, radiantaj bluan lumon. En aliaj mondoj renkontiĝis stelaspektaj formoj, randitaj per miloj da blindigaj violkoloraj globoj, malsame de la diskoj, orientitaj vertikale. Tormansanoj ne sukcesis kompreni, kio estas tio: ĉu maŝinoj, kondensantaj iun specon de energio, aŭ psikaj personiĝoj de pensantaj estaĵoj, dezirintaj resti nerekonitaj eĉ por la riceviloj de la Granda Ringo.

Tre malbonaŭguraj ŝajnis planedoj de infraruĝaj sunoj, sur kiuj loĝis superaj vivuloj, kiuj estis anoj de la Ringo. La registraĵoj estis faritaj antaŭ la enkonduko de ondaj konvertiloj, inventitaj sur la planedo de la stelo Beta de Taso, kiuj permesas vidi en ajnaj prilumaj kondiĉoj de la universo Ŝakti. Apenaŭ distingeblaj konturoj de gigantaj konstruaĵoj, monumentoj, arkaĵoj mistere nigris sub steloj, kaj moviĝo de homamasoj ŝajnis minaca. Neesprimeble belega muziko aŭdiĝis en mallumo, kaj nevidebla maro plaŭdis kun sama heksametra bruo, kiel sur la Tero kaj sur la planedo Jan-Jaĥ.

Olla Dez demonstris ankaŭ kelkajn ĝis nun ne deĉifritajn registraĵojn, liveritajn de stelŝipoj de Rekta Radio el la galaksioj Andromeda kaj M-51 en la Ĉashundoj. Sovaĝe turniĝantaj multekoloraj spiraloj kaj pulsantaj globecaj miledroj kvazaŭ boris oceanon da densa mallumo. Nur la ŝipanaro de «Malhela Flamo», trairinta laŭ rando de abismo, konjektis, ke tiuj bildoj povis signifi penetron en Tamas-on, la neatingeblan kaj nevideblan kontraŭmondon, ĉirkaŭantan nian Universon.

Tamen la elsendoj el foraj kaj strangaj mondoj, malgraŭ sia eksterordinareco, malmulte interesis tormansanojn. Anstataŭe ilin senfine emociis stereofilmoj pri teranoj sur aliaj planedoj, ekzemple, sur la antaŭnelonge loĝigita planedo de la Verda Suno en la sistemo de Aĥernaro. Ne povis ne kapti ilian imagon la belegaj ruĝaj homoj el la Epsilono de la Tukano — kun tiu planedo la Tero establis regulan trafikon.

Post kiam SRR-oj komencis fari flugojn al la Epsilono de la Tukano — longe je cent okdek parsekoj — dum dek sep tagoj, sur la Tero, speciale inter junularo, eksplodis epidemio de enamiĝo en ruĝajn homojn.

Sed montriĝis, ke geedzecoj inter teranoj kaj ruĝaj tukananoj estas senfruktaj: tio alportis nemalmulte da elreviĝoj. Potencaj biologiaj institutoj de ambaŭ planedoj koncentris siajn penojn al venko de la neatendita obstaklo. Neniu dubis, ke la malfacila tasko baldaŭ estos solvita kaj kuniĝo de ambaŭ homaroj, tute similaj, sed malsamaj laŭ deveno, iĝos plena, per tio senfine multobligante ekzistodaŭron de la homo de la Tero kiel specio.

La homoj, transloĝiĝintaj sur la planedon de la Verda Suno, vivis tie ankoraŭ nemultajn jarcentojn, sed pro radiado de la suno ricevis lilan haŭton kaj ekstere diferencis disde la bronze sunbrunaj teranoj multe pli, ol la lastaj disde la flavaj loĝantoj de Jan-Jaĥ. Sed la tuta vivordo de la pioniroj de la tera homaro sur Aĥernaro neniel diferencis de ilia prapatrujo, kio donis al tormansanoj certecon pri ilia propra alianco kun la potenca Tero. La afabla kaj atenta rilato de la stelŝipanoj al siaj gastoj firmigis tiun esperon. Kvankam la teranoj ŝajnis al ili malvarmetaj kaj iom fremdaj, tormansanoj komprenis fore disirintan malsamecon de interesoj kaj gustoj. Tiuj plene malfermitaj kaj puraj homoj neniam, eĉ ne por momento pensis pri sia supereco, kaj loĝantoj de Jan-Jaĥ sentis sin kun ili simple kaj facile, kiel kun plejaj proksimuloj.

La dezerta spektantaro konsistis el kleraj kaj saĝaj «lovoj», kiuj tre baldaŭ komprenis, ke la alianco de la Tero kaj Jan-Jaĥ signifas antaŭ ĉio ruiniĝon de ilia oligarkia sociordo, detruon de la sistemo «lovoj» — «mavoj» kaj de la filozofio de frua morto. Tia strukturo ne povis elirigi la planedon el ĝia nuna mizera stato. Samtempe tiu sociordo garantiis altegajn privilegiojn al la oligarkia elito. Kvankam sumo de avantaĝoj estis mizera kompare kun la malfermita, klara kaj sana vivo de la komunisma sociordo de la Tero, kredi je tio kaj fordoni siajn privilegiojn la oligarkoj de Jan-Jaĥ, certe, ne povis. Tial la unua konatiĝo kun stereofilmoj de la Tero kaŭzis ĉe la reganta elito senton de malamikeco kaj timo. Ili komprenis, ke la vivo de la Tero per sia ekzisto mem estis malamika al la ordo de Tormans, malkonfirmante la kvazaŭ solan veran vojon, elektitan de la regantoj, kaj nuligante la senbridan prilaŭdadon, pri kiu okupiĝadis demagogaj propagandistoj de la Kvaropa Konsilio.

Vizito de la improvizita teatro en la dezerto apud la tera stelŝipo, al kiu estis malpermesite eĉ proksimiĝi, konsistigis, el vidpunkto de la regantoj de Jan-Jaĥ, ŝtatan krimon kaj estis punenda. Sed tormansanoj estis pretaj al ĉio, por nur trafi al demonstrado de stereofilmoj de «Malhela Flamo». Nature, la teranoj konstante maltrankvilis pri siaj spektantoj. La detektilo de biokurentoj por rekonado de homoj, jam nomita de Sol Sain DPE, aŭ dissekcilo de psika esenco, estis ankoraŭ ne preta por fidinda funkciado. Ankoraŭ povis esti eraroj okaze de lerta maskiĝo.

La aferon savis Neja Holli, kiu helpis al Sol Sain en ellaborado de DPE. Ŝi rimarkis pligrandigon de la dento K en biokurentoj de ĉiuj tormansanoj, sincere kaj malfermite dezirantaj informon. Ĉia dubo, malfido aŭ kaŝita forta emocio kaŭzis neeviteble kaj nepre falon de la dentoj K.

En la trairejo inter du arboj oni aranĝis kroman kampon, tralasantan nur homojn kun certa nivelo de ekscito de la dentoj K kaj deĵetantan ĉiujn aliajn. Tiel tormansanoj ricevis plian garantion de sekureco.

Dum tri semajnoj Olla Dez faris dek ok demonstrojn por kelkmil loĝantoj de Jan-Jaĥ. Dum unu el la lastaj demonstroj tormansa sciencisto kun titolo «ekkoninta serpenton» kaj kun neebla por la tera lingvo nomo Ĉadmo Sonte Taztot pridubis eblon de komuna deveno de la homaroj de ambaŭ planedoj.

— La homo de Jan-Jaĥ estas malbona en sia esenco mem, — deklaris la sciencisto. — Tiu esenco estas heredita de la prauloj, kiuj murdadis, ĵaluzadis, ruzadis kaj per tio garantiis al si transvivadon; pro tio ĉiuj penoj de la plej bonaj homoj frakasiĝis kontraŭ muro de anima sovaĝeco, timo kaj malfido. Se la homaro de la Tero leviĝis sur tian alton, do, evidente, ĝi havas alian devenon, kun pli noblaj animaj fundamentoj.

Olla Dez pensis iom, konsiliĝis kun Rift kaj Sain kaj elprenis «steletojn» kun filmoj pri pasinteco. Ne dokumentajn registraĵojn, sed pli ĝuste ekskursojn en malsamajn historiajn periodojn, restarigitajn laŭ arkivoj, memoraĵoj kaj muzeaj kolektoj.

Ĝismute afekciitaj tormansanoj ekvidis terurajn katastrofojn, tedan kaj enuan vivon de troloĝataj urboj, sociajn «disputojn», en kiuj vortoj de averto kaj sagaco dronis en muĝo de trompitaj homamasoj. Antaŭ grandaj atingoj de scienco kaj arto, saĝo kaj fantazio la tiama averaĝa homo akre sentis sian malplivalorecon. Psikologiaj kompleksoj de humiligiteco kaj nekredo je si naskis agreseman strebon elstari per ajna kosto.

Psikologoj de la Tero antaŭdiris neeviteblon de apero de afektaj, sensencaj, torditaj formoj de arto kun tuta gamo da variaĵoj — de abstraktaj penoj de sentalentuloj esprimi la neesprimeblan, ĝis psikopata diserigo de imagoj en bildoj kaj en vorttorentoj de literaturaj verkoj. Homo, ĝenerale needukita, nedisciplinita, ne scianta vojojn al memperfektiĝo, penis iri for de nekompreneblaj problemoj de socia kaj persona vivo. Sekve iĝis neeviteblaj la narkotaĵoj, el kiuj plej disvastiĝis alkoholo, bruanta muziko, sensencaj bruaj ludoj kaj amasaj spektaĵoj, senfina akirado de malaltprezaj aĵoj. La reproduktiĝo sur la Tero dum la EDM estis neniel limigata pro konkurenco de popoloj, por milita dominado de unu nacio super alia, dum sur Tormans, kie jam ne estis militaj konfliktoj, oni ne reguligis naskadon por aliaj celoj — por selekto de tiuj kvin procentoj de lernokapablaj homoj, sen kiuj haltus la maŝino de civilizo.

Kelkaj sciencistoj de la Tero, en malespero pro maturiĝanta danĝero de ĉiam akceliĝanta kripla kapitalisma evoluo, vokis ĵeti ĉiujn penojn al teĥnologio de artefarita nutraĵo kaj sintezaj varoj, opiniante, ke ĉiuj malfeliĉoj venas de manko de materialaĵoj. Ili ligis kun tio la tutmondan mizeriĝon de la Tero, rememorigante, ke la homo komence estis ĉasisto kaj kolektisto, sed ne terkulturisto.

«Por niaj pranepoj, — skribis unu sciencisto, — niaj hodiaŭaj zorgoj kaj timoj ŝajnos koŝmara sonĝo de malklera racio. Ni devas remalkovri la forgesitajn kvalitojn en ni mem kaj restaŭri nian Bluan Planedon ĝis ĝia vera belo».

Ĉiuokaze, la plej ardaj eskapistoj[22] komencis sobriĝi, kiam la teranoj faris unuajn kolosajn elspezojn por eliro en la kosmon, kaj komprenis grandegajn malfacilaĵojn de eksterteraj flugoj, komplikecon de ekposedo de interstelaj spacoj kaj de senvivaj planedoj de la Suna sistemo. Tiam oni ree turnis sin al la Tero, kompreninte, ke ĝi dum ankoraŭ longa tempo devas servi kiel hejmo por la tera homaro, rekonsciiĝis kaj sukcesis savi ĝin de detruo.

44
{"b":"87641","o":1}