Литмир - Электронная Библиотека

— Mi ripetas la antaŭan klarigon. Niaj sciencistoj opinias vin posteuloj de teranoj de la kvina periodo de la antikva epoko, nomata sur la Tero la EDM — la Erao de la Disa Mondo. Vi devas esti niaj rektaj parencoj. Ja ĉu tio ne estas evidenta — sufiĉas rigardi al mi kaj vi?

— La popolo de Jan-Jaĥ havas alian opinion, — emfaze diris Ĉojo Ĉagas, — sed ni supozu, ke tio, kion vi diris, estas vera. Kio plue?

— Plue — por ni estus nature ekkomunikiĝi. Interŝanĝi atingojn, lerni lecionojn de eraroj, helpi en malfacilaĵoj, eble, kuniĝi en unu familion.

— Jen kio! Kuniĝi en unu familion! Tiel decidis vi, teranoj, anstataŭ ni! Kuniĝi en unu familion! Subjugigi la popolon de Jan-Jaĥ. Tielas viaj kaŝitaj intencoj!

Faj Rodis rektiĝis kaj rigidiĝis, rekte rigardante al Ĉojo Ĉagas. Ŝiaj verdaj okuloj malheliĝis. Ia nekonata forto katenis la volon de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio. Li subpremis momentan senton de timo kaj diris:

— Eble niaj timoj estas troaj, sed vi ja ne demandis nin, veninte ĉi tien. Ĉu necesas nomi ĉiujn kaŭzojn, pro kiuj nia planedo rifuzas ĉiujn kaj ĉiajn venintojn el fremdaj mondoj?

— Speciale tiujn el la mondo de homoj, tiom similaj al vi, — sufloris Rodis la penson, kaŝitan de Ĉagas.

Tiu glitis laŭ ŝi per suspektema rigardo de la mallarĝaj okuloj: «Ĉu sorĉistino?» — kaj konfirme kapjesis.

— Mi ne povas kredi, ke homoj de Jan-Jaĥ rezignus rigardi en oceanon de senlima scio, malfermota al ili tra nia planedo kaj la Granda Ringo.

— Mi ne scias, kio estas tio.

— Des pli! — Rodis mire rigardis al Ĉojo Ĉagas, kliniĝis pli proksime. — Ĉu por vi la ĉefa afero ne estas plimultigo de belo, scio, harmonio kaj en la homo, kaj en la socio?

— Tio estas via vero! Kaj la nia estas — limigo de scioj, ĉar ili malkovras al la homo teruran abismon de la kosmo, sur kies rando li konscias sian mizerecon, perdas kredon je si. Detruiĝas valoro de simplaj kaj belaj sentoj de la vivo. Feliĉo de la homo estas — esti en harmonio kun tiuj kondiĉoj, en kiuj li estis naskita kaj vivos ĉiam, ĉar eliro el ili estas morto, nenio, fajrero, estingiĝinta pro vento. Kaj ni kreis ĉi tie feliĉon ne por tio, ke ĝin detruu alvenintoj, eĉ tiuj pretendantaj al sanga parenceco kun ni!

— Feliĉo de molusko, kaŝiĝinta en konkon, kiun tuj dispremos neeviteblaj cirkonstancoj, kiujn antaŭe sur la Tero oni nomis, kaj ankaŭ nun ĉe vi nomas — la sorto.

— Ni ĉion antaŭvidas!

— Ĉu sen scio? Kaj kio pri la antaŭnelongaj katastrofaj konsekvencoj de troloĝateco? Tuta via planedo estas kovrita per tombejoj — dekoj da miliardoj da viktimoj de malklero kaj persisto, — amare diris Faj Rodis. — Jen ordinara repago por civilizo sen saĝo. Permesi blindan tropleniĝon de la ekologia niĉo,[15] kiel ĉe ajna animala specio — jen malgaja kaj hontinda rezulto por la specio homo sapiens — homo saĝa.

— Jen kiel! Ĉu vi konas la historion de Jan-Jaĥ? De kie? — malfavore mallarĝigis la okulojn Ĉojo Ĉagas.

— Nur fragmenton de la mesaĝo de la fremda stelŝipo, observinta vian planedon antaŭ ducent okdek jaroj. Viaj antaŭuloj rifuzis al ĝi alteriĝon, same imagante, ke ili tenas en siaj manoj la sorton de la planedo. — Faj Rodis diris tion moke kaj akre, komprenante, ke nur tiel eblas trabati la karapacon de memfida orgojlo de tiu homo.

Ĉojo Ĉagas salte ekstaris kaj mezuris Rodis-on de la kapo ĝis la piedoj per tia rigardo, pro kia kruroj de liaj subuloj malfortiĝadis kaj ili perdadis parolkapablon. La virino de la Tero ekstaris, malrapide kaj trankvile rigardante al la reganto, kiel al io interesa kaj esplorinda. Homoj de la Tero delonge lernis senti psikologian atmosferon, ĉirkaŭantan ĉiun homon, kaj laŭ ĝi juĝi pri liaj pensoj kaj sentoj.

— Neniigo de nekonsentantoj estas antikva kaj malnoviĝinta artifiko, — diris ŝi, legante pensojn de la reganto. — Ne nur pro la senditoj de aliaj mondoj, la heroldoj de la kosma frataro de racio, sed ankaŭ pro homoj de sia popolo finfine necesos respondi.

— Kiamaniere? — retenante furiozon, demandis Ĉagas.

— Se esploristoj trovos sur la planedo malutilan kruelon kaj intencan misinformadon, barojn sur vojoj al scio, kio kondukas al malklero de la loĝantaro, tiam ili povos apeli al la arbitracio de la Granda Ringo.

— Kaj tiam?

— Ni kuracas malsanojn ne nur de apartaj homoj, sed de tutaj socioj. Kaj specialan atenton ni donas al profilaktiko de sociaj katastrofoj. Eble, necesus fari tion sur la planedo Jan-Jaĥ antaŭ kelkaj jarcentoj…

— Vi venis kun edifoj, kiam ni jam mem elkaĉiĝis el la malfacilega situacio, — trankviliĝante, diris la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

— Vi scias, ke la teranoj pli frue ne povis trairi la gigantan spacon. Kaj ankaŭ ni ne suspektis, ke niaj prauloj el la Tero povis malproksimiĝi je tia nekredebla distanco. Se ne estus la esploristoj el Cefeo… Tamen, por kio ni vane malŝparas tempon. Provu forĵeti la rolon de ĉionpova reganto. Helpu al ni ekkoni vin kaj penu mem ekkoni nin. Kaj la rezulto determinos viajn postajn decidojn.

— Kaj ĉu la viajn?

— Mi ne povas sola decidi ies ajn sortojn — eĉ de la fidantaj al mi kunuloj. Tial mi ne estas reganto en via kompreno.

— Mi konsideros tion, — diris Ĉojo Ĉagas, ree iĝinta afabla kaj residiginte Rodis-on sur ŝian antaŭan lokon. — Ĉu vi pensis pri planoj de konatiĝo kun nia planedo?

Faj Rodis eksponis la planon, skizitan hieraŭ. Ĉojo Ĉagas aŭskultis atente kaj, mire por Rodis, ne kontraŭdiris. Li staris, rigardetante al la kristala globo kaj kvazaŭ enpensiĝinte. Rodis eksilentis, kaj li, ne deŝirante la okulojn de la globo, donis konsenton al ĉiuj vojaĝoj de siaj gastoj.

— Kun nur sola kondiĉo, — subite turniĝis li al Faj Rodis, — ke vi dume restu gastino de la ĝardenoj Coam!

— Ĉu kiel garantiulo? — duonŝerce, duonserioze demandis Rodis.

— Ho ne, tute ne! Simple mi unua devas ekscii pri mia «prapatrujo», — ironie respondis li.

— Ĉu vi nenion scias pri ĝi?

Ĉojo Ĉagas tremeretis kaj evitis la rigardon de la ĉion komprenantaj verdaj okuloj.

— Certe! Ni devenas de la Blankaj Steloj, kiel trovis niaj sciencistoj. Kaj vi estas tute aliaj. Vi ne vidas vin de ekstere kaj ne komprenas, kiel vi diferencas de ni. Antaŭ ĉio, vi havas nekredeblan rapidecon de moviĝoj, pensoj, kombinitan kun certeco kaj interna trankvilo. Ĉio ĉi povas furiozigi.

— Tio estas malbona. Vi malkovras profunde kaŝatan komplekson de malplivaloreco — la patrinon de ĉiu krueleco. Kiam la potencon atingas homoj kun tia komplekso, ili komencas semi ĉirkaŭ si koleron kaj humiligon, kaj ĝi disiras, kiel cirkloj laŭ akvo, anstataŭ ekzemplo de heroeco kaj servado al la homo.

— Stultaĵo! Tio nur ŝajnas al vi, homoj kun fremda por ni psiko!..

Faj Rodis ekstaris tiel rapide, ke Ĉojo Ĉagas pro neatenditeco kunpremiĝis, kiel rabobesto. Sed ŝi nur tuŝis la kristalan globon, interesintan ŝin per siaj specialaj koloraj ŝanĝbriloj.

— Tiajn aŭgurajn globojn por memhipnoto oni scipovis fari sur la Tero nur en Japanujo antaŭ kvin jarmiloj. Antikvaj majstroj tornis ilin el diafanaj naturaj kristaloj de kvarco. La ĉefa optika akso de la kristalo estas orientita laŭ la akso de la globo. Por aŭgurado necesas du globoj, unun oni starigas akse vertikale, la alian — horizintale, kiel via Tor… via planedo. Kie do estas la dua globo?

— Restis ĉe la prauloj sur la Blankaj Steloj.

— Eble, — indiferente konsentis Rodis, kvazaŭ perdinte intereson pri plua konversacio.

Unuafoje dum la vivo la prezidanto de la Kvaropa Konsilio eksentis neordinaran konfuziĝon. Li mallevis la kapon. Dum kelkaj minutoj ili ambaŭ silentis.

— Mi konatigos vin kun mia edzino, — subite diris Ĉojo Ĉagas kaj senbrue malaperis malantaŭ faldoj de verda ŝtofo. Faj Rodis restis staranta, ne deŝirante la rigardon de la globo kaj malforte ridetante al siaj pensoj. Subite ŝi etendis la manon al la zono kaj elprenis etan metalan tubon. Almetis ĝin al la soklo de la aŭgura globo, kaj mikroskopa polvero de la nigra ligno, tute sufiĉa por analizo, iĝis en ŝia dispono.

Faj Rodis ne sciis, ke ŝi estis meritigita je nekredebla honoro. La persona vivo de la anoj de la Kvaropa Konsilio ĉiam estis kaŝita. Oni opiniis, ke tiuj superhomoj entute ne degnas al tiaj ordinaraj aferoj, kiel edziĝo, tamen povas momente ricevi kiel amoratinon ajnan virinon de la planedo Jan-Jaĥ. Reale la regantoj prenis edzinojn kaj amoratinojn nur el malvasta rondo de la plej fidelaj al ili homoj.

Ĉojo Ĉagas eniris senbrue kaj subite. Verŝajne, tio estis lia kutimo. Li ĵetis rapidan rigardon ĉiuflanken kaj nur poste rigardis al la senmove staranta gastino.

— Ili estas sur sia loko, — mallaŭte diris Rodis, — nur…

— Kio «nur»? — senpacience ekkriis Ĉojo Ĉagas, per du paŝoj trairis la ĉambron kaj deŝiris faldan drapiraĵon, neniel diferencantan de la mura tapeto. En la niĉo malantaŭ ĝi staris homo, per la larĝe malfermitaj okuloj li rigardis al sia sinjoro. Ĉojo Ĉagas kolere ekkriis, sed la gardisto ne moviĝis. Ĉojo Ĉagas ĵetiĝis en alian flankon. Rodis haltigis lin per gesto.

— La dua same nenion komprenas!

— Ĉu tio estas viaj ŝercoj? — furioze ekkriis la reganto.

— Mi antaŭtimis renkonti nekomprenon, kiel hieraŭ kun la fenestro, — kun nuanco de pardonpeto konfesis Rodis.

— Kaj ĉu vi povas tiel… ĉiun? Eĉ min?

— Ne. Vi apartenas al tiu kvinono de ĉiuj homoj, kiuj ne estas hipnoteblaj. Antaŭe necesas rompi vian subkonscion. Tamen, vi mem tion scias… Vi havas koncentritan kaj trejnitan volon, potencan menson. Vi subigas al vi homojn ne nur per influo de gloro, potenco, respektiva medio. Tamen ankaŭ tiujn rimedojn vi uzas bonege. Ekzemple, via akceptejo: vi estas supre, en lumo, dum malsupre, en ombro, estas ĉiuj aliaj, mizeraj servantoj.

— Ĉu malbone elpensite? — demandis Ĉojo Ĉagas kun noto de supereco.

— Tiujn aferojn oni tre delonge konas sur la Tero. Kaj multe pli majestajn!

— Ekzemple?

— En antikva Ĉinujo la imperiestro, nomata la Filo de la Ĉielo, ĉiujare faradis preĝadon pri rikolto. Li iradis el preĝejo en specialan marmoran pavilonon — la altaron — tra parko laŭ vojo, laŭ kiu rajtis iri nur li. La vojo estis levita ĝis la pintoj de arboj de la parko kaj zorge pavimita per marmoraj platoj. Li iris en plena soleco kaj silento, portante vazon kun ofero. Al ĉiu, kiu hazarde renkontiĝis tie, malsupre, sub la arboj, oni tuj forhakadis la kapon.

30
{"b":"87641","o":1}